Monaĥejo Sankta Stepanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monaĥejo Sankta Stepanos (armene: Սուրբ Ստեփանոս վանք , Surb Stepanos Vank; perse: کلیسای سن استپانوس , Kelisā-vi San Estepānus), ankaŭ konata en armena lingvo kiel Maghardavank ( Մաղարդավանք ), estas armena monaĥejo situanta proksimume 15 km nordokcidente de la urbo Ĝulfo en la provinco Orienta Azerbajĝano, nordokcidenta Irano. Ĝi situas en profunda kanjono de la rivero Arakso, sur la irana flanko de la limo inter Irano kaj Naĥiĉevano. Ĝi estis origine konstruita en la naŭa jarcento, kaj estis rekonstruita dum la Safavida epoko, post damaĝoj pro militoj kaj tertremoj.

Ĝi estas parto de la Armenaj monaĥejaj ensembloj de Irano , kiuj estas enskribitaj en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sankta Bartolomeo la Apostolo, laŭ la tradicio, unue fondis preĝejon en la loko ĉirkaŭ 62 p.K., sub la regado de la Parta Imperio. La unua monaĥejo estis konstruita en la 7-a jarcento, kaj poste estis vastigita en la 10-a jarcento. La monaĥejo estis damaĝita dum la militoj inter la selĝukoj kaj la bizanca imperio en la 11a kaj 12a jarcentoj.[1] Post la konkero de la regiono fare de la mongoloj de Hulagu Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano, meze de la 13-a jarcento, packontrakto estis subskribita inter la Armena Eklezio kaj la Ilĥanlando, kaj la kristanoj konservis egalan situacion. La monaĥejo estis restarigita en la dua duono de la 13-a jarcento, kaj estis tute rekonstruita sub la gvidado de Zakariah en 1330. Ekde la 14-a kaj 15-a jarcentoj, la monaĥejo sankta Stepanos estis ĉe la alteco de sia kultura kaj intelekta influo, produktante pentraĵojn kaj prilumitajn manuskriptojn pri religio, historio kaj filozofio. En la frua 15-a jarcento, la nova safavida dinastio protektis la armenajn, sed la regiono estis en la centro de la konfliktoj kun la otomanoj , kiuj invadis okcidentan Armenion en 1513. La monaĥejo iom post iom malkreskis en la 16-a jarcento. Ŝaho Abaso la 1-a forpelis la loĝantojn de la regiono en 1604, kaj la monaĥejo estis forlasita. Post 1650, la safavidoj reokupis la regionon kaj la forlasita monaĥejo estis restarigita en la lasta parto de la 17-a jarcento. Komence de la 18-a jarcento, la regiono submetiĝis al la ekspansio de la Rusa Imperio. Erevano estis konkerita de la rusoj en 1827, kaj laŭ la Traktato de Turkmenĉaj , la limo inter Irano kaj Rusio poste estis establita sur la rivero Arakso. Konsekvence parto de la loĝantaro estis forte translokigita al rusa Armenio. La kaĝaraj regantoj daŭre protektis la armenojn, kaj instigis la rekonstruadon de la monaĥejo inter 1819 kaj 1825. La monaĥejo spertis plurajn restarigojn en la 20a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Bruke, V. Maxwell, I. Shearer, Iran, Lonely Planet, 2012