Fortikaĵo Mecamoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Starantaj ŝtonoj de la arkeologia loko Mecamoro

La fortikaĵa loko Mecamoro estas la restaĵoj de malnova citadelo situanta sudokcidente de la vilaĝo Taronik, en Armenio, en la provinco Armaviro. La loko, sur vulkana monteto, havas areon de 10,5 ha, kvankam oni kredas, ke ĝi kovris 200 ha kaj loĝigis 50.000 homojn. Ĝi estis loĝata inter la 5-a jarmilo a.K. kaj la 18-a jarcento.

Elfosadoj en la setlejo komenciĝis en 1965, sub la inspektado de Emma Ĥanzadjan. Oni trovis almenaŭ sep sanktejojn, krom neolitikaj ŝtonaj cirkloj de antaŭ sep mil jaroj, kiuj povus esti parto de astronomia observatorio, kiu altiris la intereson de arkeoastronomio[1].

La plej grava periodo de la loko estis la Bronzepoko, inter la tria kaj dua jarmiloj antaŭ Kristo, kiam kupro-minado estis praktikata laŭ certa skalo kaj jen la plej granda produktado de bronzo. Ĝi daŭre estis grava loko dum la Urarta periodo, inter la 9-a kaj 6-a jarcentoj a.K.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Archeologists Discover New Findings in Metsamor", Asbarez, 12a de septembro 2017.