George Burnutjan
Aspekto
George Burnutjan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1943 en Esfahano |
Morto | 22-an de aŭgusto 2021 (77-jaraĝa) en Nov-Ĵerzejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irano |
Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso |
Okupo | |
Okupo | profesoro historiisto |
George A. Bournoutian (perse: جورج بورنوتیان, 25 septembro 1943, Esfahano, Irano - 22-an de aŭgusto 2021) estis iran-usona profesoro, historiisto, kaj aŭtoro el armena deveno. Li estis Profesoro pri Historio ĉe Iona College kaj aŭtoro de pli ol 30 libroj, precipe temigante armenan historion, Iranon kaj Kaŭkazion. Li instruis iranan historion ĉe Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso, kaj armenan historion ĉe Universitato Kolumbio, Universitato Tufts, Novjorka Universitato, Universitato Rutgers, Universitato de Konektikuto, Universitato Ramapo kaj Glendale Community College. Bournoutian ankaŭ estis unu el la 40 redaktistoj de la Encyclopaedia Iranica.