Dorians

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorians en Eŭrovido 2013

Dorians estas rokbando el Armenio. Ĝi estis fondita en junio 2008 de Vahagn Gevorgjan kiu estas la nuna produktanto de la muzikgrupo. En februaro 2009 la bando ludis en la unua klasifikado por Eŭrovido en Armenio, kaj post tio ĝi populariĝis. La bando kantas kaj angle kaj armene.

En aprilo 2009 ĝi gajnis la premion "Best Newcomer" en la Muzikpremio Taŝiro en Moskvo. En junio 2009 ĝi realigis grandan koncerton kaj celebris la unuan datrevenon en Erevano. Dorians ludis kun famaj muzikistoj Ian Gillan (Deep Purple) kaj Tony Iommi (Black Sabbath) kadre de projekto "Rokmuziko helpas Armenion" inspirita de la grupo por okazigi bonfaran koncerton kun la celo rekonstrui muziklernejon en Gjumri, Armenio.

En novembro 2010 la rokbando okazigis kvar koncertojn en Moskvo. En 2011, Dorians gajnis la premiojn "Plejbona Rokbando", "Plejbona Video" kaj "Plejbona Kantisto" dum la festivalo pri muziko (Nacia Premio de Muziko) de Armenio.

En aprilo 2011 la rokbando surdiskigis la unuan albumon, kiu estis realigita inter Bruselo, Parizo kaj Erevano. En aŭgusto 2011 ĝi estis invitita ludi en la malfermo de la koncerto de Serj Tankian (System of a Down) en Erevano.

La 13-an de decembro 2011, ĝi gajnis la premion "Rokmuziko", "Plej bona kantisto" en la "Premioj de la Muziko Van de 2011".

Nunaj anoj[redakti | redakti fonton]

  • Gor Suĵjan - kantisto
  • Gagik Ĥodavirdi - gitaro
  • Arman Pahlevanjan - klavaro
  • Edgar Sahakjan - baso
  • Arman Ĝalaljan - drumo, perkutiloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]