Armenoj en Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Irano verde, Armenio oranĝkolore.
Armena Monaĥejo Sankta Stepanos en Irano.

La iranaj armenoj (armene: Իրանահայ Iranahaj aŭ Parskahaj Պարսկահայ, perse: ارمنی‌های ایران) estas la armenoj naskiĝintaj en Irano. La tuta nombro estas ĉirkaŭ proksimume 100,000. Ili plejparte vivas en Teherano kaj en la distrikto Nov-Ĝulfo, Esfahano. La armenaj irananoj estis tre influaj kaj aktivaj en la modernigo de Irano dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Post la Irana revolucio, multaj armenoj enmigris al armenaj diasporaj komunumoj en Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo. Hodiaŭ armenoj estas la plej granda kristana religia malplimulto de Irano. Malgraŭ ilia forta kultura armena identeco en Irano, neniu ampleksa nombro de iranaj armenoj havas la armenan civitanecon.

Aldone al posedado de siaj propraj preĝejoj kaj kluboj, la armenoj de Irano estas unu el la malmultaj lingvaj malplimultoj en la lando kun siaj propraj lernejoj.

La armena lingvo uzita en Irano havas unikan pozicion en la uzokutimo de la armena en la mondo. Kutime, la tradicia armena diasporo tutmonde (tiu fuĝinta el la Otomana Imperio kaj enmigrinta al Mezoriento, Eŭropo kaj la Ameriko), uzas la okcident-armenan lingvon. Tamen la armenoj de Irano, pro proksimeco al Armenio, fakte parolas la orientan varianton de la armena lingvo, proksima al la aliaj armenlingvanoj de Armenio, Kartvelio kaj Rusio.

Tamen malsame al la aliaj orientaj armenoj, la armenaj irananoj restis kun la tradicia armena ortografio konata kiel "maŝtoca ortografio" kaj literumo, dum preskaŭ ĉiuj aliaj parolantoj de la orienta armena varianto adoptis la reformitan armenan ortografion konata kiel "abeghjana ortografio" validia en soveta Armenio.

Malgraŭ konservado de la kultura identeco kaj gepatra lingvo, la armenaj irananoj ene de Irano posedas senton de irana patriotismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La armena monaĥejo Sankta Tadeo aŭ "Kara Kelisa", en provinco Okcidenta Azerbajĝano,laŭtradicie unue konstruitaen 66 p.K. de Judaso Tadeo.

Ekde Antikvo ĉiam estis multe da interagado inter antikva Armenio kaj Persio (Irano). La armena popolo estas inter la indiĝenaj etnoj de nordokcidenta Irano (konata kiel irana Azerbajĝano), havante miljaran historion registritan tie dum la regiono (aŭ partoj de ĝi) konsistigis parton de historia Armenio multfoje en la historio. Ĉi tiuj historiaj armenaj regionoj, kiuj nuntempe inkluzivas iranan Azerbajĝanon, estas Nor Ŝirakan, Vaspurakano kaj Pajtakarano. Multaj el la plej malnovaj armenaj kapeloj, monaĥejoj kaj preĝejoj en la mondo situas ene de ĉi tiu regiono de Irano.

Sur la Behistun-surskribo de 515 a.K., Dario la Granda nerekte konfirmis ke Urarto kaj Armenio estas samsignifaj dum priskribado de liaj konkeroj. Armenio fariĝis satrapio de la Persa Imperio dum longa tempo. Ĉiaokaze, rilatoj inter la armenaj kaj la persaj estis amikaj.

La kulturaj ligoj inter la armenaj kaj la persaj popoloj devenas de la zaratuŝtraj tempoj. Antaŭ la 3-a jarcento post Kristo, neniu alia najbaro havis tiom da influo sur armenaj vivo kaj kulturo kiel Partio. Ili kundividis multajn religiajn kaj kulturajn karakterizaĵojn, kaj intergeedziĝo inter partaj kaj armenaj nobelaj familioj estis ofta. Dum dek du pliaj jarcentoj, Armenio estis sub la rekta aŭ nerekta regado de la persoj.  Dum multe influita de persa kulturo kaj religio, Armenio ankaŭ konservis siajn unikajn karakterizaĵojn kiel nacio. Poste, armena kristanismo konservis iom da zaratuŝtra vortprovizo kaj rito.

En la 11-a jarcento, la selĝukaj turkoj forpelis milojn da armenoj en iranan Azerbajĝanon, kie iuj estis venditaj kiel sklavoj kaj aliaj laboris kiel metiistoj kaj komercistoj. Post la mongola konkero de Irano en la 13-a jarcento, multaj armenaj komercistoj kaj artistoj ekloĝis en Irano, en urboj, kiuj iam estis parto de historia Armenio kiel Ĥoj, Selmas, Maku, Maragha, Urmia, kaj precipe Tabrizo.

Frua moderna ĝis malfrua moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Iranaj armenaj virinoj en la kaĝara epoko

Kvankam la armenoj havas longan historion de interagado kun Persio/Irano kaj ene de la nuntempaj limoj de la nacio, la armena komunumo de Irano aperis sub la safavidoj. En la 16-a jarcento, Otomana Imperio kaj Safavida Irano dividis Armenion. De la frua 16-a jarcento, kaj Okcidenta Armenio kaj Orienta Armenio kategoriiĝis sub irana safavida regado. Pro la jarcenta turk-irana geopolitika rivaleco kiu daŭrus en Okcidenta Azio, signifaj partoj de la regiono estis ofte interbatalitaj inter la du rivalaj imperioj. De meze de la 16-a jarcento kun la Paco de Amasja, kaj decide de la unua duono de la 17-a jarcento kun la Traktato de Zuhab ĝis la unua duono de la 19-a jarcento, Orienta Armenio estis regita de la sinsekvaj iranaj safavidaj, afŝaridaj kaj kaĝar- imperioj, dum Okcidenta Armenio restis sub otomana regado. Ekde 1604 Abaso la 1-a de Irano efektivigis brulteran politikon en la regiono por protekti sian nordokcidentan limon kontraŭ invadaj otomanaj trupoj, politiko kiu implikis kontraŭvolan reloĝigon de homamasoj de la armenoj ekster ilia patrujo.

Ŝaho Abaso translokiĝis ĉirkaŭ 500 000 armenojn el siaj armenaj landojregionoj dum la Otomana-safavida milito de 1603-1618 al areo de Esfahano nomata Nov-Ĝulfo, kiu estis kreita por iĝi armena kvartalo, kaj al la vilaĝoj ĉirkaŭantaj Esfahanon. Irano rapide rekonis la lertecon de la armenoj en komerco. La komunumo aktiviĝis pri la kultura kaj ekonomia disvolviĝo de Irano.

Perdo de Orienta Armenio[redakti | redakti fonton]

Limoj de Kaŭkazio kaj Persio laŭ la Traktato de Gulistano.
Kond, historia kvartalo de Erevano, kreita dum la 17-a jarcento dum persa regado

De la fino de la 18-a jarcento, Imperia Rusio ŝanĝis al pli agresema geopolitika sinteno al siaj du najbaroj kaj rivaloj en la sudo, nome Irano kaj la Otomana Imperio. Kiel rezulto de la Traktato de Gulistano (1813), kaĝara Irano estis devigita nerevokeble cedi areojn de ĝiaj teritorioj en Kaŭkazio, konsistante el nuntempaj orienta Kartvelio, Dagestano, kaj la plej granda parto de la Respubliko Azerbajĝano. Per la Traktato de Turkmenĉajo (1828), kaĝara Irano devis cedi la reston de siaj kaŭkazaj teritorioj, konsistante el la nuntempa Armenio kaj la restanta parto de la nuntempa Azerbajĝano. La cedado de la nuntempa Armenio (orienta Armenio ĝenerale) en 1828 rezultigis multan armenan teritorion nun sub la regado de la rusoj. Irana Armenio estis tiel anstataŭita de Rusa Armenio.

La Traktato de Turkmenĉajo plue kondiĉis, ke la caro rajtas instigi la reloĝigon de armenoj de Irano en la nove establitan rusan Armenion. Ĉi tio rezultigis grandan demografian ŝanĝon; multaj el la armenaj irananoj sekvis la alvokon, dum multaj kaŭkazaj islamanoj migris al Irano mem.

Ĝis meze de la 14-a jarcento, armenoj konsistigis plimulton en orienta Armenio. Fine de la 14-a jarcento, post la kampanjoj de Timuro, Islamo fariĝis la reganta kredo, kaj armenoj fariĝis malplimulto en orienta Armenio. Post la rusa invado de Irano kaj la posta perdo de teritorioj, islamanoj (la persoj, tjurklingvaj triboj kaj kurdoj) konsistigis proksimume 80% de la loĝantaro de irana Armenio, dum kristanaj armenaj konsistigis malplimulton de proksimume 20%.

Post kiam la rusa administracio ekposedis iranan Armenion, la etna konsisto ŝanĝiĝis, kaj tiel por la unua fojo en pli ol kvar jarcentoj, etnaj armenoj komencis formi plimulton denove en unu parto de historia Armenio. La nova rusa administracio instigis la loĝadon de etnaj armenoj de Irano mem kaj otomana Turkio . Proksimume 35.000 islamanoj el pli ol 100.000 elmigris el la regiono, dum ĉirkaŭ 57.000 armenoj de Irano mem kaj Turkio alvenis post 1828 (vidu ankaŭ rusa-turka milito de 1828-1829). Kiel rezulto, antaŭ 1832, la nombro de etnaj armenoj egalis kun tiu de la islamanoj. Ne estis ĝis la Krimea Milito kaj la Rusa-Turka Milito de 1877-1878, kiu alportis alian enfluon de turkaj armenoj, etnaj armenoj ree starigis solidan plimulton en orienta Armenio. Tamen, Erivan restis kiel islam-plimulta urbo ĝis la 20-a jarcento. Laŭ la vojaĝanto H.F.B. Lynch, la urbo estis ĉirkaŭ 50% armena kaj 50% islama (kaŭkazaj tataroj kaj persoj) en la fruaj 1890-aj jaroj. Kun ĉi tiuj eventoj de la unua duono de la 19-a jarcento, kaj la fino de jarcentoj de irana regado super orienta Armenio, nova erao komenciĝis por la armenoj ene de la nove establitaj limoj de Irano.

20-a jarcento ĝis 1979[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Ŝoghakat en Tabrizo
Katedralo Vank en la armena kvartalo Nov-Ĝulfo de Esfahano. Unu el la plej malnovaj armenaj preĝejoj en Irano, konstruida dum la safavida epoko inter 1655 kaj 1664.[1]

La armenoj ludis signifan rolon en la disvolviĝo de Irano de la 20-a jarcento, pri ĝia ekonomia kaj kultura agordo. Ili estis pioniroj en fotarto, teatro kaj filmindustrio, kaj ankaŭ ludis tre pivotan rolon en iranaj politikaj aferoj.

La Revolucio de 1905 en Rusio havis grandan efikon en norda Irano kaj, en 1906, iranaj liberaluloj kaj revoluciuloj postulis konstitucion en Irano. En 1909 la revoluciuloj devigis la reĝon rezigni pri kelkaj provoj. Jeprem Ĥan, etna armeno, estis grava figuro de la Persa Konstitucia Revolucio.

Armen-apostola teologo Malakia Ormanjan, en sia libro pri la armena eklezio de 1911, taksis, ke ĉirkaŭ 83 400 armenoj loĝis en Persio, el kiuj 81 000 estis sekvantoj de la apostola eklezio, dum 2 400 estis armenaj katolikoj. La armena loĝantaro estis distribuita en la sekvaj regionoj: 40.400 en Azerbajĝano, 31.000 en Esfahano kaj ĉirkaŭe, 7.000 en Kurdio kaj Lorestano, kaj 5.000 en Teherano. Dum la armena genocido, ĉirkaŭ 50 000 armenoj fuĝis de la Otomana Imperio kaj rifuĝis sin en Persio. Rezulte de la Persa Kampanjo en norda Irano dum la unua mondmilito, la otomanoj buĉis 80.000 armenojn kaj 30.000 fuĝis sin en la Rusa Imperio. La komunumo spertis politikan juniĝon kun la alveno de la ekzilita Daŝnako (ARF) gvidado de rusa Armenio meze de 1921; ĉirkaŭ 10.000 armenaj ARF-partiestroj, intelektuloj, batalantoj kaj iliaj familioj transiris la riveron Aras kaj rifuĝis sin en kaĝara Irano. Ĉi tiu granda enfluo de armenoj, kiuj aliĝis al la ARF, ankaŭ signifis, ke la ARF certigus sian superregadon super la aliaj tradiciaj armenaj partioj de Persio, kaj per etendo super la tuta irana armena komunumo, kiu estis centrita ĉirkaŭ la armena eklezio. Pliaj enmigrintoj kaj rifuĝintoj de Sovetunio nombrantaj preskaŭ 30,000 daŭre pliigis la armenan komunumon ĝis 1933. Tiel antaŭ 1930 ekzistis ĉirkaŭ 200,000 armenoj en Irano.

La modernigaj klopodoj de Reza Ŝaho (1924–1941) kaj Mohammad Reza Ŝaho (1941–1979) donis al la armenoj ampleksajn ŝancojn por progresado, kaj armenoj akiris gravajn poziciojn en la artoj kaj sciencoj, ekonomio kaj servaj sektoroj, ĉefe en Teherano, Tabrizo, kaj Esfahano, kiuj fariĝis ĉefaj centroj por armenoj. Inter 1946-1949 ĉirkaŭ 20 000 armenoj forlasis Iranon al Sovetunio kaj de 1962-1982 aliaj 25 000 armenoj sekvis ilin al soveta Armenio. Antaŭ 1979, en la krepusko de la Islama Revolucio, ĉirkaŭ 250 000 - 300 000 armenoj loĝis en Irano.

Armenaj preĝejoj, lernejoj, kulturaj centroj, sportaj kluboj kaj asocioj floris kaj armenoj havis sian propran senatanon kaj parlamentan reprezentanton, 300 preĝejoj kaj 500 lernejoj kaj bibliotekoj servis la bezonojn de la komunumo. Armenaj gazetaroj publikigis multajn librojn, ĵurnalojn, periodaĵojn kaj gazetojn, la plej elstara estis la ĉiutaga "Alik".

Post la Revolucio de 1979[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Sarkis en Teherano, 1970[2]

Multaj armenoj deĵoris en la irana armeo, kaj multaj mortis batalante dum la Iran–Iraka Milito.

La dissolvo de Sovetunio, la komuna limo kun Armenio kaj la armen-iranaj diplomatiaj kaj ekonomiaj interkonsentoj malfermis novan eraon por la iranaj armenoj. Irano restas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de Armenio, kaj la irana registaro helpis mildigi la malfacilaĵojn de Armenio kaŭzitaj de la blokado altrudita de Azerbajĝano kaj Turkio. Ĉi tio inkluzivas gravajn konsumajn produktojn, aliron al aera vojaĝado kaj energifontojn (kiel nafto kaj elektro). La restanta armena malplimulto en la Islama Respubliko Irano daŭre estas la plej granda kristana komunumo en la lando, multe pli ol asirianoj.

La armenoj restas la plej granda agnoskita religia malplimulto en Iranosen kalkulado de la bahaanoj. Ili rajtas posedi du el la kvin sidlokoj en la irana parlamento rezervitaj por religiaj malplimultoj (pli ol iu alia religia malplimulto). Duono el la iranaj armenoj loĝas en la teherana regiono, precipe en ĝiaj antaŭurboj Narmak, Majidiyeh, Naderŝah, ktp. Kvarono loĝas en Esfahano, kaj la alia kvarono koncentriĝas en nordokcidenta Irano aŭ Irana Azerbajĝano.

Kulturo kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

Krom havi proprajn preĝejojn kaj klubojn, armenoj de Irano estas unu el la malmultaj lingvaj malplimultoj en Irano kun siaj propraj lernejoj.

La armena lingvo uzata en Irano havas unikan pozicion en la uzado de la armena en la mondo, ĉar plej multaj armenoj en la diasporo uzas okcidentan armenan. Tamen iranaj armenoj parolas orientan armenan dialekton tre proksiman al tiu uzata en Armenio, Kartvelio kaj Rusio. Iranaj armenoj parolas ĉi tiun dialekton parte pro la fakto, ke en 1604 plejmulto de la armena loĝantaro en la areo de lago Van, kiu uzis la orientan dialekton, estis delokita kaj sendita al Esfahano de ŝaho Abaso. Ĉi tio ankaŭ permesis konservi pli malnovan version, kiu uzas klasikan armenan ortografion konata kiel "Maŝtoca ortografio" kaj literumo, dum preskaŭ ĉiuj aliaj uzantoj de la orienta armena (precipe en la eksa Sovetunio) adoptis la reformitan armenan ortografion, kiu estis aplikita en sovetia Armenio en la 1920-aj jaroj kaj daŭras en la nuna Armena Respubliko. Ĉi tio igas la armenan lingvon uzatan en Irano kaj en la armenaj-iranaj amaskomunikiloj kaj eldonaĵoj unika, aplikante elementojn de ambaŭ ĉefaj armenlingvaj branĉoj (prononco, gramatiko kaj lingva strukturo de orienta armena kaj la literuma sistemo de okcidenta armena varianto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Middle East and Africa: International Dictionary of Historic Places. Routledge.
  2. Sarkis Cathedral, Tehran – Lonely Planet Travel Guide. Lonelyplanet.com (2012-01-07). Arkivita el la originalo je 2008-10-05. Alirita 2012-03-21.