Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj
lernejo
Komenco 2011 vd
Geografia situo 40° 11′ 47″ N, 44° 28′ 48″ O (mapo)40.196544.4801Koordinatoj: 40° 11′ 47″ N, 44° 28′ 48″ O (mapo)
Lando(j) Armenio vd
Situo Erevano
Adreso Ереван
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj (Armenio)
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj (Armenio)
DEC
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj
Map
Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj
Fondinto(j) Simonian Educational Foundation vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Centro Tumo por Kreivaj Teknologioj (armene Թումո ստեղծարար տեխնոլոգիաների կենտրոն) estas senpaga centro pri lernado de ciferecaj komunikiloj en Erevano, Armenio. Tumo estas neprofitcela organizaĵo fondita de Sam kaj Sylva Simonjan, kiuj plene financas sian edukan programon per la Simonjana Eduka Fondaĵo. La konstruado komenciĝis en 2003 kaj finiĝis en 2009-2010.

Centro Tumo

La malfermo de Tumo okazis la 14-an de aŭgusto 2011, kun subĉiela koncerto kun rokmuzikistoj Serĵ Tankjan kaj la Dorians.

Tumo estas la kreaĵo de la fondinto de Inet Technologies Sam Simonian kaj lia edzino Sylva. La Simonian Fondaĵo plene financas la centron, ĝiajn programojn, kaj la apudan Parkon Tumanjan. La geedzoj Simonjan estas ankaŭ rekte engaĝitaj en la aktivaĵoj de Tumo, kun Sam pruntedonante siajn sciojn pri teknologio kaj ĝia ekonomia efiko kaj Sylva kontribuas al la engaĝiĝo de la centro kun la medio kaj la ĝenerala kursaro de la programo.

La Estraro de Konsilistoj de Tumo konsistas el profesiuloj de Nordameriko kaj Armenio kun industriaj spertoj preter la centraj fokusaj areoj de la centro. Membroj inkludas la vicprezidanton de Twitter de Inĝenierado de Platformoj Raffi Krikorian, Katherine Sarafian de Pixar, Serj Tankian kaj la ĉefkantisto de System of a Down, kaj Alex Seropian el Industrial Toys.