Diliĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Diliĝano
Dilijan mix new.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.dilijan.am [+]
Demografio
Loĝantaro 16 600  (2016) [+]
Loĝdenso 1 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 44° 52′ O (mapo)40.74083333333344.863055555556Koordinatoj: 40° 44′ N, 44° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Diliĝano
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dilijan [+]
Information icon.svg
vdr

Diliĝano (armene: Դիլիջան) estas verda urbo situanta en la norda provinco Tavuŝo en Armenio. Ĝi estas unu el la plej gravaj feriaj urboj de Armenio, ĉe la Diliĝana Nacia Parko. La arbarkovrita kaj aparta urbo estas hejmo de multaj armenaj artistoj, komponistoj, kaj produktistoj kaj ĝi havas riĉan tradician armenan arkitekturon. La strato Ŝarambejan en la centro, estis konservita "malnova urboparto" kun la atelieroj de metiistoj, galerio kaj muzeo. Marŝado, montbiciklado kaj pikniko estas popularaj distraj agadoj.

En la censo de la jaro 2011 Diliĝano havis 17,712 homojn, malpli ol 23,700 raportitaj en la censo de 1989. Nuntempe la urbo havas proksimuman loĝantaron de 16 600 laŭ la oficiala pritakso de 2016[1]. La armena registaro planas transformi Diliĝanon en regionan financan ĉefurbon, komencante per la translokado de granda parto de la operacioj de la Centra Banko de Armenio al Diliĝano en 2013. Diliĝano estas nuntempe la plej rapide kreskanta urba loĝloko en Armenio.

La Registaro de la Respubliko Armenio planas fari el Diliĝano la financan centron de la regiono. La trejna kaj esplorcentro de la Centra Banko de Armenio funkcias ĉi tie ekde 2013. Diliĝana Monda Kolegio estas unu el la plej elstaraj internaciaj edukaj institucioj en Armenia regiono. Ekde 2016, Diliĝano estis inkluzivita en la Monda Reto de Lernurboj de Unesko[2].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En antikva populara legendo, la nomo de la urbo nomiĝas laŭ paŝtisto nomata Dili. La paŝtisto Dili enamiĝis al la filino de sia mastro, tamen ŝia patro kontraŭis ĝin kaj ordonis mortigi la paŝtiston. Dum multaj longaj kaj malhelaj tagoj, la malĝoja patrino funebris kaj serĉis sian solan filon tra la tuta regiono kaj senespere kriis: "Dili ĝan, Dili ĝan" ("Ĝan estas armena aminda termino aldonita al la nomo de amiko aŭ familiano, iom simile al kara). Laŭ la legendo la areo poste estis konata pro lia nomo.

Laŭ alia versio, "dili ĝan" signifas "dolĉa lingvo"; la loko ricevis la nomon "Diliĝan" pro la dolĉa dialekto de la lokanoj. Ekzistas ankaŭ historia versio, laŭ kiu la genealogio de la nomo de la urbo estas ligita kun la nomo de la samnoma princo. Tamen ĉi tiu supozo, kiu ne havas sciencan bazon, ne estas uzata en historiaj rondoj.

La nomo "Diliĝan" unue estis menciita en skribaj fontoj en la vojaĝpriskriboj de la franca vojaĝanto Jean Chardin en 1666. Ĉi-lasta vojaĝis tra Transkaŭkazio en 1664-1670.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio kaj mezepoko[redakti | redakti fonton]

Panorama bildo de la bildo en 1910. La kirko estis detruita dum la 1930-aj jaroj.
Familia pikniko en Diliĝano.

Historie, la areo de la nuna Diliĝano, konata kiel Hovk, estis parto de la kantono Varaĵnunik de la historia provinco Ajrarat, la 15a de la Reĝlando Armenio.

Dum elfosadoj faritaj en la 1870-aj jaroj, multaj valoraj aĵoj estis eltrovitaj, devenantaj de la malfrua Bronza kaj la fruaj Ferepokoj (inter la fino de 2000 a.K. kaj la komenco de 1000). Kelkaj el la elfositaj kolektoj estis transdonitaj al la muzeoj de Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tbiliso, Bakuo kaj Erevano, dum la memorigilo estis konservita en la Geologia Muzeo Diliĝano.

Dum la mezepoka periodo, la teritorio de Diliĝano estis konata kiel Hovk. Hovk estis ŝatata arbara areo kaj somera feriejo por la arsakidaj reĝoj por montri siajn kapablojn ĉasi. La loĝloko Buĝur Dili estis fondita dum la 13-a jarcento proksime al la areo de nuntempa Diliĝano. La monaĥejoj Hagharcin kaj Goŝavank estis konstruitaj inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj. La monaĥejaj kompleksoj rapide disvolviĝis kaj servis kiel kulturaj kaj edukaj centroj. Hagharcin estas unu el la ikonecaj ekzemploj de la evoluanta armena arkitekturo dum la mezepoko. Multaj aliaj gravaj religiaj kaj edukaj centroj de la mezepoko pluvivis en Diliĝano, kiel la monaĥejoj Ĝuĥtak Vank kaj Matosavank.

Moderna Historio[redakti | redakti fonton]

Aera vido de Diliĝano
Historia strato Ŝarambejan

En 1501-1502, la plejparto de la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de la teritorioj de la nuna Tavuŝo, estis rapide konkerita de la aperantaj safavidoj de Irano ĉefgvifitaj de la Ŝaho Ismail la 1-a. En 1666, la nomo Diliĝan estis menciita unuafoje en la notoj de la franca vojaĝanto Jean Chardin[3].

La teritorioj de la nunaj Lori kaj Tavuŝo kune kun la najbara Kartvelio, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1800-1801. La teritorioj fariĝis oficiala regiono de Rusio laŭ la Traktato de Gulistano subskribita inter Imperia Rusio kaj Kaĝara Persio en oktobro 1813, post la rusa-persa milito de 1804-1813.  De kiam la urbo iĝis sub la rusa regado en 1801, la loĝantaro de Diliĝano iom post iom kreskis. En 1868 la unua publika eduka lernejo estis malfermita en Diliĝano[4].

Aŭspiciaj kondiĉoj por kultura disvolviĝo aperis fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj. Multaj teatraj grupoj estis organizitaj dum la 1890-aj jaroj kaj la unua biblioteko de la urbo estis malfermita en 1908.

En la dua duono de la 19-a jarcento, Diliĝano fariĝis konata montara feriejo kaj la urbo komencis kreski iom post iom. Fine de la 19-a jarcento multaj distraj centroj estis malfermitaj en la urbo, kaj la fama subĉiela teatro, konata kiel Rotonda, estis konstruita en 1900. La teatro fariĝis ŝatata loko por lokanoj kaj la vizitantaj rusaj intelektuloj.

En tiu periodo, multaj modernaj domoj estis konstruitaj en unika tradicia arkitektura stilo. Multaj riĉaj armenoj de Tbiliso kaj aliaj regionoj de Transkaŭkazio komencis konstrui siajn proprajn vilaojn en Diliĝano. La arkitekturo en Diliĝano estis karakterizita per frontonhava tegmento, larĝa strukturigita orielo kaj blanke kalkŝtonaj muroj. La stilo rapide disvastiĝis tra ĉiuj vilaĝoj ĉe la rivera valo Aghstev[5].

Komence de la 20-a jarcento, multaj tradiciaj metioj estis disvolvigitaj en Diliĝano inkluzive de metalforĝado, tapiŝteksado, belartoj, lignogravurado kaj aliaj specoj de popolaj metioj.

Dum la Batalo de Karakiliso en majo 1918, Diliĝano estis la ĉefa bazo de la armenaj militaj grupoj, sub la ordono de generalo Tovmas Nazarbekjan, helpata de Garegin Nĵdeh kaj Nikolaj Gorganjan ludante ŝlosilan rolon en organizado de la trupoj por la batalo.  Post la mallonga ekzisto de la Armena Demokratia Respubliko en 1918-1920, Diliĝano fariĝis parto de la ĵuse fondita Armena Soveta Socialisma Respubliko. En 1930, ĝi estis parto de la lastatempe formita Iĝevan-rajono, ĝis 1958 kiam Diliĝano iĝis urbo je respublikana subigo[6].

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Diliĝano fariĝis parto de la formita provinco Tavuŝo laŭ la administraj reformoj de 1995. Nuntempe, krom esti unu el la plej elstaraj montaj feriejoj en Armenio, Diliĝano planas esti internacia eduka centro kaj por lokanoj kaj eksterlandanoj, per la starigo de multaj evoluintaj lernejoj kaj edukaj institucioj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Diliĝana arbaro

Diliĝano kuŝas sur la bordoj de rivero Aghstev kun longo de pli ol 20 kilometroj kaj ĉe alteco de 1.500 metroj super marnivelo. La valo estas ĉirkaŭita de la montetoj Malgranda Kaŭkazo de la nordo, kaj la montpasejo Semjonovka de la sudo. La montaj areoj, ĉefe la montaroj Bazum kaj Pambak, estas ĉiuj kovritaj de densaj arbaroj okupantaj teritorion de pli ol 34,000 hektaroj. Atingante la plej altajn montopintojn, la arbaroj fariĝas alpaj herbejoj. Aldone al rivero Aghstev, multaj aliaj alfluantoj fluas tra la urbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en Diliĝano estas malvarmeta dum somero kaj malvarma kun neĝadoj vintre. Kun sia montara klimato, Diliĝano estas urba feriejo kun favora oksigena reĝimo, unikaj pejzaĝaj trajtoj kaj resaniga minerala akvo. La averaĝa temperaturo en januaro estas 0-2 °C, en julio 18-20 °C. La averaĝa aera temperaturo por la jaro estas + 8,3 °C. Diliĝano estas tipa klimata kuracloko en la meza montara arbara zono, kies ĉefaj terapiaj faktoroj estas la meza kaj alta monta klimato, favora oksigena reĝimo, unikaj pejzaĝaj trajtoj, la ĉeesto de resanigaj mineralaj akvoj .

kaŝiKlimataj datumoj por Diliĝano
Monato Jan. Feb. Mar Apr. Majo Jun Jul Aŭg Sep. Okt. Nov Dec. Jaro
Meza maksimumo ° C (° F) 4.2

(39.6)

5.0

(41.0)

8.2

(46.8)

14.5

(58.1)

18.9

(66.0)

21.6

(70.9)

24,4

(75,9)

24.3

(75.7)

20.8

(69.4)

16,4

(61,5)

10.7

(51.3)

6.3

(43.3)

14.6

(58.3)

Averaĝa malalteco ° C (° F) −6,2

(20,8)

−5.5

(22.1)

−2.9

(26.8)

2.3

(36.1)

6,5

(43,7)

9.3

(48.7)

12,7

(54,9)

12.3

(54.1)

9.0

(48.2)

3.9

(39.0)

0,0

(32,0)

−3,9

(25,0)

3.1

(37.6)

Meza pluvokvanto mm (coloj) 22

(0,9)

30

(1.2)

45

(1,8)

65

(2.6)

106

(4.2)

103

(4.1)

66

(2.6)

51

(2.0)

46

(1,8)

47

(1.9)

36

(1.4)

22

(0,9)

639

(25.2)

Averaĝaj pluvaj tagoj 7 8 12 14 16 14 9 7 9 10 9 6 121
Fonto: Monda Meteologia Organizo

Nacia Parko Diliĝano[redakti | redakti fonton]

Diliĝana Nacia Parko

La arbaroj de Diliĝano kovras areon de pli ol 34,000 hektaroj. Por riĉigo de la natura vivo ĉirkaŭ Diliĝano, la ŝtata arbara rezervo estis fondita en 1958 por konatiĝi kiel Nacia Parko Diliĝano poste en 2002. Arbaro kovras 94% de la parka teritorio kaj kun ĉirkaŭ 40 specoj de arboj kaj 18 specoj de arbustoj, estante plejparte kverkoj, fagoj, karpenoj, aceroj, ulmoj, salikoj, ktp[7].

La nacia parko ankaŭ riĉas per sia faŭno, kiu inkluzivas brunajn ursojn, lupojn, mustelon, lutrojn, linkojn, sovaĝajn katojn, persajn sciurojn, erinacojn, ĉamojn, eŭropajn cervojn, sovaĝajn porkojn, fazanojn, koturnon, perdrikojn, kaspian meleagron, kolombojn, blankavostajn maraglojn, ŝafgrifojn kaj aliaj.

Lago Parz estas unu el la plej allogaj naturaj lokoj de Diliĝano. Ĝi situas en la norda parto de la urbo je alteco de 1,400 metroj super la marnivelo . Ĝi havas areon de 2 hektaroj kaj averaĝan profundon de 8 metroj.

Oriente de la Lago Parz, je distanco de 3 kilometroj de la vilaĝo Goŝ , Lago Tzlka situas en alteco de 1.500 metroj. Rivero Aghstev kun ĝiaj alfluantoj trapasas la urbon kaj la ĉirkaŭan arbaron. Ĝiaj originoj devenas de la nordokcidenta parto de la montaro Pambak, je alteco de 2.980 metroj. Rivero Aghstev havas longon de 133 kilometroj. Multaj alfluantoj enfluas en Aghstev kiel la riveroj Bldsan, Ghŝtoghan, Hagharcin kaj Getik.

Diliĝano, aŭtuno 2015.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro en Diliĝano estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, sub la jurisdikcio de la Diocezo de Tavuŝo kun sidejo en Iĝevano. Ekzistas ankaŭ malgranda komunumo de denaskaj rusoj, kiuj estas spiritaj kristanoj, nomataj molokanoj. Tamen, la komunumo de molokanoj loĝas precipe en du kamparaj komunumoj ekster la urbo Diliĝano sed relative proksimaj al ĝi.

Jen la populacia templinio de Dilijan ekde 1976:

Jaro 1976 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 24,056 30,433 16.202 17,712 16.600

La urbo Diliĝano mem ne havas preĝejon, kaj la diservoj estas aranĝitaj ĉe konstruaĵo ene de la komplekso Tufenkjan Malnova Diliĝano. La monumenta preĝejo de la urbo nuntempe estas konstruata ekde aprilo 2016 ĉar, pro sovetaj kontraŭreligiaj politikoj, preĝejojn la registaro malpermesis konstrui.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturaj elementoj de Diliĝano

Diliĝano havas riĉan historian kaj kulturan heredaĵon. Dum la proksimaj elfosadoj en la prahistoriaj tombejoj de Golovino kaj Papanino, bronzaj aĵoj de preskaŭ tri mil jaroj aĝaj estis eltrovitaj, inkluzive de kirasoj, ponardoj, kruĉoj, orelringoj kaj aliaj. Ĉiuj tiuj aĵoj troveblas aŭ en la Diliĝana muzeo aŭ en la Ermita Muzeo. En 1932 la Ŝtata Teatro estis fondita en Diliĝano sub la superrigardo de la honorata soveta artisto Hovhannes Ŝarambejan, dum la muzika lernejo fondiĝis en 1946[8]. La 26-an de januaro 2013, la Usona Universitato de Armenio kaj la Centra Banko de Armenio inaŭguris novan pintnivelan bibliotekon en la Centro por Disvolva Scio en Diliĝano. Samtage ankaŭ la Diliĝana filio de Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj estis malfermita en la disvolva centro.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo de Diliĝano.

Estas 32 arkitekturaj monumentoj en kaj ĉirkaŭ Diliĝano. La plej famaj el ĉi tiuj monumentoj estas Hagharcin, Goŝavank, Ĝuĥtak Vank, Matosavank, kiuj estas valoraj monumentoj de mezepoka armena arkitekturo. En la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, ĉar la sanatorio de Diliĝano kreskis en populareco, la domoj konstruitaj ĉi tie enhavis la somerajn domojn de la riĉaj armenoj de la suda Kaŭkazio, la domkonstruajn tradiciojn de Diliĝano kaj la hejmojn de rusaj loĝantoj, kiuj enmigris ĉi tie en la 1930-aj jaroj. La tiel nomata "Diliĝana stilo" konstrui tiel nomatajn popolajn domojn disvastiĝis.

La urbocentro formiĝis en la periodo 1960-1980. En la jaro 1961 konforme al la aprobita plano de la urbo pluraj novaj lokoj kontruiĝis kiaj la Kultura palaco, la konstruaĵo de la urba komitato, la antaŭa konstruaĵo de la politika konsilio, la konstruaĵo de la komunikada nodo, la kinejo, la urba biblioteko, la centra magazeno, la hotelo. La centra placo de la urbo estis rekonstruita en 2005.

En 1983 ekfunkciis la historia-arkitektura monumenta komplekso de Diliĝano. En 1984 ekfunkciis la Koncertejo Beethoven. La kreiva domo de kinoartistoj ekfunkciis en 1984. Ĝi konsistas el administraj konstruaĵoj kaj privataj domoj. En la centra parto de la urbo konserviĝas domoj konstruitaj komence de la 20-a jarcento kaj reprezentantaj etnografian valoron, kiuj formas malgrandan malnovan kvartalon

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo pri tradicia arto de Diliĝano
  • Muzeo Diliĝano pri tradicia arto: origine loĝdomo devenanta de la dua duono de la 19-a jarcento, transformita en tradician artan muzeon en 1979.
  • La subĉiela teatro, ankaŭ konata kiel Rotonda: konstruita en 1900, ĝi situas en la centro de la urbo. Multaj eminentaj artistoj koncertis en la teatro inkluzive de H. Abeljan, Vahram Papazjan , A. Hraĉjan kaj aliaj.
  • Muzeo pri Geologio de Diliĝano: malfermita en 1952, ĝi situas en la centro de la urbo.
  • Monumento al soveta Armenio: konstruita en 1970 de la artistoj A. Tarĥanjan, S. Avetisjan, K. Vatinjan, simbolante la 50-an datrevenon de la sovetiĝo de Armenio. Kvin randoj de la monumento simbolas ĉiun jardekon de la 1950-aj jaroj.
  • Monumento al Dua mondmilito: konstruita proksime de centra parko en 1975 fare de K. Vatinjan kaj S. Mehrabjan por memori la lokajn martirojn dum la dua mondmilito.

Proksimaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Hagharcin, proksime de Diliĝano.
  • Monaĥejo Hagharcin : unu el la plej popularaj monaĥejoj de Armenio, Hagharcin situas en abundaj arbarkovritaj montoj ĉirkaŭ duonhoran veturon de Diliĝano. La monaĥejo estas en bona stato kaj havas loĝantan pastron kiu foje gvidas la vizitantojn. Ekzistas kelkaj malsamaj preĝejoj, granda gavito, grandega manĝejo, ĥaĉkaroj kaj masiva kava arbo. Iom dolĉa pano ofte bakiĝas en malnova forno troviĝanta tie.
  • Monaĥejo Goŝavank: situanta norde de la urbo, ĉirkaŭita de tradicia vilaĝo, ĝi havas gardiston, kiu malfermas la ĉefpreĝejan konstruaĵon por vizitantoj, kaj povas fari turismajn vizitojn. Ĉi tiu estas la sola preĝejo en tuta Armenio, kie eniro al unu el la ĉambroj ne estas senpaga. Ĉi tie estas bonegaj ĉizitaj detaloj kaj ĥaĉkaroj, sed la "pintaj" ĥaĉkaroj ĉe Goŝavank estas unu el la plej imponaj en la mondo.
  • Ĝuĥtak Vank: malgranda monaĥejo el la 12a jarcento situanta tuj ĉe la rando de Diliĝan, nur ĉe 10-minuta migrado de la fabriko de minerala akvo Dilijan. Grandegaj feraj bendoj tenas unu el la du kirkoj kune, malebligante ĝian falon. Ĝi havas du apartajn preĝejojn, Sankta Dipatrino kaj Sankta Gregorio kun iliaj ĉirkaŭaj tombejoj.
  • Matosavank: situanta en la arbaro kontraŭa al monaĥejo Ĝuĥtak. Estas facile maltrafiĉar de ekstere povas aspekti kiel nura ruinaĵo, sed la interno estas malvarmeta, humida, verda, kaj plena de muskoj. La malforta lumo lumiganta brilverdajn muskojn kovrante ĥaĉkarojn estas allogaĵo por multaj vizitantoj.
  • Diliĝana Nacia Parko: aŭ la Rezervejo Diliĝano, kiu okupas 24.000 hektarojn, estas konata pro siaj arbaraj pejzaĝoj, riĉa biodiverseco, kuracaj mineralakvaj fontoj, naturaj kaj kulturaj monumentoj.

Aliaj historiaj monaĥejoj: Sankta Gregorio de la 10-a jarcento, Sankta Stepanos kaj Sankta Dipatrino ĝis la 13-a jarcento kun kelkaj ĥaĉkaroj en la komplekso.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La vojo al Diliĝano

Dilijan estas ligita kun Erevano kaj centra Armenio per la aŭtovojo M-4. La urbo estas grava ligpunkto inter la ĉefurbo Erevano kaj nordorienta Armenio atinganta la limon kun Azerbajĝano. Tamen, pro la historiaj konfliktoj pro la milito en Montara Karabaĥo ne eblas pluen iri survoje al Azerbajĝano.

La 2,25 km longa tunelo de Diliĝano estas parto de la aŭtovojo M-4.

La urbo havas trajnstacidomon malfermitan antaŭ la fino de la 19-a jarcento sed nuntempe malaktiva. Krom la ordinaraj transportiloj, multaj turismaj busojn ofertas unutagajn ekskurojn al la regiono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Eduka centro de la Centra Banko de Armenio

Industrio[redakti | redakti fonton]

Diliĝano estas fama pro sia minerala akvo, estante prilaborita kaj enboteligita de la "Diliĝana Mineralakva Fabriko" fondita en 1947. La urbo ankaŭ estas la hejmo de la kompanio "Aramara" por fajna lignoprilaborado fondita en 1993,  kaj la "Dili"- fabriko por laktaĵoj kreita en 2005[9].

Diliĝano ankaŭ famas pro siaj manfaritaj tapiŝoj kaj manartaĵoj. La urbo havas sian propran stilon de tapiŝa farado, kun multaj specimenoj montritaj ĉe la Muzeo pri tradicia arto de Diliĝano.

La fama Impuls-fabriko de Diliĝano por komunikaj sistemoj estis malfermita en 1962 de la sovetianoj. Tamen ĝi estis forlasita en la 1990-aj jaroj, post la malfondo de Sovetunio .

Turismo[redakti | redakti fonton]

Diliĝan-Tufenkjan, hotela komplekso.

En 2009, la armena registaro anoncis, ke Diliĝano fariĝos evoluinta financa centro por Armenio kaj la regiono. Laŭ registaraj oficialuloj, multaj el la operacioj kaj respondecoj de la Centra Banko de Armenio translokigos la nordan banurbon Diliĝano, ekde 2013.

Nuntempe multaj signifaj financaj kaj kulturaj institucioj funkcias en la urbo kiel la regiona financa kaj banka centro de Diliĝano, la Unuiĝinta Monda Kolegio Diliĝano, la Malnova Centro Diliĝan-Tufenkjan, la moderna konstruaĵo de la teatro Diliĝano kaj la Muzeo Diliĝano.

Diliĝano estas inter la plej ŝatataj cellokoj por lokaj kaj eksterlandaj turistoj. La urbo havas kelkajn altklasajn hotelojn kaj sanatoriojn, permesante al la vizitantoj la ŝancon ĝui la belecon de la Diliĝana Nacia Parko same kiel la historiajn ejojn.

La urbo ankaŭ estas fama pro siaj mineralaj kuracantaj akvofontanoj. La centra amfiteatro de Diliĝano estas la loko de multaj someraj festivaloj kaj kulturaj eventoj.

En 2017, la Transkaŭkaza Vojo ekkonstruiĝis en Nacia Parko Diliĝano. Kiam ĝi finiĝos, la vojo trairos Armenion, el la armena-irana limo ĝis la najbara Kartvelio. En majo 2020 ekzistas ĉirkaŭ 100 kilometroj da migrovojoj ene de la Diliĝana regiono kompleta kaj malferma al migrantoj, kun multaj itineroj kun preterpasantaj monaĥejoj en la regiono.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Monda Kolegio Diliĝano malfermiĝis en aŭtuno 2014

Diliĝano havas 5 publikajn edukajn lernejojn kaj 6 infanĝardenojn kun 2250 studentoj kaj 350 infanoj respektive. Muzik-akademio kaj alia por artoj ankaŭ funkcias en la urbo.

Diliĝano havas operacian branĉon de la Erevana Ŝtata Belarta Akademio. Tri mezaj altlernejoj por medicino, artoj kaj metioj ankaŭ funkcias en la urbo[10].

Kun kosto de 80 milionoj da usonaj dolaroj, la Eduka Centro de la Centra Banko de Armenio estis malfermita en Diliĝano en 2013. Ĉirkaŭ 150 dungitoj de la Centra Banko transloĝiĝis de Erevano al Diliĝano kune kun siaj familioj kun la celo transformi la urbon en financan centron[11].

En 2014, la Unuiĝinta Monda Kolegio Diliĝano, parto de la tutmonda eduka movado Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj, estis malfermita en la urbo.

La konstruado de la Centra Lernejo Diliĝano estis lanĉita en 2013 de la Eduka Fondaĵo Ajb kun la kunlaboro de la Centra Banko de Armenio. En aŭtuno 2015, la ĵuskonstruita pintnivela lernejo estis oficiale malfermita[12].

En 2017, la Militista Kolegio Monte Melkonjan de la Ministerio pri Defendo de Armenio estis translokigita de la ĉefurbo Erevano al Diliĝano. Ĝi troviĝas en ĝisdata komplekso konstruita inter 2011 kaj 2016 kun proksimuma kosto de 26 miliardoj da armenaj dramoj (ĉirkaŭ 54,4 milionoj da usonaj dolaroj)[13].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Diliĝana Urba Stadiono

Diliĝano havas tute lokan urban stadionon kun kapacito por 2200 spektantoj. La Urba Stadiono Diliĝano estis la hejmo de la antaŭa armena superliga klubo Impuls FC .

Impuls FC fondita en 1985, reprezentis la urbon en hejmaj futbalaj matĉoj. Tamen, post pasigado de multaj sukcesaj sezonoj en la plej alta nivelo de la armena futballiga sistemo, la klubo dissolviĝis en 2013 pro monaj malfacilaĵoj, kiel multaj aliaj armenaj futbalaj teamoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Diliĝano estas ĝemeligita kun:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armenia To Move Central Back Out Of Capital. HULIQ.
  2. Dilijan central school is open
  3. Steven R. Ward. Immortal, Updated Edition: A Military History of Iran and Its Armed Forces pp 43. Georgetown University Press, 8an de januaro 2014 (ISBN 1626160325)
  4. ruseАкты собранные Кавказской Археографической Коммиссиею. Том 1. Тифлис, 1866. С. 436-437. Грузия разделяется на 5 уездов, из коих 3 в Карталинии: Горийский, Лорийский и Душетский, и 2 в Кахетии: Телавский и Сигнахский.
  5. Hovhanissian, Richard G. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. Novjorko. St. Martin's Press, 299
  6. Dilijan School Puts Armenia's on the Map as an Educational Center
  7. http://www.tert.am/en/news/2015/10/30/dilijan-church/1830816
  8. AUA and Central Bank Inaugurate State-of-the-Art Library at Dilijan’s Knowledge Development Center
  9. http://www.aramara.am/?laid=1&com=module&module=menu&id=3 Aramara fine woodworking]
  10. Konstruado de financa centro de urbo Diliĝano estis kompletigita en 2013
  11. UWCD - Home. dilijanschool.org.
  12. Diliĝana Centra Lernejo
  13. Մոնթե Մելքոնյանի անվան վարժարանը տեղափոխվում է Դիլիջան
  14. Իրանի Դելիջան և Հայաստանի Դիլիջան քաղաքները քույր քաղաքներ են դառնալու. Pars Today (2017-05-01). Alirita 2020-07-02.
  15. Города-побратимы. Pyatigorsk. Alirita 2020-07-02.
  16. Dilijan and Roman are sister cities: Armenian and Romanian communities strengthen ties. Armenpress (2019-06-12). Alirita 2020-07-02.