Bagratida Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bagratida Armena Reĝlando ĉirkaŭ la jaro 1000.
Bagratida blazono.

La Bagratida Reĝlando Armenio (armene Բագրատունյաց Հայաստան Bagratunjac' Hajastan, ankaŭ konata kiel Bagratida Armenio (armene: Բագրատունիների թագավորություն, Bagratunineri tagavorutju'n, "reĝlando de la bagratidoj"), estis sendependa ŝtato establita de Aŝoto la 1-a frue en la 880-aj jaroj [1] post preskaŭ du jarcentoj da eksterlanda dominado de Granda Armenio sub araba regado de la umajadoj kaj abasidoj. Kun la du tiamaj potencoj en la regiono, la abasidoj kaj bizancanoj, tro maltrankvilaj por koncentri siajn fortojn por subigi la popolojn de la regiono kaj dispeli plurajn el la armenaj naĥararaj nobelaj familioj, Aŝoto povis certigi sin kiel gvidan reprezentanton de movado por forpeli la arabojn de Armenio.[2]

La prestiĝo de Aŝoto elstaris, ĉar li estis flatita de bizancaj kaj arabaj ĉefoj, kiuj volis konservi bufroŝtaton proksime al siaj limoj. La kaliflando rekonis Aŝoton kiel "princo el princoj" en 862 kaj, poste, reĝo en 884 aŭ 885. La establado de la bagratida reĝlando poste kondukis al la fondo de pluraj aliaj armenaj princlandoj kaj reĝlandoj: Tarono, Vaspurakano, Karso, Ĥaĉeno kaj Sjuniko[3]. Unueco inter ĉiuj ĉi ŝtatoj kelkfoje estis malfacile atingebla, dum la bizancanoj kaj araboj ne perdis tempon ekspluatante la situacion de la reĝlando al siaj propraj gajnoj. Sub la regado de Aŝoto la 3-a, Ani iĝis la ĉefurbo de la regno kaj kreskis kun propspera ekonio kaj ĝis grava kultura centro.[4]

La unua duono de la 11-a jarcento vidis la malkreskon kaj eventualan kolapson de la reĝlando. Kun la venko de la imperiestro Bazilo la 2-a aneksante partojn de sudokcidenta Armenio, reĝo Hovhannes-Smbat sentis sin devigita cedi siajn teritoriojn kaj en 1022 promesis "testamente" sian regnon al la bizancanoj post sia morto. Tamen, post la morto de Hovhannes-Smbat en 1041, lia posteulo, Gagiko la 2-a, rifuzis transdoni Anion kaj daŭrigis reziston ĝis 1045, kiam lia reĝlando, plagita de internaj kaj eksteraj minacoj, estis finfine prenita de bizancaj fortoj.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Armena emirlando sub araba regado, antaŭ la establado de la bagratida dinastio.

La malfortiĝo de la Sasanida Imperio dum la 7-a jarcento kondukis al kreskado de alia regiona potenco, la islamaj araboj. La umajadaj araboj konkeris vastajn teritoriojn en Mezoriento kaj, turnante norden, komencis periode lanĉi atakojn en teritorio de Armenio en la jaro 640. Teodoros Rŝtuni, la armena kuropalato, subskribis pacakcepton kun la kaliflando kvankam la daŭra milito kun la araboj kaj bizancanoj baldaŭ kondukis al plia detruo tra Armenio. En 661, armenaj gvidantoj konsentis submetiĝi al islama regado dum ĉi-lasta konsentis rekoni Grigor Mamikonjan-on de la potenca naĥarara familio Mamikonjan kiel iŝĥan (aŭ princo) de Armenio[6] . Konita kiel "al-Arminija" kun ĝia ĉefurbo ĉe Dvin, la provinco estis gvidita de vostikan, aŭ guberniestro.

Tamen, umajada regado en Armenio kreskis en krueleco komence de la 8-a jarcento. Ribeloj kontraŭ la araboj disvastiĝis tra Armenio ĝis 705, kiam, sub la preteksto de renkontiĝo por intertraktadoj, la araba vostikano de Naĥiĉevano buĉis preskaŭ ĉiujn armenajn nobelojn..[7] La araboj provis interkonsentiĝi kun la armenoj sed la altrudo de pli altaj impostoj, malriĉiĝo de la lando pro manko de regiona komerco, kaj la subteno de la umajadoj de la Bagratida familio prefere al la Mamikonjanoj (aliaj rimarkindaj familioj inkludis la Arcrunidoj, Kamsarakan, kaj Rŝtunidoj) malfaciligis ĉi tion. Utiliginte la renverson de la umajadoj de la abasidoj, dua ribelo estis elpensita kvankam ĝi ankaŭ estis malsukcesa parte pro la froteca rilato inter la bagratida kaj mamikonjana familioj. La fiasko de la ribelo ankaŭ rezultigis la preskaŭ malintegriĝon de la mamikonjana nobela familio, kiu perdis la plimulton de la teritorio, kiun ĝi regis (membroj de la arcrunidoj povis eskapi kaj ekloĝi en Vaspurakano).

Tria kaj lasta ribelo, naskita el similaj plendoj kiel la dua, estis lanĉita en 774 sub la gvidado de Muŝegh Mamikonjan kaj kun la subteno de aliaj naĥararoj. Tamen la abasidaj araboj marŝis al Armenio kun armeo de 30.000 viroj kaj decide dispremis la ribelon kaj ĝiajn instigantojn dum la batalo de Bagrevando la 24-an de aprilo 775, lasante grandan malplenon por la ununura nerompita familio, la bagratidoj.[8]

Ascendo de la Bagratidoj[redakti | redakti fonton]

Armena kostumo (tarazo) dum la regado de la bagratidoj

La Bagratida familio ĉiumomente plibonigis siajn rilatojn kun la abasidaj kalifoj ekde kiam ili ekregis en 750. La abasidoj ĉiam traktis la familiajn atingojn kun suspekto, sed komence de la 770-aj jaroj, la bagratidoj venkis ilin kaj la rilato inter la du draste pliboniĝis: la bagratidoj baldaŭ estis konsiderataj kiel estroj de la armenoj en la regiono.[9] Post la fino de la tria ribelo, kiun la bagratidoj saĝe elektis ne partopreni, kaj la disvastiĝon de kelkaj el la princaj domoj, la familio restis sen iuj timindaj rivaloj. Tamen, kelkaj tujaj ŝancoj preni plenan kontrolon de la regiono estis komplikitaj de araba enmigrado al Armenio kaj la nomumo de kalifo de emiroj por regi en lastatempe kreitaj administraj distriktoj (emirlandoj). Sed la nombro de araboj loĝantaj en Armenio neniam kreskis tiel grande por formi plimulton nek la emiroj estis plene subordigitaj de la kalifo.[10] Kiel la historiisto George Burnutjan observas, "ĉi tiu fragmentado de araba aŭtoritato donis la okazon por reaperi" de la bagratidoj gvidataj de Aŝoto Msaker (la "Viando-Manĝanto").[11]

Aŝoto komencis aneksi la landojn, kiuj antaŭe apartenis al la Mamikonjanoj, kaj aktive kampanjis kontraŭ la emiroj kiel signo de lia fideleco al la kaliflando, kiu en 804 donis al li la titolon iŝĥan (princo).[12] Post lia morto en 826, Aŝoto lasis testamente sian teron al du el liaj filoj: la plej aĝa, Bagrat Bagratuni ricevis Taronon kaj Sasunon kaj heredis la prestiĝan titolon de iŝĥanac iŝĥan, aŭ princo el princoj, dum lia frato, Smbat la Konfesanto, fariĝis la sparapeto de Sper kaj Tajk.[13]

La fratoj, tamen, ne povis solvi siajn diferencojn unu kun la alia, nek povis formi unuecan fronton kontraŭ la islamanoj. Nova armena ribelo kontraŭ araba regado eksplodis en 850 gvidita de Bagrato kaj Aŝoto Arcruni de Vaspurakano sed kiel antaŭaj ribeloj, ĝi malsukcesis: araba armeo gvidita de la tjurka generalo Bugha al-Kabir kaptis Bagraton, Smbaton, kaj aliajn armenajn princojn kaj brutale sufokis la ribelon.[14]

Starigo de la reĝlando[redakti | redakti fonton]

Kresko de la Armena reĝlando sub la bagratida dinastio.

La armena ŝanco renversiĝis en 867 kun la aliro de la armena imperiestro de Bazilio la 1-a al Bizancio, kies sukcesaj militaj kampanjoj kontraŭ la araboj definitive malfortigis la regadon de la abasidoj en Armenio. En 857, Smbato estis sukcedita de sia filo Aŝoto la 1-a, kiu prenis mezuritan aliron por iom post iom repreni teritoriojn antaŭe poseditajn de la araboj. Li prenis la titolon princo el princoj en 862 kaj nomumis sian fraton Abaso sparapeto, kiam ili komencis forpuŝi la arabojn kiuj estis en Tajko.[3] Liaj komencaj penadoj forpeli la vostikanon (reganton) de al-Arminija malsukcesis, kvankam ĉi tio ne malhelpis lin uzi la rivalecojn inter araboj kaj bizancanoj.[15]

Frue, li estis flatita de malespera Bizancio kiu bezonis sekurigi sian orientan flankon por direkti plenan forton kontraŭ la araboj; kvankam Aŝoto deklaris sian lojalecon al la imperio, bizancaj estroj daŭrigis sian multjaran postulon, ke la Armena Eklezio faru religiajn koncesiojn al la Orienta Ortodoksa Eklezio[16]. Sinodo de armenaj ekleziestroj estis kunvokita kaj letero ŝarĝita de malĝusta vorto, sendita al Konstantinoplo, povis subteni provizoran interkonsenton inter la du eklezioj. Ĉiukaze, religiaj diferencoj malmulte gravis por la bizancanoj, konsiderante la minacon, kiun la araboj daŭre montris.[17]. En 884, la kalifo Al-Mu'tamid, reagante al la postuloj de armenaj princoj kaj religiaj estroj kaj, pli grave, la sekurecaj riskoj permesante al Armenio fali sub la bizanca orbito, sendis kronon al Aŝoto, rekonante lin kiel reĝon.[15] Ĉi tiu ago ne estis mistrafita de Bazilo, kiu simile sendis kronon al Aŝoto. Aŝoto translokigis sian tronon al la fortikigita urbo Bagarano kaj estis ĉi tie kie lia kronada ceremonio okazis iam inter 884 aŭ 885. [3]

Tiel, Aŝoto restarigis la armenan monarkion kaj fariĝis la unua reĝo de Armenio depost 428.[18] Li certigis la favoron kaj de la bizancanoj kaj de la araboj sed finfine montris lojalecon al Bazilo kaj elektis meti finon al alianco kun la bizancanoj en 885.[19] Aŝoto ne estis la ununura armena princo de la regiono (aliaj princlandoj ekzistis en Sjuniko, Vaspurakano kaj Tarono) tamen li komisiis la plenan subtenon de la aliaj princoj, kiuj rekonis sian aŭtoritaton kiel reĝo.[20] Kun la reĝa statuso, lia aŭtoritato ankaŭ transdonita al la najbaraj ŝtatoj de Kartvelio, Kaŭkaza Albanio kaj pluraj de la arabaj emirlandoj. La regado de Aŝoto estis mallonga kaj post lia morto, en 890, la filo Smbato la 1-a lin sukcedis.

Smbato la 1-a[redakti | redakti fonton]

La Vaspurakana reĝlando, formita en 908.

Smbato la 1-a estis kronita kiel reĝo en 892, post mallonga provo de sia onklo Abaso por interrompi lian sinsekvon en la trono. Smbato daŭrigis la politikon de sia patro konservi amikajn rilatojn kun Bizanco, sed li memoris la timojn de la araboj pri la Armena-Bizanca alianco. Parolante kun la araba vostikano (reganto) Muhammad Ibn Abi'l-Saj (Afŝin), Smbato konvinkis lin, ke la alianco ne nur estus por la duobla profito de Bizanco kaj Armenio, sed ankaŭ efikus por la ekonomia favoro de la araboj[21]. Smbato ankaŭ atingis gravan venkon kiam la 21-an de aprilo 892, li rekaptis la historian urbon Dvin el de la araboj.

La sukcesoj de Smbato baldaŭ haltis kiam Afŝin decidis, ke li ne povos toleri potencan Armenion tiel proksiman al siaj potencoj. Li reprenis Dvin-on kaj sukcesis preni la edzinon de Smbato kiel ostaĝon ĝis ŝi estis liberigita anstataŭ la filo kaj nevo de Smbato. La militoj kontraŭ Armenio daŭris eĉ post la morto de Afŝin en 901, kiam lia frato Jusuf Ibn Abi'l-Saj fariĝis vostikano de al-Arminija. Dum la regado de Jusuf, li ne estis tuj malfavora, Smbato faris serion da mispaŝoj, kiuj kondukis al kelkaj el liaj aliancanoj malantaŭeniri lin: ĉar li klopodis pacigi sian orientan aliancanon, Smbato de Sjuniko, cedante al li la urbon Naĥiĉevano.[22] Gagiko Arcruni de Vaspurakano en la armiloj de Jusuf, ĉar la urbo estis parto de la kampoj de Gagiko. Jusuf profitis el ĉi tiu konflikto donante al Gagiko kronon en 908, tiel igante lin reĝo Gagiko la 1-a de Vaspurakano kaj kreante armenan ŝtaton kontraŭa al tiu gvidita de Smbato.[3]

Ĉar Jusuf komencis novan kampanjon kontraŭ Smbato kune kun Gagiko en 909, nek la bizancanoj nek la kalifo sendis helpon al Smbato; pluraj armenaj princoj ankaŭ elektis reteni sian subtenon. Tiuj, kiuj alianciĝis kun Smbato, estis brutale traktitaj de la potenca armeo de Jusuf: Muŝegh, la filo de Smbat kaj lia parenco Smbat Bagratuni, kaj Grigor la 2-a de okcidenta Sjuniko estis ĉiuj venenitaj.[23] La armeo de Jusuf detruis la reston de Armenio kiam ĝi iris al Blua Fortikaĵo, kie Smbato rifuĝis sin, kaj sieĝis ĝin dum kelka tempo. Smbato fine decidis liveri sin antaŭ Jusuf en 914 esperante ĉesigi la araban atakon; Jusuf, aliflanke, montris nenian kompaton al sia kaptito kiam li torturis la armenan reĝon ĝis morto kaj metis lian senkapan korpon sur krucon en Dvin.[24]

Reviviĝo sub Aŝoto Jerkat[redakti | redakti fonton]

Statuo de Aŝoto Jerkat en Iĝevano.

La invado de Armenio al Jusuf lasis la regnon en ruinoj kaj ĉi tiu fakto resonis inter la armenaj princoj, kiuj estis konsternitaj je la atesto de la brutaleco de la araba vostikano. Gagiko la 1-a estis speciale maltrankviligita kaj li baldaŭ malakceptis sian lojalecon al Jusuf kaj komencis kampanji kontraŭ li. Kun Jusuf malatentigita de la rezisto de lia antaŭa aliancano, Smbato, filo de Aŝoto la 2-a sentis sin preta por postuli la tronon de la patro. Aŝoto tuj komencis elpeli la islamanojn el siaj regposedaĵoj. Subteno al Aŝoto ankaŭ alvenis el okcidento: la bizanca imperiestrino Zoe konsterne spektis la araban invadon de Armenio kaj tial ŝi ordonis al la patriarko Nikolao la 1-a skribi oficialan leteron al la armena Katolikoso por formi novan aliancon kun Armenio.[25] La Katolikoso respondis amike kaj en 914, Aŝoto akceptis inviton de Zoe por viziti Konstantinopolon. Tie, Aŝoto estis bone ricevita, kaj bizanca forto estis kreita por helpi Armenion venki la arabojn. La forto, akompananta Aŝoton kaj gviditan de la Domestiko de la skoloj Leono Fokas, foriris la sekvan jaron kaj marŝis laŭ alta Eŭfrato, enirante Taronon kun malabunda opozicio de la araboj.[26]

Dume, la klopodoj de Jusuf por dispremi Gagikon malsukcesis; anstataŭe, Jusuf turnis sian atenton al Aŝoto kaj provis malfortigi sian pozicion kronante la kuzon de Aŝoto, Aŝoto Ŝapuhjan, reĝo de Armenio. La armeoj de Aŝoto Ŝapuhjan kaj Jusuf, tamen, ne povis ĉesigi la bizancan antaŭeniĝon, kiu ĉesis kapti Dvin pro la komenco de vintro. Tamen, la forto revenigis Aŝoton al potenca pozicio en Armenio kaj sukcesis kaŭzi pezajn viktimojn kontraŭ la araboj. Ĉi tio ankoraŭ lasis Aŝoton, la kontraŭreĝon, regantan en Dvin kaj civila milito eksplodis de 918 ĝis 920, kiam la pretendanto fine koncedis malvenkon. Multnombraj aliaj ribeloj en Armenio ankaŭ okazis sed Aŝoto povis venki ĉiujn. En 919, Jusuf instigis malsukcesan ribelon kontraŭ la kalifo kaj estis anstataŭita de multe pli bonhava vostikano, Subuko. Subuko rekonis Aŝoton kiel la leĝan reganton de Armenio kaj premiis lin per la titolo de Ŝahanŝaho, aŭ "reĝo el reĝoj."

Ironie, la bizancanoj afliktis la proksimajn rilatojn de Aŝoto kun la araboj kaj sendis novan forton sub la armena domestiko de la skoloj Johano Kurkuas por interrompi la pozicion de Aŝoto kiel reĝo kaj subteni la ribelantojn kontraŭ li. En 928, Kurkuas atingis Dvin en malsukcesa provo kapti la urbon kiu estis defendita kaj de la araboj kaj de Aŝoto.[27] En 923, la kalifo, alfrontante problemojn hejme, liberigis Jusufon, kiu vojaĝis reen al Armenio por liberigi sian furiozecon kontraŭ Armenio kaj speciale kontraŭ Gagiko la 1-a.[28] Li komencis postuli tributon de la armenaj regantoj sed alfrontis konsiderindan reziston de Aŝoto la 2-a. Fojfoje Aŝoto sukcesis venki kaj detrui la arabajn armeojn senditajn kontraŭ li dum pluraj jaroj. Fine, en 929, Jusuf mortis kaj grandega potenca lukto okazis inter rivalaj iranaj kaj kurdaj familioj en Azerbajĝano, tiel reduktante la araban minacon al Armenio. Imperiestro Romano la 1-a ankaŭ turnis sian atenton de la oriento por batali la arabojn en Sirio. La penoj de Aŝoto por konservi kaj defendi la regnon donis al si la epiteton "Jerkat", aŭ Fero. Li mortis en 929 kaj sukcedis lin la frato, Abaso la 1-a.[29][30]

Stabileco sub Abaso[redakti | redakti fonton]

Reliefo pri Smbato kaj Gurgeno bagratidoj en monaĥejo Sanahin.

La regado de Abaso la 1-a estis karakterizita per nekutima periodo de stabileco kaj prospero, kiun Armenio ne ĝuis dum jardekoj.[31] Lia ĉefurbo troviĝis en la urbo-fortikaĵo de Kars kaj Abaso atingis multajn sukcesojn kaj ĉe la fremdaj kaj ĉe enlandaj frontoj. En la sama jaro, kiam li fariĝis reĝo, Abaso vojaĝis al Dvin, kie li povis konvinki la araban reganton tie liberigi plurajn armenajn ostaĝojn kaj transdoni la regadon de la pontifika palaco reen al Armenio. Konflikto inter la araboj ankaŭ estis minimuma, escepte de milita malvenko, Abaso suferis proksime de la urbo Vagharŝapato. Li estis multe malpli interkonsentiga kontraŭ la bizancanoj, kiuj plurfoje pruvis sian mankon kiel aliancanoj atakante kaj aneksante armenajn teritoriojn. Romano de Bizanco ankaŭ estis pli centrita en batalado kontraŭ la hamdanidoj, lasante Abason preskaŭ libere konduki siajn politikojn sen eksterlanda malhelpo.[32]

Alia fremda minaco, kiun Abaso konstante alfrontis, estis invado de reĝo Bero de Abĥazio en 943: nova kirko estis konstruita en Kars sub ordonoj de Abaso kaj antaŭ ĝia konsekro, Bero aperis kun armeo laŭ la rivero Aras, postulante. ke la nova kirko estu konsekrita sub kalcedonia rito.[33] Abaso rifuzis fari ajnan koncedon kaj embuskis la fortojn de Bero dum tagiĝa atako. Pluraj pli da bataletoj okazis, kie Bero estis fine kaptita de la viroj de Abaso. Abaso prenis la reĝon Bero, iris kun li ĝis la nova kirko kaj diris al li, ke li neniam revidos ĝin, blindigante lin kaj resendante lin al Abĥazio. Abaso mortis en 953, lasante sian regnon al siaj du filoj, Aŝoto la 3-a kaj Muŝegh.

Ora epoko de Armenio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Haghpat. Dum la ora epoko de la bagratida Armenio floris multaj monaĥejoj tra la tuta lando.
Gandzasar, tiama Ĥaĉeno, nuna Arcaĥo.

La oficiala kronado de Aŝoto la 3-a kiel reĝo de Armenio okazis en 961, post la translokiĝado de la Sankta Seĝo el Vaspurakano al Argino, proksime al la urbo Ani. Ĉeestis pluraj kontingentoj de armenaj militistoj, 40 episkopoj, la reĝo de Kaŭkaza Albanio, kaj ankaŭ la katolikoso Anania Mokaci, kiu kronis la reĝon kun la titolo deŜahanŝaho[34]. En tiu sama jaro, Aŝoto ankaŭ translokigis la ĉefurbon el Kars al Ani. La bagratidaj reĝoj neniam elektis urbon por fikse loĝi, alternante la urbojn Bagaran, Ŝirakavano kaj Kars; Kars neniam atingis statuson, kiel ĝi povus fariĝi ĉefurbo, kaj Dvin estis tute ignorata, pro ĝia proksimeco al la malamikaj emiroj. La naturaj defendoj de Anio taŭgis la deziron de Aŝoto sekurigi areon, kiu povus elteni sieĝon, kun bona komerca itinero kiu iris tra Dvin al Trabzon[35].

Pro ĉi tiu komerca itinero, la urbo rapide komencis kreski kaj la la ĉefa politika, kultura kaj ekonomia centro de Armenio. Bazaroj, merkatoj, metiejoj, gastejoj estis establitaj de la komercistoj kaj loĝantoj de la urbo, dum la naĥarar-elito sponsoris la konstruadon de grandiozaj domoj kaj palacoj. La konstruado ankaŭ estis kompletigita per la propra filantropio de la reĝo Aŝoto, inkluzive la konstruadon de la famaj muroj "Aŝotaŝen" konstruitaj ĉirkaŭ Ani, monaĥejoj, hospitaloj, lernejoj kaj domoj (lia edzino Ĥosrovanujŝ ankaŭ fondis la monaĥejajn kompleksojn ĉe Sanahin en 966 kaj Haghpat en 976). La sponsorado de Aŝoto pri la konstruado de ĉiuj ĉi konstruaĵoj donis al li la kromnomon "Voghormats", aŭ "la Kompatema"[36]. Aŝoto ankaŭ estis plejparte sukcesa en eksterlandaj aferoj. Kiam bizanca armeo gvidita de la bizanca imperiestro Johano la 1-a Tzimisko eniris en Taronon en 973, laŭdire venĝante la morton de sia domestiko mortigita de la araboj en Mosulo, Aŝoto mobilizis 80.000 armeanojn por renkontiĝi kaj devigi lin retroiri.[37] En la sekva jaro, li finis aliancon kun Tzimisko kaj sendis 10.000 armeanojn al kampanjo kun la imperiestro kontraŭ la islamaj emiroj en Alepo kaj Mosulo. Aŝoto ankaŭ malsukcese provis kapti Dvinon kiu timas estis ub la ŝadadida emiro en 953; li sieĝis ĝin dum sufiĉe longa tempo, sed li devis retiriĝi ĉar la urbo estis bone ŝirmita de eksteraj atakoj kaj sieĝoj.[38]

Sub-reĝlandoj[redakti | redakti fonton]

Nova fenomeno komencita sub la regado de Aŝoto la 3-a kaj daŭrigita sub liaj posteuloj estis la starigo de sub-reĝlandoj tra tuta la bagratida Armenio. Aŝoto sendis sian fraton Muŝegh la 1-a por regi en Kars (Vanando) kaj permesis al li uzi la titolon reĝo. La administra distrikto de Dzoraget proksime al Lago Sevan estis donita al la filo de Aŝoto, Gurgeno, la prapatro de la kjurikida linio en 966, kiu poste postulis la titolon de reĝo. La proliferado de tiom multe da reĝlandoj funkciis por la profito de Armenio kondiĉe ke la reĝo en Anio restu forta kaj konservu sian hegemonion super aliaj reĝoj. Alimaniere, la reĝoj, ankaŭ iliaj respektivaj episkopoj, kiuj postulis la pozicion de katolikoso kaj formulis siajn proprajn doktrinojn, komencis tuŝi la limojn de la aŭtonomeco.[39]

Bagratido Armenio kaj najbaran armenaj ŝtatoj Vaspurakano, Tarono, Sjuniko-Arcaĥo, Ĥaĉeno, ktp

Progreso sub Smbato kaj Gagiko[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu prospera epoko tra kiu vivis Armenio daŭris senĉese sub la regado de la filo kaj posteulo de Aŝoto, Smbato la 2-a. Anio kreskis tiom multe post la alveno de Smbato en 977, ke dua aro da muroj, nomitaj Smbataŝen-muroj, estis ordonita de la nova reĝo.[4]

Malpliiĝo kaj bizanca altrudado[redakti | redakti fonton]

La bizancanoj malrapide rampis orienten al Armenio en la lasta jardeko de la 10-a jarcento. La multaj venkoj de la imperiestro Bazilo la 2-a kontraŭ la araboj kaj internaj arabaj luktoj helpis pretigi la vojon al Kaŭkazo. La oficiala politiko de Konstantinopolo estis, ke neniu kristana reganto estas egala aŭ sendependa de la bizanca imperiestro, kaj eĉ se iam estis vualita de diplomatiaj kompromisoj, la finfina celo de la imperio estis la kompleta aneksado de la armenaj reĝlandoj.[40] Meze de la 10-a jarcento, la Bizanca Imperio kuŝis laŭ la tuta longo de la okcidenta limo de Armenio. Tarono estis la unua armena regiono aneksita de la Bizanca Imperio. Iusence, la bizancanoj konsideris la bagratidajn princojn de Tarono kiel iliaj vasaloj, ĉar ili konstante akceptis titolojn, kiel tiu de strategos, kaj stipendioj de Konstantinopolo. Kun la morto de Aŝoto Bagratuni de Taron en 967 (ne konfuzebla kun Aŝoto la 3-a), liaj filoj Grigor kaj Bagrat ne povis rezisti la premon de la imperio, kiu aneksis la armenan princlandon rekte kaj konvertis ĝin en bizanca provinco.[40]

La arcrunida reĝlando Vaspurakano poste estis same aneksita ankaŭ. En 1003, la lasta reganto de la reĝlando Senekerim-Hovhannes, bofilo de Reĝo Gagiko la 1-a de Anio, forigis siajn nevojn por fariĝi la sola reĝo de Vaspurakano. Lia regado fariĝis eĉ pli malfirma en la dua jardeko de la 11-a jarcento kun la prirabaj atakoj de diversaj turkmenaj grupoj. En 1016, Senekerim-Hovhannes ofertis al Bazilo la 2-a la posedaĵojn de Vaspurakano, inkluzive de 72 fortikaĵoj kaj 3000-4000 vilaĝoj, kontraŭ granda vasta teritorio pli okcidente de la bizanca teritorio centrita sur la urbo Sebastia, al kiu li translokiĝis en 1021 kune kun sia familio kaj 14,000 servistoj.[40] Bazilo la 2-a dume jam sendis armeon el la Balkanoj al Vaspurakano (kiun ili ankaŭ nomis Vasprakania, Asprakania aŭ Media) eĉ antaŭ la propono de Senekerim-Hovhannes kaj reduktis ĝin al alia bizanca provinco kun Van kiel regiona ĉefurbo. Kun la falo de la arcrunida reĝlando, bizanca potenco estis firme establita sur la armenaj altaj teroj, kun nur la bagratidoj kaj Orienta Sjuniko kaj Baghka reĝlando restantaj sendependaj.[40]

Bagratida Armenio, aneksita de la Bizanca Imperio kaj Sjuniko.

Internaj kvereloj kaj forfalo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la reĝo Gagiko la 1-a (en 1017 aŭ 1020), la reĝlando estis dividita inter liaj du filoj, Hovhannes-Smbat, kiu ricevis la teritorion de Anio, kaj Aŝoto la 4-a la kuraĝa, kiu konservis teritorion, kiu devus inkluzivi Dvin, sed kiun li ne povis okupi ĉar li mem estis kaptita de la ŝadadida emiro Abu'l-Aswar Shavur ibn Fadl de Gandzak.[40] La du fratoj batalis dum siaj vivoj. En ĉi tiuj tumultaj tagoj, implikitaj en teritoriaj kvereloj, la seninfana Hovhannes-Smbat sendis la katolikoson Petros Getadarts al Bizancio por intertrakti partan ripozon forlasante sian reĝlandon al la imperio post sia morto. Tujaj rezultoj de ĉi tiu ago estis nekonataj, sed post la morto de la du fratoj en 1040–1041, la nova bizanca imperiestro kaj posteulo de Bazilo la 2-a postulis la reĝlandon Bagratida Armenio. La filo de Aŝoto, juna Gagiko la 2-a, kun la subteno de sparapeto Vahram Pahlavuni kaj liaj sekvantoj, regis nur du jarojn. Malgraŭ internaj malkonsentoj kondukitaj de por-bizanca reganto Sargis Hajkazn, la armena reĝo povis forpuŝi turkmenan atakon.[40] Tamen, eble kun la persvado de Sargis, li akceptis la inviton de imperiestro Konstantino la 9-a al Konstantinopolo, kie li devis cedi sian regadon al la imperio kontraŭ regado en Kapadokio. En 1044, la bizancanoj invadis du fojojn Ani sed ne sukcesis konkeri ĝin. Konsiderante ĉi tiun ekstreman situacion, katolikoso Petros Getadarts, kiu regis Ani en la foresto de la reĝo, kapitulacis Ani favore al la bizancanoj en 1045. Ani tiam estis aneksita al la provinco Iberio kiu estis renomita "Iberio kaj Anio" aŭ "Iberio kaj Armenio". [40]

La bagratida reĝo de Kars, Gagik-Abaso, ankoraŭ konservis sian tronon eĉ post 1064 kiam Anio falis antaŭ la selĝukaj turkoj, sed eĉ li estis devigita cedi siajn terposedaĵojn al la bizancanoj kaj retiri sin al Anatolio, nur por vidi Kars-on kaptita de la turkoj. En 1065. En Baghko kaj Orienta Sjunik, nur kelkaj armenaj fortikaĵoj restis.[40]

Kulturo kaj socio[redakti | redakti fonton]

Registaro[redakti | redakti fonton]

La Katedralo de Anio, finkonstruita en 1001 de Tiridato la arkitekto.

La reĝo de Bagratida Armenio posedis senlimajn potencojn kaj estis la lasta aŭtoritato por solvi demandojn pri fremdaj kaj hejmaj aferoj. La princoj kaj naĥararoj estis rekte subigitaj al la reĝo kaj ricevis kaj konservis siajn terojn nur per lia permeso. Se iuj nobeloj malobeis la ordonojn de la reĝo, li havus la rajton konfiski iliajn landojn kaj distribui ilin al aliaj nobeluloj.[3] La koncepto pri dia rajto, tamen, ne ekzistis kaj malobeo fare de la naĥarara elito povus esti kongrua kun la konstanteco de la reĝo mem.

Religio[redakti | redakti fonton]

Plej multaj armenoj apartenis al la Armena Apostola Eklezio sed estis elementoj en armena socio, kiuj ankaŭ aliĝis al la Orienta Ortodoksa Eklezio, la oficiala religio de la Bizanca Imperio. Bizanco plurfoje postulis komunion kun la Armena Eklezio kiel antaŭkondiĉo por sendi helpon al la bagratidoj, sed plej multaj provoj ne estis fruktodonaj.

Meze de la 10-a jarcento, nova interna defio al la aŭtoritato de la Armena Eklezio kaj la reĝlando ekestis kiam la Tondrakianoj spertis revigliĝon.[41] Kontraŭ-feŭda kaj hereza kristana sekto, kiu estis premita de la araboj kun la apogo de la Armena Eklezio en la 9-a jarcento, la tondrakia movado allogis multajn adeptojn dum ĉi tiu periodo. Aŝoto la 3-a ekkomprenis la danĝeron, ke la Tondrakianoj kontraŭstaras la reĝlandon kaj pro tio li rekte subigis la Eklezion, donis al ĝi teritoriojn kaj sponsoris la konstruadon de novaj monaĥejoj kaj preĝejoj.[42] La mesaĝo de la Tondrakianoj tamen plu disvastiĝis kaj sinsekvaj armenaj reĝoj agadis por subpremi ĝian disvastiĝon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de la bagratida dinastio, la granda plimulto de la loĝantaro de Armenio restis armena. Arabaj fontoj de la 10-a jarcento atestas, ke la urboj de la valo Aras restis ĉefe armenaj kaj kristanaj malgraŭ araba islama regado. Fakte, la araba geografo de la 10-a jarcento Ibn Haŭkal specifis, ke la armena estis uzata en Dvin kaj Naĥiĉevano[43]. Sendube, estis rimarkinda islama ĉeesto en iuj regionoj de Armenio. Ekzemple, la suda regiono de Aghdznik estis tre arabigita ekde pli fruaj periodoj de islama regado. Sur la norda bordo de la lago Van en la 9-a kaj 10-a jarcentoj, estis ankaŭ konsiderinda islama loĝantaro, kiu konsistis el etnaj araboj, kaj poste dajlamidoj el Azerbajĝano.[43]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bizancaj moneroj uzitaj en Bagratida Armenio.

La bagratida reĝlando baziĝis esence sur du ekonomioj: unu kiu estis centrita ĉirkaŭ agrikulturo bazita sur feŭdismo kaj la alia, kiu koncentriĝis pri merkantilismo en urboj kaj urbetoj. Kamparanoj (konataj kiel ramikoj) formis la plej malaltan klason en la ekonomia tavolo kaj plejparte okupiĝis pri bredado de brutaro kaj agrikulturo. Multaj el ili ne posedis teron, kaj vivis kiel luprenantoj kaj laboris kiel dungitaj manfortoj aŭ eĉ sklavoj sur la teroj posedataj de riĉaj feŭdaj familioj.[3] Kamparanoj estis devigitaj pagi pezajn impostojn al la registaro kaj al la Armena Apostola Eklezio krom iliaj feŭdaj senjoroj. Plej multaj kamparanoj restis malkontentaj kaj la amasa impostado, kiun ili devis pagi, foje okazigis la ribelojn de kamparanoj, kiujn la ŝtato devigis sufoki.[44]

La reĝlando kreita de la bagratidoj ne faris siajn proprajn monerojn, kaj uzis la monerojn de Bizanco kaj de la Araba kaliflando. La vastigita komerco inter Bizanco kaj la kaliflando establis plurajn interŝanĝajn itinerojn tra la tuta Armenio. La plej grava vojo komenciĝis en Trabzon, en Bizanco, kaj de tie ĝi ligis la urbojn Ani, Kars kaj Artsn. La urbo Kars permesis komercadon moviĝi norden, al havenoj de Nigra Maro kaj al Abĥazio; aliaj itineroj estis ligitaj al urboj en Anatolio kaj Irano; kaj la ĉefa vojo kondukanta de la kaliflando al Kievo estis konata kiel la "Granda Armena Vojo"[45]. Anio ne troviĝis laŭ iuj antaŭe gravaj komercaj vojoj, sed pro ĝia grandeco, potenco kaj riĉeco ĝi fariĝis grava komerca akso. El Ani, Armenio eksportis teksaĵojn, metalaĵojn, kirasojn, juvelojn, ĉevalojn, brutojn, salon, vinon, mielon, lignon, ledon kaj felojn. Ĝiaj ĉefaj komercaj partneroj estis la Bizanca Imperio, la araboj sed ankaŭ komercis kun la Kieva Regno kaj Centra Azio.[4] Armena-loĝata Dvin restis grava urbo kune kun Ani, kiel montras viva priskribo fare de la araba historiisto kaj geografo al-Mukadasi:

Ilustraĵo pri Dvin.
Citaĵo
 Dabil [Dvin] estas grava urbo, en ĝi estas nealirebla citadelo kaj grandaj riĉaĵoj. Ĝia nomo estas malnova, ĝia ŝtofo estas fama, ĝia rivero estas abunda, estas ĉirkaŭita de ĝardenoj. La urbo havas antaŭurbojn, ĝia fortikaĵo estas fidinda, ĝiaj kvadratoj estas krucformaj, ĝiaj kampoj estas mirindaj. La ĉefa moskeo estas sur monteto kaj apud la moskeo estas la kirko ... De la urbo estas citadelo. La konstruaĵoj de la loĝantoj estas faritaj el argilo aŭ ŝtono. La urbo havas ĉefajn pordojn kiel Bab ['Pordego'] - Kejdar, Bab-Tiflis kaj Bab-Ani.[46] 

Dvin famiĝis tra la tuta araba mondo pro sia lana kaj silka produktado kaj eksportado de kusenoj, tapiŝoj, kurtenoj kaj kovriloj. Vilaĝo nomita Artaŝat proksime de Dvin estis tiel elstara centro por la produktado de armena koĉenilo, ke ĝi ricevis la nomon vordan karmiri gjugh ("ruĝbruska vilaĝo") por la karakteriza ruĝa tinkturo derivita de insektoj. Koĉenilo kaj aliaj armenaj varoj estis grandskale trovitaj ĉie en la kaliflando kaj pro ilia supereco estis nomitaj de araboj kiel "asfin al-Armani" ("armenaj produktoj")[47].

Ilustrita portreto de Gregorio de Narek el manuskripto de 1173

Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

La arabaj atakoj kaj invado de Armenio same kiel la ruinigado de la regiono dum la bizanc-arabaj militoj plejparte sufokis ĉiun esprimon de armena kulturo en kampoj kiel historiografio, literaturo kaj arkitekturo. Ĉi tiuj restriktoj malaperis kiam la reĝlando de la bagratidoj estis establita, enkondukante novan oran epokon de la armena kulturo.[48]

La manko de forta araba ĉeesto vidis kreskon de la nombro de historiistoj, kiuj skribis kaj dokumentis la rilatojn inter Armenio kaj aliaj landoj kaj priskribis multajn okazaĵojn kiuj okazis el la 7-a ĝis la 11-a jarcentoj. Danke al la patroneco de la reĝoj kaj nobeloj, monaĥejoj fariĝis centroj por studado kaj skribado de literaturo tra la tuta regno. La monaĥejoj de Haghpat kaj Sanahin estis konataj centroj por pli alta lernado. Rimarkindaj figuroj en armena literaturo kaj filozofio dum ĉi tiu periodo inkludis la mistikan Grigor Narekaci kaj Grigor Magistros.[49]

La arto de lumigitaj manuskriptoj kaj miniaturaj ilustraĵoj ankaŭ estis revivigita dum ĉi tiu epoko. La relativa periodo de paco inter Bizanco kaj Armenio dum la dua duono de la 10-a jarcento kondukis al granda interrilatado inter armenaj artistoj kaj iliaj grekaj kolegoj. Aŭtoroj de manuskriptoj armenaj emis emfazi la naturan aspekton de la homa korpo en ilustraĵoj aŭ rezigni pri ĝi kaj anstataŭe koncentriĝi pri la aspekto de ornamado.[48]

Armena arkitekturo dum la epoko de la bagratidoj estis aparte elstara kaj "la plej multaj el la pluvivaj preĝejoj en nuna Armenio estas el ĉi tiu periodo." La urbo Anio, situanta sur la grava komerca intersekcio inter la bizancanoj, araboj kaj komercistoj el aliaj landoj, kreskis dum la 9-a jarcento kaj komerce kaj kulture, gajnante famon pro ĝiaj "40 pordegoj kaj 1,001 preĝejoj."[50] La kirkoj de tiu periodo disetendiĝis sur dizajnoj dela 7-a jarcento; ili ofte estis pli krutaj laŭ alto, prezentis donacajn portretojn en la rondo kaj enkorpigis ideojn de bizanca kaj islama arkitekturoj.[51] Armenaj preĝejoj estis kutime konstruitaj el ŝtono kaj havis volbajn plafonojn, kiuj apogis sferan kupolon. Multaj preĝejoj kaj aliaj formoj de arkitekturo suferis vandalecon aŭ kompletan detruon post la selĝukaj invadoj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj.[52]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Armena katedralo de Kars, nuntempe moskeo.

Ekde la 9-a jarcento komenciĝis la konstruado de la plej famaj monaĥaj kompleksoj de mezepoka Armenio. Laŭ ordono de Gagiko Arcruni, reĝo de Vaspurakano, la arkitekto Manuel konstruis la Katedralon de la Sankta Kruco sur la insulo Aĥtamar. La muroj de la konstruaĵo estas ornamitaj per skulptaĵoj kaj la dekoracio plenas de freskoj. En Aĥtamar konstruiĝs ceremonia halo kaj haveno. En la urbo Kars, laŭ ordono de Abaso la 1-a, la Kirko de la Apostoloj estis konstruita kaj starigis la fortikaĵon de Kars. La Katedralo, pli elstara ol la preĝejoj de Ani, la muroj de Aŝotaŝen kaj Smbataŝen estis konstruitaj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Amberd estas rimarkinda ekzemplo de fortikaĵa konstruado.

La skulptarto floris kune kun arkitekturo. Antaŭ la preĝejoj, kutime lokiĝis la skulptaĵo de la templa mastro aŭ la krono de la reganta familio. La potenco de registaro kaj la glora kuraĝo estas reprezentitaj. Fascinaj scenoj de la ĉiutaga vivo de hundoj, ĝardenado, rikoltado, vino, ktp. Granda atento ankaŭ estis donita al la ornamado de la fasadoj de la konstruaĵoj kaj la elstaraj partoj de la konstruaĵo. La ĥaĉkaroj estis apud la preĝejoj, kiuj estas la simbolo de la armena mezepoka kulturo. La ĥaĉkaro estas ŝtonaĵo, en kies centro estas ĉizita kruco kaj aliaj elementoj de la armenaj tradicioj kiel la rado de eterneco, granatoj, birdoj, vinberoj, ktp. La krucŝtonoj surskribitaj diris la nomon de la ŝtonmajstro kaj la konstrudaton.

Armena teatra aktorino.

La arkitekto, skulptisto kaj miniaturisto Momik estas fama pro ĉi tiu arto. La arto de la ĥaĉkaroj estis nova fenomeno en armena skulptarto kaj estis formita en la 9-a jarcento.

Teatro kaj muziko[redakti | redakti fonton]

La bagratida teatro de Armenio daŭrigis la armenajn teatrajn tradiciojn de antaŭaj tempoj. Inter la teatraj spektakloj estis uzado de tukoj, konkursoj, ludoj kun trejnitaj bestoj.

La aktoroj ludis kun specialaj roboj kaj bestaj maskoj. Muzikistoj, dancistoj kaj klaŭnoj ankaŭ partoprenis la reprezentadojn. Estis teatraj reprezentoj en la ĉefaj urboj, foiroj kaj aliaj lokoj. Oni supozas, ke ĉe la insulo Aĥtamar ankaŭ estis teatraj trupoj. Sur la muroj de la Aĥtamar-katedralo, konstruitaj en la 10-a jarcento, estas maskoj de la armena teatro kun ĝiaj 2 varioj: hejmaj komedioj kaj klaŭnaj maskoj. Ĉi tiu periodo estus la unuaj el ekzistantaj dramaj verkoj, de Johano Jerzenkaci, drameca poemo kaj Arakel Sjunkeci kun sia verko "Adamgirke".

La plej bona esprimo de la evoluo de armena muziko en la Mezepoko estis la kantoj de Gusanoj. La Katolikoso Sahako la 3-a estas konata el la fondintoj de la sepa jarcento. Li, kune kun aliaj gravuloj enkondukis la regulon en la muziko de la eklezio. La beleco de la simpleco kaj melodio estas markitaj de spiritaj kantoj kaj himnoj. La muziko de la eklezio baziĝis sur popularaj kantoj kaj muziko. Granda nombro da himnoj estis konservitaj. La antikva spirita muziko de Armenio konsistas el 4 ĉefaj ĝenroj: alligitaĵo, turno, registaro kaj riĉaĵo. La ŝiranc estas la sintezo de la antikva armena kulturo, precipe poezio, muziko kaj profesia kantado. En la 7-a jarcento, Barsegh Ĝong, per instrukcio de la katolikoso Nerses, kompilis kolekton de ŝirancoj. Nova sukceso en la evoluo de antikva armena muziko estis la kreado de muzikaj notacioj, skribaĵoj, kies antikvaj manuskriptoj rilatas al la 9-a jarcento. Entute pli ol 2,000 manuskriptoj estis konservitaj.

Ani, ĉefurbo de Bagratida Armenio, en ruinoj
20110419 Ani North Walls Turkey Panorama.jpg
Ani, ĉefurbo de Bagratida Armenio, en ruinoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grigorjan (2012). “Բագրատունյաց թագավորության սկզբնավորման թվագրության շուրջ [On Dating Bagratid Armenia]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (hy), p. 114–125. 
  2. (2006) A Concise History of the Armenian People: From Ancient Times to the Present. Costa Mesa, CA: Mazda, p. 89. ISBN 978-1-56859-141-4.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 armene Ter-Ghevondjan, Aram N. «Բագրատունիների Թագավորություն» (Bagratuni Kingdom). Armena Soveta Enciklopedio. vol. ii. Erevano, Armena SSR: Armena Akademio de Sciencoj, 1976, p. 202.
  4. 4,0 4,1 4,2 GHAFADARJAN, Karo. (1974) Armena Soveta Enciklopedio 1 (armene). Erevano: Armena Akademio de Sciencoj.
  5. Bournoutian. Concise History, p. 87.
  6. ARAM N.. (1965) Արաբական Ամիրայությունները Բագրատունյաց Հայաստանում (La Arabaj Emirlandoj en Bagratida Armenio) (armene). Erevano, Armena SSR: Armena Akademio de Sciencoj, p. 42–43.
  7. Ter-Ghevondjan. Arab Emirates, p. 44.
  8. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, p. 45.
  9. Burnutjan. Concise History, p. 74.
  10. Bournoutian. Concise History, pp. 74-75.
  11. Bournoutian. Concise History, p. 75.
  12. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, pp. 68-69.
  13. GRIGORJAN, Gnel. (1983) Տարոնի Բագրատունիների Ֆեոդալական Իշխանությունը IX - X Դարերում (The Feudal Bagratuni Principality of Taron from the 9th to 10th Centuries) (armene). Erevano, Armena SSR: Armena Akademio de Sciencoj, p. 56.
  14. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, pp. 83–86.
  15. 15,0 15,1 armene Arakeljan, Babken N. «Աշոտ Ա» (Ashot I). Armena Soveta Enciklopedio. vol. i. Erevano: Armena SSR: Armena Akademio de Sciencoj, 1974, pp. 486-487.
  16. Nina Garsoïan. "The Independent Kingdoms of Medieval Armenia" en The Armenian People from Ancient to Modern Times, Volumo I, The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century. Richard G. Hovannisian (Ed.) Novjorko: Palgrave Macmillan, 1997, p. 146. (ISBN 978-0-312-10169-5).
  17. Garsoian. "Independent Kingdoms", p. 147.
  18. Toumanoff, Cyril. "The Bagratids." Iranica. Retrieved April 15, 2008.
  19. TREADGOLD, Warren. (1997) A History of the Byzantine State and Society. Palo Alto, CA: Stanford University Press, p. 460. ISBN 978-0-8047-2630-6.
  20. Grigorjan. Principality of Taron, pp. 116–117.
  21. Ter-Ghevondjan. Arab Emirates, p. 242.
  22. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, p. 123.
  23. Garsoian. "Independent Kingdoms", p. 157.
  24. Garsoian. "Independent Kingdoms", pp. 157–158.
  25. RUNCIMAN, Steven. (1988) The Emperor Romanus Lecapenus and his Reign: A Study of Tenth-Century Byzantium. New York: Cambridge University Press, p. 130. ISBN 978-0-521-35722-7.
  26. Runciman. Romanus Lecapenus, p. 131.
  27. Treadgold. Byzantine State and Society, p. 474.
  28. Runciman. Romanus Lecapenus, p. 134.
  29. Ter-Ghevondjan. Arab Emirates, pp. 136–137. En klasika armena lingvo, tiu titolo nomiĝis Ŝahan Ŝah Hajoc Mecac (Շահան Շահ Հայոց Մեծաց).
  30. Treadgold. Byzantine State and Society, p. 483.
  31. CHAMCHYANTS, Mikhail. (2005) History of Armenia from B.C. 2247 to the Year of Christ 1780, or 1229 of the Armenian Era: Volumo 2. Bostono: Adamant Media Corporation, p. 74–75. ISBN 978-1-4021-4853-8.
  32. Runciman. Romanus Lecapenus, pp. 156–157.
  33. Chamchyants. History of Armenia, pp. 82–83.
  34. armene Arakelan, Babken N. "Բագրատունյաց թագավորության բարգավաճումը" ("La Florado de la Bagratida Reĝlando"). Historio de la Armenoj. vol. iii. Erevano, Armena SSR: Armena Akademio de Sciencoj, 1976, p. 53.
  35. Arakeljan. "Bagratuni Kingdom", pp. 52-58.
  36. armene Stepanos Taronetsi (Asoghik). Պատմութիւն տիեզերական (Universala Historio). Eldonita de Stepan Malkhasyants. Saint Petersburg: SPB, 1885, pp. 180–181.
  37. Grigoryan. Principality of Taron, pp. 153–155. Laŭ Smbat, la efektiva intenco de la bizanca armeo estis invadi la regnon Bagratidan mem; aliaj historiistoj klarigis, ke la bizancanoj ankaŭ volis plifirmigi sian posedon de Tarono, kiu fariĝis milita provinco kiam ĝi estis aneksita en 966. Vidu Grigoryan. Principality of Taron, pp. 153–154, note 165.
  38. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, pp. 168–171.
  39. Bournoutian. Concise History, pp. 87–88.
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 40,5 40,6 40,7 HOVANNISIAN. (2004) The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I: The Dynastic Periods: From Antiquity to the Fourteenth Century. Novjorko: Palgrave Macmillan, p. 187–193. ISBN 1-4039-6421-1.
  41. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, pp. 234-236.
  42. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, p. 236.
  43. 43,0 43,1 Hovannisian. The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume I, pp. 176–177.
  44. HEWSEN, Robert H. (2000) Armenia: A Historical Atlas. Ĉikago: University Of Chicago Press, p. 112. ISBN 978-0-226-33228-4.
  45. Garsoian. "Independent Kingdoms", p. 178.
  46. Garsoian. "Independent Kingdoms", p. 179.
  47. Ter-Ghevondyan. Arab Emirates, pp. 239-240.
  48. 48,0 48,1 Hewsen. Armenia, p. 112.
  49. Bournoutian. Concise History, pp. 90–91.
  50. Bournoutian. Concise History, p. 90.
  51. Taylor, Alice. "Armenian Art and Architecture" in Oxford Dictionary of Byzantium. Alexander P. Kazhdan (ed.) New York: Oxford University Press, 1991, p. 178.
  52. Kouymjian, Dickran. Arts of Armenia [Architecture] . Armenian Studies Program at California State University, Fresno. Alirita la 3-an de januaro 2009.