Israel Ori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Israel Ori

Israel Ori (armene: Իսրայել Օրի) (1658-1711) estis elstara figuro de la armena nacia liberiga movado kaj diplomato, kiu celis la liberigon de Armenio disde Persio kaj la Otomana Imperio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ori naskiĝis en 1658 en la vilaĝo Sisian en Zangezuro. Li estis la filo de Melik Hajkazjan el Zangezuro. Dum sia junaĝo kune kun kelkaj aliaj armenoj, Ori serĉis subtenon inter la eŭropaj potencoj en la batalo de la armenoj kontraŭ la persaj kaj otomanaj imperioj. Kiel unu el la membroj de sep-persona delegacio kreita de Katolikoso Jakobo la 4-a kaj la subteno de kartvela reĝo Georgo la 11-a li vizitis Konstantinopolon en 1678[1]. Kiam la Katolikoso mortis, la plano estis forlasita, sed Ori sendepende decidis kompletigi la mision kaj ekiris al Venecio, Parizo kaj Vieno. Li aliĝis al la franca armeo de Ludoviko la 14-a, kaj ekkontaktis la altajn politikajn rondojn de Francio, dum kiuj li konstante starigis la demandon pri la liberigo de armenaj homoj de la fremda jugo; tamen li renkontis malvarman indiferentecon.

Vivo en Germanio[redakti | redakti fonton]

En 1695 Ori ekloĝis en Germanio, en la urbo Duseldorfo, kie li establis ligojn kun Johann Wilhelm, Princelektisto Palatino. Esperante, ke la demando pri Armenio fariĝos objekto de konsidero en la plej altaj diplomatiaj rondoj de eŭropaj ŝtatoj, germana princo sendis Ori kun rekomendletero al la imperiestro de Aŭstrio kaj la reganto de Florenco. Tamen, ĉar Ori ne havis oficialan aŭtoritaton de la armena politika ĉeftendenco, liaj deklaroj estis ignoritaj. Ori foriris al Armenio kun la celo akiri la taŭgajn skribajn dokumentojn de la armena nobelaro laŭ konsilo de Johann Wilhelm. En 1699 Ori, kune kun melik Safraz alvokis en Angegakot por sekreta konferenco kune kun dek unu sjunikaj melikoj (armenaj princoj), kie ili konsentis oficiale peti militan helpon de okcidenteŭropaj ŝtatoj. Ori renkontiĝis kun imperiestro Leopoldo la 1-a en 1700, kiu konsilis al li, ke rusa subteno estos necesa por la sukceso de lia plano. Sen atingi rezultojn en Germanio kaj Aŭstrio, Ori en 1701 foriris al Moskvo.

La plano Armenio[redakti | redakti fonton]

Statuo al Israel Ori en Ĝermuk, Armenio

Ori estis la unua, kiu starigis la por-rusan orientiĝon de la armena liberiga movado dum venontaj jardekoj. Alveninte Moskvon, Ori renkontis Petron la Granda kaj prezentis la peton de la Melikoj de Sjuniko, kie ili skribis, ke ni ne havas alian esperon, ni esperas je Dio kaj je via lando. Petro respondis favore. Li promesis doni helpon al la armena popolo post la fino de la rusa-sveda milito. Intertempe Ori ankaŭ renkontiĝis kun papo Klemento la 11-a en 1704, kiu proponis al li sian subtenon. Ori proponis al la rusa kortego planon, kiu enhavis jenajn punktojn: por liberigi la armenajn kaj kartvelajn popolojn necesas sendi tra Kaŭkazio dudek kvin mil-homan fortan rusan armeon, dek kvin mil kozakojn kaj dekmilon da infanteriistoj.

Kavalerio devas translokiĝi al Transkaŭkazio tra la vojo, kiu pasas sur la Darjal-gorĝo , kaj infanterio devas transiri Astraĥanon sur la Kaspia Maro. Rusaj trupoj renkontus la armenajn kaj kartvelajn armetrupojn. Tiel, eĉ en la komenco de la 18-a jarcento ene de la rusa kortego leviĝis la demando pri la preparo por marŝo en Transkaŭkazio. Oni konsentis, ke speciala sendito estu sendita al Persio estrata de Ori, por esplori la situacion, la volon de la lokanoj, kolekti informojn pri la fortikaĵoj kaj vojoj de la lando ktp. Por ne eksciti suspektojn, Ori diris, ke li estis sendita de la papo de Romo al la kortego de ŝaho Hesejn por kolekti informojn pri la bonfarto de la kristanoj en Persio. En 1707, post la necesaj preparoj, Ori kun la rango de kolonelo de rusa armeo kaj kun la granda formacio solene iris al Persio. La francaj misiistoj en Persio provis malhelpi la alvenon de Ori en Esfahanon, provante konvinki la ŝahon, ke Rusio intencas restarigi la politikan sendependecon de Armenio, kaj ke Ori intencas esti la Reĝo de Armenio.

Kiam Ori atingis Ŝamaĥi, li estis devigita atendi plurajn tagojn antaŭ ol doni al li permeson eniri en Esfahanon. En Ŝamaĥi li renkontis lokajn armenajn kaj kartvelajn politikajn personojn, fortigante iliajn simpatiojn al Rusio. En 1709 Ori alvenis en Esfahanon, kie li denove faris intertraktadojn kun la lokaj politikaj personoj. En 1711 Ori subite mortis en Astraĥano dum la reveno al Rusio el Persio.

Ĉiuj klopodoj de Ori helpis inspiri Jozefo Emin (1726–1809), kiu plu vivtenis la ideon pri la liberigo de Armenio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hovannisian, Richard G.. (2004) “Eastern Armenia from the Seventeenth Century”, The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood vol. 2: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, 1‑a eldono 2, Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-4039-6422-9. “Ori, the son of Melik Haikazian of Zanzegur”.