Garegin Nĵdeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Garegin Nĵdeh
Garegin-Nzhdeh-portrait.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1886 (1886-01-01)
en Güznüt, Erevana Gubernio
Morto 21-an de decembro 1955 (1955-12-21) (69-jara)
en Vladimir Central Prison
Tombo Spitakavor Monastery
Lingvoj armena lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Subskribo Garegin Nĵdeh
Familio
Patrino Tiruhi Gyulnazaryan
Okupo
Okupo politikistofilozofo • fedayeen • oficiroverkisto
Information icon.svg
vdr

Garegin NĴDEHGaregin Ter-Harutjunjan (armene: Գարեգին Նժդեհ) (n. la 1-an de januaro 1886, Naĥiĉevano - m. la 21-an de decembro 1955, Siberio) estis ŝtatisto de Armenio, membro de la armena milico kaj politika pensisto. Eksa ano de la partio Daŝnako, kiu enmiksiĝis en revoluciaj aktivaĵoj en Armenio, Bulgario kaj Rusio[1][2].

Post la deklaro de la sendependeco de la Armena Demokratia Respubliko, Garegin Nĵdeh estis proklamita kiel ĉefministro kaj ministro pri Defendo. Foriris el Armenio post la venko de la bolŝevikoj kaj la ruĝa armeo, kaj partoprenis en revoluciaj aktivaĵoj en Irano, Turkio, Bulgario kaj Usono[3][4].

Garegin vizitis la armenajn komunumojn de Usono kaj Kanado, kie li plifortigis la komunumojn starigitajn de li kaj ankaŭ fondis tie la Movadon de la Armena Junularo nomata Ceghakron (armene: Ցեղակրոն). En 1933, el tiu movado naskiĝis la fondaĵo Armena Junulara Federacio, la junulara sekcio de la Armena Revolucia Federacio, en Bostono, Masaĉuseco.

En 1944, Garegin Nĵdeh estis arestata de la soldatoj de Stalino en Bulgario. Forpasis en karcero de Sovetunio. Unu el la metrostacioj de la metroo de Erevano portas lian nomon[5][6].

Unuaj jaroj kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Garegin Nĵdeh

Garegin Ter-Harutjunjan naskiĝis la 1-an de januaro 1886 en la vilaĝo de Kznut, Naĥiĉevano. Li estis la plej juna el kvar infanoj naskita de loka vilaĝa pastro. Li perdis sian patron, la pastro Jeghiŝe, en sia infanaĝo. Nĵdeh ricevis sian fruan edukadon en rusa lernejo en la urbo Naĥiĉevano. Li daŭrigis sian pli altan edukon en Tbilisa gimnazio. En la aĝo de 17 jaroj li aliĝis al la armena nacia liberiga movado. La vorto nĵdeh en la armena signifas "pilgrimanto" aŭ "elmigranto"[7]. Baldaŭ poste, li translokiĝis al Peterburgo por daŭrigi sian edukadon en loka universitato. Post dujara studado ĉe la jura fakultato, li forlasis la Peterburgan Universitaton kaj revenis al Kaŭkazio por partopreni la armenajn naciajn movadojn kontraŭ la Otomana Imperio.

En 1906 Nĵdeh translokiĝis al Bulgario, kie li finis sian edukadon ĉe la Milita Altlernejo Dmitryij Nikolov de Sofio kaj akiris rangon de leŭtenanto en 1907.

Balkanaj militoj[redakti | redakti fonton]

Garegin Nĵdeh dum la balkanaj militoj, 1912–1913.

Samjare li revenis al Armenio. En 1908 li aliĝis al la Armena Revolucia Federacio kaj partoprenis la iranan revolucion kune kun Jeprem Ĥan kaj Murad de Sebastio.

En 1909, post la reveno al Kaŭkazio, Nĵdeh estis arestita de la rusaj aŭtoritatoj kaj pasigis 3 jarojn en malliberejo. En 1912, kune kun generalo Andranik Ozanjan, li formis armenan batalionon ene de la Makedona-Adrianopola Volontula Korpuso de la Bulgara Armeo por batali kontraŭ la Otomana Imperio en la balkanaj militoj, por la liberigo de Trakio kaj Makedonio. Dum la Dua Balkana milito li estis vundita. Por la kuraĝa kaj eksterordinara agado de la armenaj batalantoj, bulgaraj militaj aŭtoritatoj honoris Nĵdeh-on per la Kruco de Braveco[8].

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Antaŭ Unua Mondmilito, post amnestio donita de la rusaj aŭtoritatoj en 1914, Nĵdeh revenis al Kaŭkazio por prepari la formadon de la armenaj volontulunuoj ene de la rusa armeo por batali kontraŭ la Otomana Imperio. Dum la unua etapo de la milito, en 1915, li estis nomumita kiel asistanto-komandanto de Drastamat Kanajan de la dua armena unuo. Poste, en 1916, li komandis la specialan armean unuon de jezidoj. Post la Rusia revolucio de 1917 kaj la retiriĝo de la rusa armeo, Nĵdeh batalis en la pli malgranda bataloj de Alajay (proksime de Anio, printempo 1918), permesante sekuran trairejon por la cedaj armenaj volontultrupoj en Aleksandropolo[9].

Batalo de Karakilisa[redakti | redakti fonton]

Generalo Garegin Nĵdeh kaj kolonelo Ruben Narinjan en aŭtuno 1920

After clashing with Turkish forces in Alexandropol, today known as Gyumri, the Armenian fighters led by Nzhdeh dug-in and built fortifications in Karakilisa. Post interbatalado kun turkaj trupoj en Aleksandropolo, hodiaŭ konata kiel Gjumri, la armenaj batalantoj gviditaj fare de Nĵdeh enfosis kaj konstruis fortikaĵojn en Karakilisa. Nĵdeh ludis ŝlosilan rolon en organizado de la trupoj por la defendo de Karakilisa en majo de 1918. Li sukcesis mobilizi loĝantaron de senesperaj lokuloj kaj rifuĝintoj por la baldaŭa batalo per sia inspira parolado en Diliĝano, en preĝeja korto, kie li alvokis la armenojn al sankta batalo: "Rekte al la fronto, nia savo estas tie". Nĵdeh estis pafvundita en la rezultinta kolizio kaj, post perforta batalo de 4 tagoj, ambaŭ flankoj havis gravajn viktimojn. La armenoj elĉerpis sian municion kaj devis retiriĝi. Kvankam la otomana armeo sukcesis invadi Karakilisa mem, ili ne plu havis rimedojn por pliprofundigi armenan teritorion. Post la deklaro de la sendependa Unua Respubliko Armenio, Nĵdeh estis nomumita guberniestro de Naĥiĉevano, kaj poste, en aŭgusto 1919, komandanto de la suda korpuso de la armena armeo[10].

Respubliko Montara Armenio[redakti | redakti fonton]

La invado de la sovetia 11-a Ruĝa Armeo al la Unua Respubliko Armenio komenciĝis la 29-an de novembro 1920. Post la sovetiigo de Armenio la 2-an de decembro 1920, la sovetianoj promesis fari paŝojn por rekonstrui la armeon, protekti la armenojn kaj ne persekuti nekomunistojn, kvankam la fina kondiĉo de ĉi tiu promeso estis forigita kiam la Daŝnakoj estis devigitaj forlasi la landon.

La sovetia registaro proponis, ke la regionoj Montara Karabaĥo kaj Zangezuro estu parto de la sovetia Azerbajĝano. Ĉi tiu paŝo estis forte malakceptita de Nĵdeh. Li estis konvinkita kontraŭbolŝevikisto kaj gvidis la defendon de Sjuniko kontraŭ la leviĝanta bolŝevikisma movado kaj deklaris Sjuniko kiel memregata regiono en decembro 1920. En januaro 1921 Drastamat Kanajan sendis telegramon al Nĵdeh, sugestante permesi la sovetigon de Sjuniko, per kiu ili povus akiri la subtenon de la bolŝevika registaro por solvi la problemojn de la armenaj landoj. Kiel respondo, Nĵdeh ne foriris de Sjuniko kaj daŭrigis sian lukton kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj sovetia Azerbajĝano, luktante por la sendependeco de la regiono.  La 18-an de februaro 1921, la Daŝnakoj gvidis kontraŭsovetian ribelon en Erevano kaj ekregis. La ARF regis Erevanon kaj la ĉirkaŭajn regionojn dum preskaŭ 42 tagoj antaŭ esti venkita de la nombraj superaj trupoj de la Ruĝa Armeo poste en aprilo 1921. La gvidantoj de la ribelo tiam retiriĝis en la regionon Sjuniko[11][12].

La 2a tutzangezura kongreso, okazinta en Tatev, anoncis la 26-an de aprilo 1921 la sendependecon de la memregaj regionoj Daralagjaz (Vajoco-Dzoro), Zangezuro kaj Montara Karabaĥo, sub la nomo de Respubliko Montara Armenio.

Post la sendependeca deklaro de la Respubliko Montara Armenio disde la sovetia Armenio, li estis proklamita ĉefministro kaj ministro pri defendo.

Inter aprilo kaj julio 1921, la Ruĝa Armeo faris amasajn militajn operacojn en la regiono, atakante Sjunikon de nordo kaj oriento. Post monatoj da furiozaj bataloj kun la Ruĝa Armeo, la Respubliko Montara Armenio kapitulacis en julio 1921 sekvante la promesojn de Sovetunio konservi la montaran regionon kiel parton de sovetia Armenio. Post la konflikto, Nĵdeh, liaj soldatoj, kaj multaj eminentaj armenaj intelektuloj, inkluzive de gvidantoj de la unua sendependa Armenia Respubliko, transiris la limon en la najbara irana urbo Tabrizo.

Organizaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Nĵdeh en la 1930-aj jaroj.

Post forlasado de Sjuniko, Nĵdeh pasigis kvar monatojn en la persa urbo Tabrizo. Baldaŭ poste, li moviĝis al Sofio, Bulgario kie li fondis familion geedziĝante kun Epime, loka armena knabino kaj establante sin en Bulgario.

Nĵdeh partoprenis organizajn agadojn en Bulgario, Rumanio kaj Usono per siaj oftaj vizitoj al Plovdiv, Bukareŝto kaj Bostono.

En 1933, laŭ la decido de Armena Revolucia Federacio, Nĵdeh transloĝiĝis al Usono kune kun sia partiano Kopernik Tanterĝjan. Ĉi tiu movado kondukis al la fondo de la Armena Junulara Federacio, la junulara organizo de la Armena Revolucia Federacio, en Bostono, Masaĉuseco.

Li vizitis plurajn ŝtatojn kaj provincojn en Usono kaj Kanado, inspirante la armenajn komunumojn, kiuj tie establis sin, kaj fondis armenan junularan movadon nomatan Cegakron (armene: Ցեղակրոն ), kiu poste renomis sin "Armena Junulara Federacio" .

En 1937, li revenis al Plovdiv, Bulgario, kie li komencis eldoni la armenan ĵurnalon Razmig. Fine de la 1930-aj jaroj, kune kun grupo de armenaj intelektuloj en Sofio, li fondis la Naciisman Movadon Taron kaj publikigis ĝian organon Taroni Arciv .

Dum sia vivo en Bulgario, Nĵdeh subtenis proksimajn kontaktojn kun revoluciaj organizaĵoj de makedonaj bulgaroj kaj bulgara simbolisma poeto Teodoro Trajanov[13].

Aresto kaj juĝo[redakti | redakti fonton]

Domo de Nĵdeh en Sofio.

Dum la Dua Mondmilito, Nĵdeh proponis apogi la akspovojn se ĉi-lasta farus decidon ataki Turkion. Operaco Gertrud, komuna german-bulgara projekto pri atakado de Turkio en la okazo se Ankaro aliĝus al la aliancanoj, estis plejparte diskutita en Berlino[14]. La armena armea unuo, kiu laŭsupoze estis uzita kontraŭ Turkio, estis sendita al la orienta fronto, al la Krimea duoninsulo, en 1943. Nĵdeh petis la revenon de la taĉmento, kaj ĉesigis siajn ligojn kun Nazia Germanio. La 9-an de septembro 1944 Nĵdeh skribis leteron al Stalin ofertanta sian subtenon esti la sovetia gvidado por ataki Turkion. Sovetia plano invadi Turkion por puni Ankaron pro kunlaboro kun la nazioj kaj ankaŭ por redoni la okupitajn teritoriojn de Okcidenta Armenio estis intense diskutita de la sovetia gvidado en 1945–1947[15][16]. La sovetiaj armeaj komandantoj diris al Nĵdeh ke la ideo de kunlaboro estis interesa sed por povi diskuti ĝin pli detale, Nĵdeh bezonintus vojaĝi al Moskvo.  Li estis translokigita al Bukareŝto kaj poste al Moskvo, kie li estis arestita kaj enkarcerigita en Lubjanka.

Post lia aresto, la edzino kaj filo de Nĵdeh estis senditaj al ekzilo de Sofio al Pavlikeni. En novembro 1946, Nĵdeh estis sendita al Erevano, Armenio, atendante juĝon. Fine de sia proceso, la 24-an de aprilo 1948, Nĵdeh estis akuzita pri "kontraŭrevoluciaj" agadoj en 1920-1921 kaj kondamnita al 25 jaroj da malliberigo (komencota en 1944).[17].

Vivo en malliberejo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Memortabulo en la domo de Nĵdeh en Sofio, kie li estis arestita en 1944

En 1947 Nĵdeh proponis iniciaton al la soveta registaro. Ĝi postulus la fondon de tute-armena armea kaj politika organizo en la armena diasporo por la liberigo de okcidenta Armenio de turka okupado kaj ĝia unuiĝo al sovetia Armenio. Malgraŭ la laŭdira granda intereso montrita de la komunistaj gvidantoj al ĉi tiu iniciato, la propono estis finfine rifuzita[18].

Inter 1948 kaj 1952 Nĵdeh estis enfermita en Vladimir-malliberejo, tiam ĝis la somero de 1953 en sekreta malliberejo en Erevano. Laŭ prizonulo Hovhannes Deveĝjan, la translokigo de Nĵdeh al Erevana malliberejo rilatis al provo peri inter la Daŝnakoj kaj la sovetiaj gvidantoj por krei kunlaboran etoson inter la du flankoj. Post longaj intertraktadoj kun la ŝtata sekureca servo de sovetia Armenio, Nĵdeh kaj Deveĝjan preparis leteron en Erevana malliberejo (1953) adresita al la ARF-estro Simon Vracjan, alvokante lin por kunlaboro kun la sovetianoj pri la temo de la armena lukto kontraŭ Turkio. Tamen la komunistaj gvidantoj en Moskvo rifuzis sendi la leteron kaj ĝi restis nur latenta dokumento.

Ricevinte telegramon de la sovetaj aŭtoritatoj, anoncante sian morton, la frato de Nĵdeh Levon forlasis Erevanon por ke Vladimir zorgu pri sia enteriga servo. Li ricevis la horloĝon kaj vestaĵon de Nĵdeh, sed li ne rajtis preni siajn proprajn skribaĵojn, kiuj estus publikigitaj en Erevano plurajn jarojn poste. La aŭtoritatoj ankaŭ ne permesis la translokigon de lia korpo al Armenio. Levon Ter-Harutiunjan faris la entombigon de Nĵdeh en Vladimir kaj skribis sur sia tomboŝtono en la rusa "Ter-Harutiunjan Garegin Eghiŝeviĉ (1886-1955)".

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Nĵdeh en la monaĥejo Spitakavor
Memorejo Nĵdeh en Kapan malfermita en 2003[19]
La monumenta statuo starigita al Nĵdeh en Erevano, en majo 2016

La 31-an de aŭgusto 1983, la restaĵoj de Nĵdeh estis sekrete translokigitaj de Vladimir por ripozi en sovetia Armenio. La procezo plenumiĝis per la klopodoj de Pavel Ananjan, la edzo de la nepo de Nĵdeh, kun la helpo de lingvistika profesoro Varag Arakeljan kaj aliaj, inkluzive de Gurgen Armaghanjan, Garegin Mĥitarjan, Arcaĥ Buniatjan, kaj Ĵora Barseghjan. La 7an de oktobro 1983, la dekstra mano de la korpo de Nĵdeh estis metita sur la deklivojn de Monto Ĥustup proksime al Kozni-fontano, ĉar Nĵdeh iam esprimis la deziron "kiam vi trovos min mortigita, entombigu mian korpon ĉe la pinto de Ĥustup por lasi min klare rigardi Kapan, Gndevaz, Goghtan kaj Geghvadzor...".

Laŭ la partoprenantoj ĉe la entombigo, la resto de la korpo de Nĵdeh estis konservita en la kelo de la domo de Varag Arakeljan en la vilaĝo Kotajko ĝis la 9-a de majo 1987, kiam ĝi estis sekrete transdonita al Vajoco-Dzoro kaj entombigita en la tombejo de la 14-a jarcento. Preĝejo Spitakavor Surb Astvacacin proksime de Yeghegnadzor.  La tomboŝtono de Nĵdeh estis starigita per la klopodoj de Parujr Hajrikjan kaj Movses Gorgisjan la 17an de junio 1989, tago kiu poste fariĝis ĉiujara pilgrima tago al la tombejo de la monaĥejo.

Jardekojn post lia morto, la 30an de marto 1992, Nĵdeh estis rehabilitita de la supera kortumo de la ĵus sendependa Respubliko Armenio.

La 26-an de aprilo 2005 dum la festado de la 84-a datreveno de la Respubliko Montara Armenio, partoj de la korpo de Nĵdeh estis prenitaj de la Spitakavor Preĝejo ĝis Ĥustup. Tiel, Nĵdeh estis reentombigita por la tria fojo, finfine por ripozi sur la deklivoj de Monto Ĥustup proksime de la monumento de Nĵdeh en Kapan.

En marto 2010, Nĵdeh estis elektita kiel la "Nacia fiereco kaj la plej elstara figuro" de la armenoj tra la historio fare de la voĉdonantoj de la televida projekto "Ni estas armenoj" lanĉita de "Hay TV" kaj elsendita ankaŭ de la Publika Televido de Armenio (H1).

Avenuo, granda placo kaj proksima metrostacio en Erevano nomiĝas laŭ Garegin Nĵdeh. Vilaĝo en la suda Sjunika Provinco de Armenio ankaŭ estas nomita laŭ Nĵdeh.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "La Panteono de Daŝnakcutjun", Aleksandropolo 1917
  • "Vokoj el Ĥustp", Goris 1921
  • "Mia parolado – Kial mi batalis kontraŭ la Soveta Armeo", Bukareŝto 1923
  • "Kelkaj Paĝoj el mia Taglibro", Kajro 1924
  • "Malfermaj Leteroj al la Armena Inteligento", Sofio 1926 kaj Bejruto 1929
  • "La Lukto de Filoj kontraŭ Patroj", Tesaloniko 1927
  • "La Celo de la Animo de la Nacio", Sofio 1932
  • "La Usonaj Armenoj - La ribo kaj ties Defluilo", Sofio 1935
  • "Mia Respondo", Sofi 1937
  • "Aŭtobiografio", Sofio 1944
  • "Pensoj – Notoj el Malliberejo", Erevano 1993

Libroj[redakti | redakti fonton]

Portretado[redakti | redakti fonton]

Libroj
  • La Batalo de Lernahajastan , de Vartan Kevorkian, Bukareŝto 1923
  • Nĵdeh, de Avo, Bejruto 1968
  • La Memoroj de Kaptito, de Armen Sevan (Hovhannes Deveĝjan), Bonaero 1970
  • Garegin Nĵdeh, eldonita memore al sia 110-jariĝo, Erevano 1996
  • Garegin Nĵhdeh: Analecta, enhavas la ideologiojn, pensojn, leterojn, paroladojn kaj aliajn skribaĵojn de Nĵdeh, Erevano 2006
  • Nĵdeh: La Kompleta Biografio, de Rafael Hambardzumjan, Erevano 2007
  • Elektitaj Verkoj de Garegin Nĵdeh Angla Traduko kaj Komentoj de Eduard Danieljan, doktoro pri historio; Eldonisto: Instituto "Naĥiĉevano" de Kanado, Montrealo, 2011.
Filmoj
  • La Vojo de la Eterno , de Artur Babajan kaj Armen Tevanjan.
  • Garegin Nĵdeh, dokumenta filmo en la Kial La Pasinteco Ankoraŭ Bruas? serio, produktita en 2011 de la Publika Televido de Armenio .
  • Garegin Nĵdeh  [armene], ĉi filmo premieris la 28-an de januaro 2013 en Erevano, en Kinejo Moskvo, produktita de HK Produktadoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2009) Contesting National Identities in an Ethnically Homogeneous State: The Case of Armenian Democratization. Western Michigan University, p. 61. ISBN 9781109120127.
  2. (2006) The Armenians: from kings and priests to merchants and commissars. Novjorko: Columbia University Press. ISBN 9780231139267.
  3. (1994) The Caucasian Knot: The History & Geopolitics of Nagorno-Karabagh. Londono: Zed Books, p. 134. ISBN 9781856492881. “But it is undeniable that if Zangezur has since been an integral part of Soviet Armenia, it was Nzhdeh who made it possible.”.
  4. (2006) The Armenians: From Kings and Priests to Merchants and Commissars. Londono: Columbia University Press. ISBN 9780231511339.
  5. Thomas de Waal. Great Catastrophe: Armenians and Turks in the Shadow of Genocide. Oxford University Press, 2015, p. 112
  6. (2015) Historical Dictionary of the Russian Civil Wars, 1916-1926. Rowman & Littlefield, p. 795. ISBN 1442252812.
  7. Nzhdehs, go home (armene). "Հայկական ժամանակ" (15an de julio 2008). Alirita 11an de aŭgusto 2012.
  8. Македоно-одринското опълчение 1912–1913. Личен състав по документи на Дирекция "Централен военен архив", София 2006, с. 521 (Macedonian-Adrianopolitan Volunteer Corps. Staff according to documents from Directorate Central Military Archives, Sofio 2006, p. 521)
  9. ՆԺԴԵՀԻ ԿՅԱՆՔԸ, ԳՈՐԾՈՒՆԵՈՒԹՅՈՒՆԸ ԵՎ ԶԱՆԳԵԶՈՒՐԻ ՃԱԿԱՏԱԳԻՐԸ (). Syunik.wordpress.com (26a de septembro 2013). Alirita 26an de septembro 2013.
  10. Hovhanissian, Richard G. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. Novjorko. St. Martin's Press, 299
  11. Garegin Nzhdeh biography. Nzhdeh.com. Arkivita el la originalo je 20an de oktobro 2014. Alirita 2009-11-19.
  12. The Armenian Cause Encyclopedia, Erevano 1996, artikolo:Garegin Nzhdeh, p. 356
  13. Михайлов, Иван. Карекин Нъждех, в. Македонска трибуна, г. 31, бр. 1601, 21 ноември 1957 (Mihaylov, Ivan. Garegin Nzhdeh, Macedonian Tribune, N 1601, 21a de novembro 1957)
  14. Kurt Mehner, Germany. Oberkommando der Wehrmacht, Bundesarchiv (Germany). Militärarchiv, Arbeitskreis für Wehrforschung. Die Geheimen Tagesberichte der Deutschen Wehrmachtführung im Zweiten Weltkrieg, 1939–1945: 1. Dezember 1943–29. Februar 1944. p. 51 (in German).
  15. The Turkish – American Relationship Between 1947 and 2003, Nazih Uslu, p. 68
  16. "Present at the creation: my years in the State Department", Dean Acheson, pp. 199–200
  17. Russia Unhappy With Armenian Statue. Azatutyun (28a de majo 2016). Alirita 28a de majo 2016.
  18. Гарегин Нжде и КГБ (ruse). Bvahan.com. Alirita 31a de oktobro 2014.
  19. "Karekin Njhdeh Monument in Kapan", 25an de aŭgusto 2000. Kontrolita 4-an de aŭgusto 2013.