Hagharcin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hagharcin en 2015.

Hagharcin (armene: Հաղարծին ) estas monaĥejo el la 13a jarcento situanta proksime de la urbo Diliĝano en la provinco Tavuŝo de Armenio. Ĝi estis konstruita inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj (en la 12-a sub Ĥaĉatur de Tarono); multe de ĝi sub la patroneco de la dinastio de la bagratidoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, aglo ŝvebis super la kupolo de la ĉefkonstruaĵo ĉe sia dediĉo kaj tiel ĝi iĝis ofte konata kiel la monaĥejo de la ludanta (aŭ alta) aglo ("Hagh" signifas ludon dum "Arcin" formo de "Arciv" signifas aglo en la armena).

Preĝejo Sankta Dipatrino[redakti | redakti fonton]

Reliefo pro memorado de la patroneco de la fratoj Zakarjan, en la ekstero de la preĝejo Sankta Dipatrino.

Reliefa bildigo festanta la patronecon de la fratoj Zakarjan, sur la supra orienta ekstera muro de la preĝejo Sankta Dipatrino. Preĝejo Sankta Dipatrino en Hagharcin (1281) estas la plej granda konstruaĵo kaj la domina arta trajto. La dekses-vizaĝa kupolo estas ornamita per arkoj, kies bazoj estas ligitaj per triangulaj kornicoj kaj sferoj, kun bendo ĉirkaŭ la fundo de la tamburo. Ĉi tio aldonas la optikan altecon de la kupolo kaj donas la impreson, ke ĝia tamburo estas senpeza.

La skulpta grupo de la orienta fasado de la preĝejo diferencas laŭ komponaĵo de la similaj reliefoj de Sanahin, Haghpat kaj Hariĉ. Ĝi montras du virojn kun monaĥaj vestoj, kiuj montras per siaj manoj preĝejan modelon kaj bildon de kolombo kun duone disetenditaj flugiloj metitaj inter ili. La ombrela tegmento de la kupolo de la modelo montras la originalan aspekton de la kupolo de la preĝejo Sankta Dipatrino. La figuroj montras diversajn robojn, tiu staranta dekstre estas vestita pli riĉe ol tiu staranta maldekstre. La vizaĝoj, kun siaj longaj buŝharoj, abundaj kombitaj barboj kaj grandaj migdalformaj okuloj, ankaŭ estas faritaj laŭ malsamaj manieroj. Ĉi tiuj probable estas la fondintoj de la preĝejo, la Patro Supera kaj ties asistanto.

Gavito de Sankta Dipatrino[redakti | redakti fonton]

Somera sunradia iluminado

La gavito de la preĝejo Sankta Dipatrino estas grave damaĝita. La ruinoj montras klare, kie ĝi staris; tamen la muroj estas preskaŭ tute detruitaj.

Preĝejo Sankta Gregorio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova granda strukturo de la komplekso, la preĝejo Sankta Gregorio, estas alirebla per sia gavito.

Gavito de la preĝejo Sankta Gregorio[redakti | redakti fonton]

La 12-a-jarcenta gavito de la preĝejo Sankta Gregorio sekvas la kutiman formon de la ceteraj gavitoj. Ĝi estas kvadrata konstruaĵo, kun tegmento subtenata de kvar internaj abutmentoj, kaj kun hakaj okedraj tendoj super la centraj sekcioj, iom similaj al la armena sonorilturo "glĥatun". La gavito ornamis angulajn sekciojn. Ornamitaj per rozetoj, ĉi tiuj sekcioj enhavas skulptaĵojn de homaj figuroj en monaĥaj vestoj, kun krucoj, bastonoj kaj birdoj. La kadro de la centra fenestro de la gavito de Hagharcin estas krucforma. Metita rekte super la portalo de la ĉefa enirejo, ĝi emfazas la centran parton de la fasado.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En 2011, la monaĥeja komplekso Hagharcin suferis gravan renovigon fare de Armenia Fund kun donaco de S-ro D-ro Sultan bin Muhammad Al-Qasimi, Reganto de Ŝarĵo. Hodiaŭ la komplekso estas atingebla per pavimita vojo kun granda parkumejo, donacbutiko, bakejo kaj aliaj instalaĵoj surloke. En 2017 la monaĥejo estis enmetita en la longdistancan migradan itineron Transkaŭkaza vojo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Transcaucasian Trail Hiking Guide: Dilijan National Park.