Dastakert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dastakert
city or town in Armenia
Administrado
Demografio
Loĝantaro 323  (2011) [+]
Loĝdenso 646 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 22′ N, 46° 2′ O (mapo)39.36833333333346.036666666667Koordinatoj: 39° 22′ N, 46° 2′ O (mapo) [+]
Alto 2 050 m [+]
Areo 0,5 km² (50 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Dastakert (Armenio)
Dastakert (Armenio)
DEC
Dastakert
Dastakert
Situo de Dastakert

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dastakert [+]
vdr

Dastakert (armene: Դաստակերտ ) estas urbo en la provinco Sjuniko, Armenio. Ĝi troviĝas je 236 km sude de Erevano kaj 127 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo Kapan. Dastakert estas urbo ekde la jaro 1951 kaj situas ĉe la piedo de la monto Aera, ĉe la naskiĝo de la rivero Dastakert, je 2050 metroj super marnivelo. Dastakert estis unue menciita kiel vilaĝo en la historio fare de Stepanos Orbelian en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

En 1968, dum la sovetia glortempo, ekzistis 4000 loĝantoj en Dastakert. Post kiam la kupro-fabrikejo fermiĝis en 1975, la loĝantaro severe malkreskis, kaj nur restis la statuso kiel urbo. Nuntempe, nur 317 loĝantoj vivas en Dastakert, la plimulto el ili estas armenaj rifuĝintoj el Azerbajĝano kaj nur 2-3 infanoj naskiĝas ĉiujare en la urbo.