Hariĉavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HariĉavankMonaĥejo de Hariĉ (armene: Հառիճավանք ) estas armena monaĥejo de la 7-a jarcento situanta proksime de la vilaĝo Hariĉ, enŜirako, Armenio. La vilaĝo troviĝas je 3 km sudoriente de la urbo Artik.

Hariĉavank estas konata kiel unu el la plej famaj monaĥaj centroj en Armenio kaj ĝi estis aparte fama pro sia lernejo pri manskribado kaj bildigado dum la mezepoko. Arkeologiaj elfosadoj de 1966 indikas ke Hariĉ ekzistas ekde la 2-a jarcento a.K., kaj estis unu el la plej konataj fortikaĵurboj en Armenio.

La plej malnova parto de tiu armena monaĥejo estas la preĝejo sankta Gregorio la Iluminanto. La fonda dato de la monaĥejo estas nekonata, sed verŝajne oni konstruis ĝin post la 7-a jarcento, kiam la preĝejo Sankta Gregorio estis starigita.

La katedralo de la Sankta Dipatrino dominas la monaĥan komplekson. Ĝi estis konstruita sub la ordonoj de Zakare Zakarian, ĉefkomandanto kaj princo kiu regis en Orienta Armenio en la 13-a jarcento kune kun sia frato Ivane Zakarian.