Saltu al enhavo

Sjunika provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sjuniko)
Sjunika provinco
Situo de la provinco Sjuniko en ruĝa koloro en mapo de Armenio
Situo de la provinco Sjuniko en ruĝa koloro en mapo de Armenio
Situo de la provinco Sjuniko en ruĝa koloro en mapo de Armenio
provinco de Armenio [+]

LandoArmenio

ĈefurboKapan
- koordinatoj39° N, 46° O (mapo)39.2546.25Koordinatoj: 39° N, 46° O (mapo)
Akvokolektejo4 506 km² (450 600 ha) [+]
Areo4 506 km² (450 600 ha) [+]
Loĝantaro137 600 [+] (2019)

Poŝtkodo3201–3519 [+]
ISO 3166-2AM-SU

Sjunika provinco (Armenio)
Sjunika provinco (Armenio)
DEC

Map
Sjunika provinco

Vikimedia Komunejo:  Syunik Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ursa statuo Ŝlosilo de Kaĝaran

Sjunika provinco estas unu el la marzoj (provincoj) de Armenio. Ĝia ĉefurbo estas Kapan. Ĝi havas areon de 4.506 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 145.000 loĝantoj (1991). Ĝi havas limojn norde, nordoriente kaj oriente kun la Sekur-zonoj de Azerbajĝano (norde la Kelbaĝara distrikto kaj Laĉino[1], interalie la koridoro de Laĉino, pli sude de ĝi la distriktoj Qubadli kaj Zangilan), sude kun la rivero Arakso 35 km kun Irano (provinco Okcidenta Azerbajĝano), okcidente kun la azera eksklavo Naĥiĉevano kaj nordokcidente kun la provinco Vajoco-Dzoro[2].

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
Nacia Parko Arevik en la montoj de Sjuniko
Monto Kaputĝugh (3905 m.)

Historie, Sjuniko supozeble estas unu el la 15 provincoj de la antikva Armenia Reĝlando. Diverstempe la regiono de la nuna Sjuniko estis konata ankaŭ sub aliaj nomoj kiel Sjunia, Sisaksan kaj Zangezur (aŭ Zangadzor). Tamen la nuna nomo de la provinco devenas de la antikva armena Siunia dinastio, kiuj estis la naĥararoj (regantoj) de la historia provinco Sjuniko ekde la 1-a jarcento[3].

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sjuniko situas inter la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko de Azerbajĝano de okcidento, kaj la fakta sendependa Arcaĥa Respubliko de la oriento. La provinco Vajoco-Dzoro de Armenio formas siajn nordajn limojn, dum la rivero Aras sude apartigas Sjunikon de Irano. Sjuniko kovras areon de 4.506 km² (15% de la tuta areo de Armenio), kio igas ĝin la dua plej granda provinco en Armenio post Gegharkunik laŭ la suma areo.

Historie la nuna teritorio de la provinco okupas la plej grandan parton de la historia Sjunika provinco de Antikva Armenio.

Sjuniko estas montara regiono, ĉefe kovrita de densaj verdaj arbaroj. La montoj Zangezuro okupas plej multajn teritoriojn de Sjuniko. Monto Kaputĝugh kun alteco de 3905 metroj kaj Monto Gazanasar kun alteco de 3829 metroj estas la plej altaj pintoj de la provinco[4].

Multaj el la arbaroj en Sjuniko estas protektitaj de la registaro, inkluzive de la Nacia Parko Arevik, la Ŝtata Rezervejo Ŝikahogh, la Rezervejo Boghakar, la Rezervejo Goris, la Rezervejo Plane Grove, la Sanktejon Lago Lago kaj la Sanktejon Zangezur,

Gravaj akvobasenoj inkluzivas la riverojn Vorotan, Vogĝi, Sisian, Meghri kaj Vaĉagan. Somera temperaturo povas atingi ĝis 40 °C, kvankam la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 22 °C, dum vintre ĝi povas atingi ĝis −12,5 °C. Ĝia limo kun Naĥiĉevano okcidente estas difinita de la montoj Zangezuro.

La montokresto Meghri ĉe la ekstrema sudo de Armenio kutimis esti hejmo de la endanĝerigitaj kaŭkazaj leopardoj. Tamen, nur unu individuo el ili estis kaptita per foto inter aŭgusto 2006 kaj aprilo 2007, kaj neniu spuro de aliaj leopardoj estis trovitaj dum esploroj kondukitaj super areo de 296.9 km 2. La loka predobazo povus subteni 4-10 individuojn, sed ŝtelĉasado kaj tumultoj kaŭzitaj de bredado de brutoj, kolektado de manĝeblaj plantoj kaj fungoj, senarbarigo kaj homaj induktitaj arbarofajroj estas tiel altaj, ke ili superas la toleremajn limojn de leopardoj. Dum esploroj en 2013-2014, fotilaj kaptaĵoj registris leopardojn en 24 lokoj en suda Armenio, el kiuj 14 situas en la Zangezur-montaro.

Fortikaĵo Baghaberd de la 4-a jarcento
Monaĥejo Tatev, 8-a jarcento

La regiono

[redakti | redakti fonton]

La regiono havas antikvan historion: jarmilaj megalitoj troviĝas en Zorac Karer[5][6][7].

La regiono Sjuniko estas sudorienta provinco de historia Armenio. Ĝi estis dividita en 12 distriktojn aŭ kantonojn (gavar, գավառ):

  • Ernĝak (Երնջակ);
  • Ĝahuk (Ճահուկ);
  • Vajocdzor (Վայոցձոր);
  • Gegarkunik (Գեղարքունիք);
  • Ałahēčk (Աղահեջք );
  • Sogk (Սոդք);
  • Cguk (Ծղուկք);
  • Haband (Հաբանդ);
  • Bagk (Բաղք);
  • Dzork (Ձորք);
  • Arevik (Արևիք);
  • Kovsakan (Կովսական).

Ĝi havis du ĉefurbojn Ŝgat kaj Baghaberd kiu regis de fine de la 3-a jarcento fare de la dinastio de hajkidoj, post Sisak, filo de Gegham filo de Amasia Hajkazuni.

Post la morto de Vasak la 3-a en 821, Sjuniko estas dividita de siaj filoj inter okcidenta Sjuniko (Gegarkunik), kiu malaperis ĉirkaŭ 920, kaj orienta Sjuniko. Vassak la 7-a kaj Smbat la 2-a estas rekonitaj kiel sendependaj reĝoj fare de islamanoj kontraŭe al la bagratida reĝeco de Anio. La lasta princo de Orienta Sjuniko, Grigor la 5-a (kiu mortis en 1084) havas kiel posteulon sian bofraton (t.e. fraton de sia edzino) Senekerim-Ion, titola reĝo de Kaŭkaza Albanio. De 1175 ĝis 1437, ĝi estis ekregata de la nobela familio kartvel-armena Orbeljan.

Vorotnavank, monaĥeja komplekso de la 10a-11a jarcentoj[8]

Laŭ Cyril Toumanoff fine de la 15-a jarcento, la dinastio de "melikoj" (armenaj lokaj princoj) el la "Ĥalbakidoj-Proŝidoj", kiuj disputis kaj postulis kun pli malpli sukceso la regionon de Vajocdzoro al la familio Orbeljan kiu ekloĝis en Zangezuro:

Jesaja (1687 - 1725), la plej aĝa filo de la dinastio Orbeljan, elmigris al Karabaĥo kie li fondis la meliklandon de Ĝraberd dum unu el liaj pli junaj infanoj, Israel Ori, provis veki la atenton de Okcidentopri la sorto de Armenio kaj ties sendependeco.

Post la lasta armena princo aŭ meliko de ĉi tiu branĉo, la meliklando de Zangezuro malaperis kaj fariĝis parto de la Rusa Imperio.

Irana regado

[redakti | redakti fonton]
Statuo de David Bek en Kapan.

Inter la mezo de la 18-a kaj frue en la 19-a jarcento, Sjuniko estis parto de la Karabaĥa ĥanato de la Safavida Imperio. Ĝi ankaŭ estis regita de la otomanoj inter 1578 kaj 1606 kaj denove inter 1722 kaj 1736.

Komence de la 18-a jarcento, Sjuniko estis asociita kun la armena armea gvidanto David Bek, kiu gvidis la liberigan kampanjon de la armenoj de Sjuniko kontraŭ Safavida Irano kaj la invadaj otomanaj turkoj. David Bek komencis siajn batalojn en 1722 kun la helpo de miloj da lokaj armenaj patriotoj, kiuj liberigis Sjunikon. La centro de la lukto de David Bek estis la fortikaĵo Baghaberd nordokcidente de Kapan kaj de la fortikaĵo Halidzor sudokcidente de Kapan kie li mortis en 1728)[9].

Unua Armena Respubliko

[redakti | redakti fonton]
Sjuniko iĝis parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita en 1813
Ponto Meliko Tangi de 1855 proksime de Sisian

Inter 1918 kaj 1920 Sjuniko estis inkluzivita en la mallongdaŭra Respubliko Armenio. Post la sovetiĝo de Armenio, Sjuniko fariĝis la ĉefa centro de la rezisto kontraŭ la bolŝevikoj, tiel fariĝis parto de la nerekonita Respubliko Montara Armenio sub la gvidado de Garegin Nĵdeh. La urbo Goris estis la fakta ĉefurbo de la mallongdaŭra nerekonita ŝtato. Tamen, la Ruĝa Armeo faris amasajn militajn operacojn en aprilo 1921, atakante Sjunikon de la nordo kaj oriento. Post monatoj da furiozaj bataloj kun la Ruĝa Armeo, Montara Armenio kapitulacis en julio 1921 sekvante la promesojn de Sovetunio konservi la montregionon kiel parton de sovetia Armenio. Post la konflikto, Garegin Nĵdeh, liaj soldatoj, kaj multaj eminentaj armenaj intelektuloj, inkluzive de gvidantoj de la unua Sendependa Respubliko de Armenio, transiris la limon al najbara persa urbo Tabrizo. Tiel, Sjuniko fariĝis parto de la Armena Soveta Socialisma Respubliko en julio 1921[10].

Soveta Sjuniko

[redakti | redakti fonton]

Armenaj trupoj finfine sekurigis la regionon sed iliaj klopodoj estis vanaj kiam la bolŝevikoj, sukcesaj en la Rusia enlanda milito, eniris profunde en Kaŭkazion. Sjuniko estis unu el la lastaj gravaj forpuŝoj de la sendependa armena ŝtato kies gvidantoj estis poste forpelitaj de alvenantaj sovetaj instancoj al Irano. Dum sovetiigo, Sjuniko fariĝis parto de soveta Armenio, dum la du aliaj pridisputataj teritorioj, Naĥiĉevano kaj Montara Karabaĥo iĝis parto de soveta Azerbajĝano. Ĝi tiam fariĝis parto de Armenio sub la Transkaŭkaza FSSR kaj parto de la Armena SSR en 1936. Sub soveta regado, Sjuniko suferis detruan tertremon en aprilo 1931, lasante 80% de ĝiaj vilaĝoj detruitaj. Posta tertremo trafis la regionon en majo dum la sama jaro, detruante 27 el 38 vilaĝoj en la distrikto Sisian[11].

Kiel administra unuo, nuntempa Sjuniko estis dividita en la regionojn de Meghri, Kapan, Goris kaj Sisian.

Malgraŭ la maltrankvilaj fruaj jaroj de la regiono en Sovetunio, ĝi iom post iom komencis resaniĝi kun granda parto de la infrastrukturo de la areo rekonstruita kaj plibonigita. Dum la soveta epoko, Sjuniko notiĝis kiel fonto de metala kaj ora produktado. Tamen, la regiono estis skuita de la renovigo de la konflikto pri Montara Karabaĥo kun najbara Azerbajĝano. En 1987–1989, la ceteraj azeraj loĝantoj fuĝis de la regiono kiel rezulto de intergenta perforto. Ĉi tiu elirado de azera loĝantaro igis Sjunikon kaj Armenion ĝenerale pli homogenaj[12].

Sendependa Armenio

[redakti | redakti fonton]
La Respubliko Montara Armenio en 1921, ĉefe situanta en la regiono Sjuniko

Ekde la dissolvo de Sovetunio en 1991, Sjuniko estas konsistiga parto de la Respubliko Armenio. Post la sendependeco de Armenio, la 4 rajonoj de la sovetia Sjuniko kunfandiĝis dum la administra reformo de 1995, por formi la Provincon Sjuniko kun la urbo Kapan kiel la provinca ĉefurbo[13]. Estante la plej suda provinco de la respubliko, ĝi akiris strategian kaj ekonomian gravecon por Armenio. La limo kun Irano plibonigis la eksportadon de esencaj energiaj rimedoj de Armenio al Irano kaj aliaj regionoj. Lastatempe, nova 140-kilometroj longa dukto Armenio-Irano estis malfermita, antaŭvidita provizi Armenion per abundaj kvantoj da gaso. La nova dukto altiris la nordan najbaron de Armenio, Kartvelio, celante malpliigi ĝian dependecon de la energio de Rusio[14].

En 2000 oni trovis malnovan tombejon inter la vilaĝoj Kornidzor kaj Ĥndzoresk apud Goris. Ĝi estis konstruita dum la regado de la tjurka tribo kara-kojunlo[15].

La provinco

[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj armenaj provincoj (marzoj en armena lingvo), Sjuniko estis kreita de la Armena Konstitucio adoptita la 5-an de julio 1995, efektivigita ĉi-rilate de la Leĝo pri Administra Teritoria Divido de la Respubliko Armenio de la 4-a de decembro 1995 kaj per la Dekreto pri Publika Administrado en la Provincoj de la Respubliko Armenio de la 2-a de majo 1997. La provinco Sjuniko estis tiel formita per la fuzio de kvar sovetiaj rajonoj: Goris, Kapan, Sisian kaj Meghri[16].

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto de Goris.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la oficiala censo de 2011, Sjuniko havas loĝantaron de 141.771 (69.836 viroj kaj 71.935 virinoj), formante ĉirkaŭ 4.7% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 95.170 (67.13%) kaj la kampara estas 46.601 (32.87%). La provinco havas 7 urbajn kaj 102 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro Kapan, kun loĝantaro de 43,190. La aliaj urbaj centroj estas Goris, Sisian, Kaĝaran, Meghri, Agarak kaj Dastakert[17].

Kun 2,661 loĝantoj, la vilaĝo Ŝinuhajr estas la plej granda kampara komunumo Sjuniko[18].

Etnoj kaj religio

[redakti | redakti fonton]

Sjunik estas preskaŭ tute loĝata de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Sjunik, nuntempe estrita de pastro Zaven Jaziĉjan. La Katedralo Sankta Gregorio de Goris estas la sidejo de la diocezo[19].

Administraj dividoj

[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la administraj reformoj okazintaj la 24-an de novembro 2015, la 17-an de junio 2016 kaj la 9-an de junio 2017, Sjuniko estas nuntempe dividita en 8 komunumojn (hamajnkner), el kiuj 5 estas urbaj, kaj 3 estas kamparaj[20][21][22][23][24].

Karahunĝ

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj

[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj kaj monaĥejoj

[redakti | redakti fonton]
Vorotnavank monaĥejo

Agrikulturo

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 74% (3 336 km²) de la tuta areo de la provinco estas kultiveblaj teroj, el kiuj 13,2% (440 km²) estas plugitaj.

La kamparana loĝantaro ĉefe okupiĝas pri agrikulturo kaj bredado. La provinco kontribuas 6,5% de la jara agrikultura produkto de Armenio. La ĉefaj kultivaĵoj estas grenoj, sekaj grenoj, terpomoj kaj legomoj.

La vilaĝo Angeghakot havas fiŝbredajn lagetojn, dum la vilaĝo Aĝanan estas hejmo de kokinbredejo.

Industrio

[redakti | redakti fonton]
Minejo en Kaĝaran

Sjuniko kiel inter la ĉefaj kontribuantaj provincoj en la industria sektoro de Armenio. Ĝi havas parton de 17% de la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. La ekonomio de la provinco ĉefe baziĝas sur la industria sektoro, inkluzive minadon, konstruadon de materialoj kaj nutraĵprilaboradon. La eblo de ekspluatado de urania minejo fare de la rusa Ŝtata Nuklea Energia Korporacio (Rosatom) en la vilaĝo Lernadzor[25].

  • La provinco estas hejmo de multaj el la plej grandaj minaj operacioj de Armenio inkluzive de la minejo Kapan kaj Kaĝarana Minejo funkciigitaj de la Kombinaĵo Zangezur Kupro kaj Molibdeno ekde 1951, kun sidejo en Kaĝarano. La urbo Kaĝarano ankaŭ estas hejmo de la kompanio "Danesia" por tegmentaj tukoj fondita en 2000[26].
  • Kapan estas hejmo de kelkaj industriaj firmaoj agantaj en la industria distrikto de la urbo. La plej grandaj firmaoj estas la "Kapan CH.SH.SH." por konstruaj materialoj fondita en 1947, la maŝiniloj de Kapan fondita en 1972, la trikfabriko "Sonatex" fondita en 1985, kaj la "Marila LLC" por viando kaj laktaĵoj kreita en 2010.
  • Goris estas hejmo de la Vorotan-akvocentralo malfermita en 1989 kaj konsiderata unu el la ĉefaj provizantoj de elektra energio en Armenio. Aliaj grandaj industriaj firmaoj en Goris inkluzivas la kompanion "Vosmar" por asfalta betono kaj dispremita ŝtono fondita en 2002, la "Goris Gamma" por elektronikaj aparatoj fondita en 2003 kaj la "Goris Group" por enboteligita fonta akvo fondita en 2005.
Vido de la telfero Flugiloj de Tatev
Ŝikahogh ŝtata rezervejo
  • Sisian estas hejmo de la laktfabriko "Sis-Alp" fondita en 2007, la fabriko de konstruaj materialoj "Bazalt-M" fondita en 2009, kaj la ceramika fabriko Sisian funkcianta ekde 2014.
  • La vilaĝo Ŝamb estas la hejmo de la "Fabriko de Minerala Akvo Tatni" fondita en 2010, dum Noraŝenik estas la hejmo de entrepreno por fruktaj vodkaj produktoj malfermitaj en 2014[27].

Turismo estas inter la evoluantaj sektoroj en la ekonomio de Sjuniko. La urboj Goris kaj Kapan havas multajn diversajn nivelojn de hoteloj kaj gastejoj.

La kultura heredaĵo, same kiel la natura beleco de la regiono allogas multajn lokajn kaj eksterlandajn turistojn precipe en la somera periodo. La telfero Flugiloj de Tatev, funkcianta ekde la 16-a de oktobro 2010 inter Halidzor kaj la monaĥejo Tatev, estas la plej longa reigebla aera tramo konstruita en nur unu sekcio, kaj konservas la rekordon de plej longa senhalta dutraka kablo-aŭto 5.7 km[28].

Multaj arbaroj kaj maldensarbaroj de Sjuniko estas inter la protektitaj areoj de Armenio kiel la Nacia Parko Arevik kaj Ŝtathava Rezervejo. La provinco ankaŭ havas la naturajn rifuĝejojn de Boghakar, Goris, Sev-Lago, Zangezuro kaj la arbareto de Ŝikahogh.

Aliaj turistaj cellokoj de Sjuniko inkluzivas la monton Ĥustup kaj la akvofalon de Ŝaki.

Sjuniko estas hejmo de la Gorisa Ŝtata Universitato, kiu funkcias ekde 1967 en la urbo Goris.

Branĉoj de la Erevana Ŝtata Universitato, Nacia Politeknika Universitato de Armenio kaj Erevana Ŝtata Instituto de Teatro kaj Kinematografio ankaŭ funkcias en la provinco.

Gandzasar Kapan Trejn-centro

Ekde la lernojaro 2015–2016, Sjuniko havas 119 lernejojn[29][30].

Piedpilko estas la plej populara sporto en la provinco. FK Gandzasar Kapan reprezentas Sjunikon ĉe la Armena Unua Ligo. Stadiono Gandzasar en Kapan estas la plej granda sportejo de Sjuniko. Malgrandaj stadionoj ankaŭ troviĝas en Meghri, Goris kaj Sisian.

En 2013, FK Gandzasar Kapan malfermis sian pintnivelan trejncentron por iĝi la nura piedpilka trejnadakademio en suda Armenio. La centro havas plurajn plengrandajn futbalajn terenojn inkluzive unu kun artefarita gazono[31].

Antaŭe FK Zangezur de Goris estis alia grava futbala teamo en la provinco. Tamen la teamo dissolviĝis en 1997 pro monaj malfacilaĵoj[32].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Longest non-stop double track cable car. Guinness World Records. Alirita 23-a de aŭgusto 2011.
  2. Sub-national HDI - Area Database - Global Data Lab (angle). Alirita 2018-09-13.
  3. Syunik Province schools[rompita ligilo]
  4. Khorozyan, I., Malkhazyan, A. G., Abramov, A. (2008). "Presence – absence surveys of prey and their use in predicting leopard (Panthera pardus) densities: a case study from Armenia." Arkivigite je 2013-07-31 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Borisov ""nscriptions of Artaxia (Artashes), King of Armenia, 1946, No 2"
  6. Historical-Philological Magazine, 1965, No 4
  7. A.G. Perikhanyan, "Aramian Inscription from Zangezur"
  8. Մասնակի վերականգնվել և ամրակայվել է Որոտնավանքի Սբ. Կարապետ եկեղեցու որմնանկարը. Arkivita el la originalo je 2021-02-28. Alirita 2020-10-30.
  9. Encyclopedia Iranica. C. E. Bosworth. Arran
  10. Капан (ruse). abp.am. Arkivita el la originalo je 2010-05-05. Alirita 28a de aŭgusto 2009.
  11. 1906 Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary, "Зангезурский уезд" article.
  12. Garegin Nzhdeh and the KGB: Report of Interrogation of Ohannes Hakopovich Devedjian (ruse) (28-an de aŭgusto 1947). Arkivita el la originalo je 30 October 2007. Alirita 9-an de aŭgusto 2012. Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-30. Alirita 2020-10-30.
  13. The Great Game of Genocide: Imperialism, Nationalism, and the Destruction by Donald Bloxham. Oxford University Press: 2005, pp.103–105
  14. Audrey L. Altstadt. The Azerbaijani Turks: power and identity under Russian rule. Hoover Press, 1992. (ISBN 0-8179-9182-4), (ISBN 978-0-8179-9182-1)
  15. "Georgians Hold Up Tartar's Advance", The New York Times, 15an de majo 1920.
  16. Tadeusz Swietochowski. Russia and Azerbaijan: A Borderland in Transition. Columbia University Press, 1995. (ISBN 0-231-07068-3), (ISBN 978-0-231-07068-3)
  17. "Dispatch from St. Petersberg, Wednesday, Sept. 13", The New York Times, 13an de septembro 1905.
  18. Thomas de Waal. Black Garden: Armenia And Azerbaijan Through Peace and War. New York: New York University Press, pp. 129. (ISBN 0-8147-1945-7)
  19. Armstat: Syunik Province
  20. Community mergers in Armenia
  21. Syunik Province communities
  22. Նախատեսվում է իրականացնել համայնքների խոշորացման 14 պիլոտային ծրագիր. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2020-10-30.
  23. Հայաստանի 328 համայնքների միավորմամբ կձևավորվի 34 համայնք. ԱԺ-ն քննարկում է ծրագիրը. Arkivita el la originalo je 2017-12-18. Alirita 2020-10-30.
  24. Municipal communities of Syunik Province
  25. "392 Dead in Quake on Soviet Frontier", The New York Times, 30-a de aprilo 1931, paĝo 10.
  26. Armstat. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2020-10-30.
  27. "Armenian Quake a Major Disaster", The New York Times, 6-a de majo 1931, paĝo 9.
  28. "Soviet is Raising Output of Key Ore", The New York Times, 23-a de majo 1963, paĝo 68.
  29. Situation of refugees and displaced persons in Armenia, Azerbaijan and Georgia. Arkivita el la originalo je 2011-01-27. Alirita 2020-10-30.
  30. Thomas de Waal. Black Garden: Armenia and Azerbaijan through Peace and War: Armenia and Azerbaijan through Peace and War. NYU Press; 2004.
  31. "The Historical Heritage Of Gara Goyunly Dynasty in Armenia", ASIMED, 1-an de junio 2008. Kontrolita 4-an de aŭgusto 2008. Arkivigite je 2008-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-19. Alirita 2020-10-30.
  32. "Georgia Shows Interest in Iran-Armenia Pipeline", EurasiaNet, 12-an de aprilo 2007. Kontrolita 21-an de junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2020-10-30.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la urbo Goris kaj la montoj Zangezuro