Saltu al enhavo

Ŝirako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝirako
provinco de Armenio [+]

LandoArmenio

ĈefurboGjumri
- koordinatoj41° N, 44° O (mapo)40.83333333333343.916666666667Koordinatoj: 41° N, 44° O (mapo)
Akvokolektejo2 681 km² (268 100 ha) [+]
Areo2 681 km² (268 100 ha) [+]
Loĝantaro233 300 [+] (2019)

Poŝtkodo2601–3126 [+]
ISO 3166-2AM-SH

Ŝirako (Armenio)
Ŝirako (Armenio)
DEC

Map
Ŝirako

Vikimedia Komunejo:  Shirak Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ŝirako (armene Շիրակ, Ŝirak), estas provinco de Armenio. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando, kies landlimoj estas kun Turkio okcidente kaj Kartvelio norde. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Gjumri. Ĝi estas tiom duondezerta kiom montara. En la sudo, la altaj stepoj trafas montaran terenon, verdan pejzaĝon printempe, nuancojn de ruĝeta bruno somere.

La provinco estas servita de la Internacia Flughaveno de Ŝirako.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
Ŝirak-altebenaĵo

La provinco Ŝirako estas nomita laŭ la ŝiraka kantono de la historia provinco Ajrarato de Antikva Armenio, regata de la nobela familio Kamsarakan inter la 3a kaj 8a jarcentoj.

Laŭ Moseo de Ĥoreno, la nomo Ŝirako devenas de Shara, kiu estis pranepo de Hajko, la legenda patriarko kaj fondinto de la armena nacio. Tamen, laŭ la Ŝiraka Regiona Muzeo, multaj historiistoj supozas, ke la nomo devenas de la nomo Eriaĥi trovita en antikva urarta kojnskribo, kie reĝo Argiŝti la 1-a rakontis pri sia invado al la lando Eriaĥi[1].

Geografio

[redakti | redakti fonton]
rivero Aĥurjan

La provinco Ŝirako okupas la nordokcidentan parton de Armenio kaj ĝi kovras areon de 2.680 km 2 (9% de tuta surfaco de Armenio). Ĝi havas limojn kun la provinco Lori oriente, la provinco Aragacotn sude, la provinco Kars de Turkio okcidente kaj la regiono Samcĥe-Javaĥeti de Kartvelio norde.

Historie la nuna teritorio de la provinco ĉefe okupas la kantonon Ŝirak de Ajrarato, unu el la 15 provincoj de la Antikva Armenio.

Ŝirako estas ĉefe dominita de la Aŝock ebenaĵo (1900 ĝis 2100 metroj alteco) norde kaj la Ŝirak-ebenaĵo (1400 ĝis 1800 metroj da alteco) en la centro kaj sude de la provinco. La vastajn ebenaĵojn de la provinco ĉirkaŭas la montoj Bazum kaj Pambak oriente, montaro Javaĥeti kaj montoj Jeghnaĥagh norde kaj Aragaco sude. La rivero Aĥurjan en la oriento, apartigas Ŝirakon de la provinco Kars de Turkio.

Rivero Aĥurjan kun sia rezervujo estas la ĉefa akvoresurso en la provinco. Lago Arpi ĉe la nordokcidento de Ŝirako estas la sola lago de la provinco. La areo estas protektita de la registaro kiel la Nacia Parko de Lago Arpi.

Ŝirako estas riĉa je tofo, pumiko kaj kalkŝtono.

La klimato estas karakterizita per ekstreme malvarmaj neĝaj vintroj kaj mildaj someroj. La jara pluvado povas atingi ĝis 700 mm.

Fortikaĵo Vahramaberd 8a jarcento a.K.
Orontida setlejo de la 5a ĝis 2a jarcento a.K.

Klasika antikveco kaj Urarta periodo

[redakti | redakti fonton]

Multaj praaj homaj setlejoj estis trovitaj ĉe la valo Aĥurjan devenantaj de ĉirkaŭ 9000 a.K. La teritorio de Ŝirako estis aranĝita ekde la frua ŝtonepoko. En la plej altaj areoj super 2000 metroj[2], multaj restaĵoj estis trovitaj de la frua bronzepoko. Aliaj restaĵoj de la dua jarmilo a.K., rivelis ke civilizo estis fondita inter la 20-a kaj 12-a jarcentoj a.K. Kun la komenco de la Ferepoko dum la 12a jarcento a.K., la rilatoj inter la etnoj de Armena Altebenaĵo disvolviĝis. Baldaŭ post la establado de la urarta reĝlando de Van ĉe la fino de la 9-a jarcento a.K., Ŝirako estis parto de la reĝlando. Du kojnskribaĵoj estis trovitaj en Ŝirako lasitaj de la reĝo Argiŝti la 1-a (786-764 a.K.), kie li rakontas pri la invado de la tero de Eriaĥi (la nomo de kiu Shirak verŝajne estas derivita, laŭ multaj historiistoj). Laŭ la manuskriptoj, la regiono estis hejmo de evoluinta civilizo bazita sur agrikulturo kaj brutbredado[3].

En 720 a.K., la cimeroj konkeris la regionon kaj probable fondis la setlejon Kumajri (nuna Gjumri), kiu similas fonetike al la vorto uzita de antikva armena lingvo rilate al Cimeroj. Historiistoj kredas, ke Ksenofono trapasis la teritoriojn de Ŝirako dum sia reveno al Nigra Maro, vojaĝo eternigita en sia verko Anabazo[4] .

Armena strapio kaj Armena reĝlando

[redakti | redakti fonton]

Ekde la dua duono de la 6-a jarcento a.K., Ŝirako iĝis parto de la aĥemenida dinastio. La restaĵoj de reĝa setlejo trovita proksime al la vilaĝo Beniamin de la 5a ĝis 2a jarcentoj a.K., estas bonega ekzemplo de la aĥemenida influo en la regiono. Komence de la 5-a jarcento a.K., Ŝirako iĝis parto de la Armena strapio sub la regado de la orontida dinastio. Poste en 331 a.K., la tuta teritorio estis inkluzivita en la provinco Ajrarato de Antikva Armenio kiel parto de la kantono Ŝirako[5] .

Dum la 1-a jarcento p.K., Ŝirako estis koncedita al la Kamsarakan-a familio, kiu regis la regionon dum la arsakida reĝlando Armenio.

Fremda regado kaj Bagratida Armenio

[redakti | redakti fonton]
Monaĥejo Marmaŝen
Preĝejo Sanktaj Paŭlo kaj Petro, Bardzraŝen

Post la dispartigo de Armenio en 387 inter la bizancanoj kaj la persoj, kaj kiel rezulto de la falo de la Arsakida Reĝlando Armenio en 428, la regiono Ŝirako fariĝis parto de la Sasanida Imperio de Persio.

Tamen, Ŝirako estas hejmo de multaj fruaj ekzemploj de la armena preĝeja arkitekturo devenanta de la 5-a jarcento, inkluzive de la baziliko Jereruk, la preĝejo Sankta Marine de Artik, kaj la monaĥejo Hokevank.

En 658 p.K., dum la pinto de la arabaj islamaj invadoj, Ŝirako, kune kun la resto de la armenaj teritorioj, estis konkerita dum la islama konkero de Persio, ĉar ĝi estis parto de persa regata Armenio. Ĝi iĝis parto de la Armena Emirlando sub la regado de la umajadoj. Tamen la familio Kamsarakan daŭre regis la regionon sub la araba islama regado de Armenio.

Per la fondo de la Bagratida Armenio en 885, Ŝirako eniris novan epokon de kreskado kaj progreso, precipe kiam la urbo Anio de Ŝirako fariĝis la ĉefurbo de la reĝlando en 961. En la dua duono de la 10-a jarcento, Ŝirako estis sub la influo de la armena familio Pahlavuni, kiuj estis posteuloj de la kamsarakanoj. La familio Pahlavuni havis grandan kontribuon en la progreso de Ŝirako kun la fondo de multaj fortikaĵoj, monaĥejaj kompleksoj, instruejoj, ktp. La monaĥejoj de Ĥtzkonk, Hariĝavank , Marmaŝen kaj Horomos estis inter la elstaraj religiaj kaj edukaj centroj de mezepoka Armenio.

Selĝuka periodo, Zakarida Armenio kaj turkmena regado

[redakti | redakti fonton]

Post la falo de Armenio antaŭ la Orientromia imperio en 1045 kaj poste al la selĝukaj invadantoj en 1064, la regiono eniris epokon de dekadenco en ĉiuj sociaj, edukaj kaj kulturaj aspektoj.

Tamen, kun la starigo de la Zakarida Princlando de Armenio en 1201 sub la kartvela protektorato, la orientaj armenaj teritorioj, ĉefe Lori kaj Ŝirako, eniris novan kreskoperiodon kaj stabilecon, iĝante komerca centro inter la oriento kaj la okcidento. Post kiam la mongoloj kaptis Anion en 1236, Armenio fariĝis mongola protektorato kiel parto de la Ilĥanato, kaj la Zakaridoj iĝis vasaloj al la mongoloj. Post la falo de Ilĥanato meze de la 14-a jarcento, la zakaridaj princoj regis super Lori, Ŝirako kaj la Ararat-ebenaĵo ĝis 1360 kiam ili falis antaŭ la invadaj tjurklingvaj triboj.

Antaŭ la lasta kvarono de la 14-a jarcento, la ak-kojunla sunaisma oguz-tjurka tribo transprenis Armenion, inkluzive de Ŝirako. En 1400, Timuro invadis Armenion kaj Kartvelion, kaj kaptis pli ol 60 000 el la postvivintaj lokaj homoj kiel sklavoj. Multaj distriktoj inkluzive de Ŝirako estis senhomigitaj. En 1410, Armenio falis sub la regadon de la tribo kara-kojunlo, kiu estis tjurka ŝijaisma tribo. Laŭ la armena historiisto Tomas de Mecop, kvankam la kara-kojunloj postulis pezajn impostojn kontraŭ la armenoj, la fruaj jaroj de ilia regado estis relative pacaj kaj ia rekonstruo de urboj okazis[6].

Irana kaj rusa regadoj

[redakti | redakti fonton]
Sev Berd nigra fortikaĵo proksime al Gjumri, konstruita de la rusoj por defendi la regionon dum la turkaj-rusaj militoj de 1828–1829
Severaj damaĝoj en Leninakan kiel rezulto de la Spitaka tertremo en 1988

En 1501, la plejparto de la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de Ŝirako estis konkeritaj de la aperantaj safavidoj de Irano kondukitaj de ŝaho Ismail la 1-a. Baldaŭ poste en 1502, Ŝirako iĝis parto de la lastatempe formita Erivan Beglarbegi, nova administra teritorio de Irano formita de la safavidoj. Dum la unua duono de la 18-a jarcento, Kumajri iĝis parto de la Ĥanato de Erevano sub la regado de la afŝarida dinastio kaj poste sub la kaĝara dinastio de Irano[7].

En junio 1804, la Rusa Imperio ekregis Ŝirak-regionon komence de la Rusa-Persa Milito de 1804–1813. La regiono iĝis oficiale parto de la Rusa Imperio per la Traktato de Gulistano subskribita la 1-an de januaro 1813. Dum la periodo de la rusa regado, la regiono travivis rapidan kreskon kaj la urbo Gjumri iĝis unu el la evoluantaj urboj en Transkaŭkazio. En 1829, post la rusa-turka milito, okazis granda enfluo de armena loĝantaro, ĉar ĉirkaŭ 3.000 familioj migris de teritorioj en la Otomana Imperio, precipe de la urboj Kars, Erzurum kaj Doğubeyazıt kaj ekloĝis en Ŝirako. La rusa poeto Aleksandr Puŝkin vizitis la regionon dum sia vojaĝo al Kaŭkazo kaj orienta Turkio en 1829[7].

En 1837 rusa caro Nikolao la 1-a alvenis en Ŝirakon kaj refondis la urbon Gjumri kiel Aleksandropolo. La nomo estis elektita honore al la edzino de caro Nikolao la 1-a, princino Charlotte de Prusio, kiu ŝanĝis sian nomon al Alexandra Fjodorovna post konvertiĝo al ortodoksa kristanismo. Grava rusa fortikaĵo estis konstruita en Aleksandropolo en 1837. La urbo estis tute rekonstruita antaŭ 1840 por iĝi la centro de la nove establita Aleksandropola distrikto, spertante rapidan kreskon dum la unua jardeko. La Aleksandropola distrikto inkluzivis la nordajn armenajn teritoriojn Ŝirako, Lori kaj Tavuŝo.

En 1849, la Aleksandropola distrikto fariĝis parto de la Erevana Gubernio, kaj Ŝirako fariĝis grava antaŭposteno por la imperiaj rusaj armetrupoj en Transkaŭkazio, kie iliaj militaj kazernoj estis establitaj.

Dum la rusa-turka milito de 1877–1878 Ŝirako fariĝis unu el la ĉefaj centroj de la rusaj trupoj. Post la starigo de la stacidomo en Aleksandropolo en 1899, Ŝirako atestis signifan kreskon kiel centro de komerco kaj industrio, iĝante la plej evoluinta regiono ene de orienta Armenio.

20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Post la Oktobra Revolucio de 1917 kaj la rusa retiriĝo de Transkaŭkazio, la Unua Respubliko Armenio estis proklamita la 28-an de majo 1918, kiu inkluzivis Ŝirakon. La 10-an de majo 1920, la lokaj bolŝevikaj armenoj helpitaj de la islama loĝantaro provis puĉon en Aleksandropolo kontraŭ la daŝnaka registaro de Armenio. La ribelo estis subpremita de la armena registaro la 14-an de majo kaj ĝiaj estroj estis ekzekutitaj. Tamen, dum alia turka invado, turkaj trupoj denove atakis Ŝirakon kaj okupis Aleksandropolon la 7-an de novembro 1920. Armenio estis devigita subskribi la Traktaton de Aleksandropolo la 3-an de decembro por ĉesigi la turkan antaŭeniĝon al Erevano, tamen samtempa soveta invado kaŭzis la falon de la armena registaro la 2-an de decembro. La turkaj trupoj retiriĝis de Aleksandropolo post kiam la Traktato de Kars estis subskribita en oktobro 1921 de la nerekonitaj sovetiaj kaj turkaj registaroj.

Sub la bolŝevikoj Aleksandropolo renomiĝis Leninakan en 1924, omaĝe al la forpasinta sovetia gvidanto Vladimir Lenin. Ŝirako fariĝis grava industria regiono ene de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Leninakan estis la dua plej granda urbo, post la ĉefurbo Erevano. Tamen Ŝirako, kaj precipe Leninakan, suferis gravajn damaĝojn dum la armena tertremo en 1988, kiu detruis multajn partojn de norda Armenio. La tertremo okazis laŭlonge de 60 kilometroj.

De 1930 ĝis 1995, nuntempa Ŝirako estis dividita en 5 rajonojn kaj 1 urbon de respublika subigo ene de la Armena SSR: Amasja , Ghukasjan , Aĥurian , Ani , Artik kaj la urbo Leniankan. Kun la teritoria administracia reformo de 1995, la 5 rajonoj kaj la urbo Gjumri (Leninakan) kunfandiĝis por formi la Provincon Ŝirako.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Vilaĝo Azatan

Laŭ la oficiala censo de 2011, Ŝirako havas loĝantaron de 251 941 (121 615 viroj kaj 130 326 virinoj), formante ĉirkaŭ 8,3% de la tuta loĝantaro de Armenio. La urba loĝantaro estas 146.908 (58,3%) kaj la kampara estas 105,033 (41,7%). La provinco havas 3 urbajn kaj 116 kamparajn komunumojn. La plej granda urba komunumo estas la provinca centro de Gjumri, kun loĝantaro de 121.976. La aliaj urbaj centroj de Artik kaj Maralik havas loĝantaron de 19,534 kaj 5,398 respektive[8].

Kun 4,838 loĝantoj, la vilaĝo Azatan estas la plej granda kampara komunumo Ŝirako.

La armena dialekto de Ŝirako estas varianto de Karina dialekto, proksime rilata al okcidenta armena.

Etnoj kaj religio

[redakti | redakti fonton]
Katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri, katolika katedralo de Armenio, situanta en Gjumri.

La plimulto de la loĝantaro de la provinco Ŝirako estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La norda kaj meza partoj de Ŝirako estas sub la jurisdikcio de la Diocezo de Ŝirak gvidita de episkopo Mikajel Aĝapahjan de la Katedralo Sankta Dipatrino en Gjumri, dum la suda parto estas sub la jurisdikcio de la Diocezo de Artik gvidita de la arkimandrito Narek Avagjan de la katedralo de Sankta Gregorio de Artik[9][10].

Estas signifa malplimulto de armenaj katolikoj en Ŝirako. La nombro de la katolika loĝantaro en la provinco estas ĉirkaŭ 30.000. Gjumri estas hejmo de ĉirkaŭ 20,000, dum la resto troviĝas en la ĉirkaŭaj kamparaj setlejoj. La vilaĝoj Arevik, Arpeni, Bavra, Ghazanĉi , Marmaŝen, Mec Sepasar, Panik kaj Sizavet havas plimulton de armenaj katolikoj, dum la vilaĝo Azatan havas ĉirkaŭ 1 500 katolikojn (30% de la loĝantaro de vilaĝo). Ŝirako havas 9 katolikaj funkciantajn preĝejojn. La Katedralo de la Sanktaj Martiroj en Gjumri estas la sidejo de la Armena Katolika Ordinario de Orienta Eŭropo estrata de ĉefepiskopo Raphaël François Minassian[11][12][13].

La ĉeesto de la malgranda rusa ortodoksa komunumo kune kun la rusa armea militbazo en Gjumri estas markita per la preĝejo Sankta Aleksandro la Martiro, Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo kaj la preĝejo Sankta Arsenio.

La malgranda vilaĝo Ŝirakavan havas ĉirkaŭ 30 jezidajn loĝantojn.

Ereruk el la 4a-5a jarcentoj, unu el la plej fruaj ekzemploj de kristana armena arkitekturo
Hariĉavank, 8-a jarcento
Lmbatavank, 7-a jarcento.

Fortikaĵoj kaj arkeologiaj lokoj

[redakti | redakti fonton]
  • Horom-Citadelo de la Bronzepoko, Urartaj epokoj,
  • Fortikaĵo Vahramaberd de la Urarta epoko devenanta de 730-714 a.K.,
  • Kumajri-historia distrikto de la frua 19-a jarcento,
  • Fortikaĵo Sev Berd de la 1840-aj jaroj.

Preĝejoj kaj monaĥejoj

[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj

[redakti | redakti fonton]

Ŝirako estas hejmo de pluraj televidaj stacioj:

  • Cajg TV, kun sidejo en Gjumri, funkcianta ekde 1991.
  • Ŝiraka Publika Televido, kun sidejo en Gjumri, funkcianta ekde 1992.
  • Gala TV, kun sidejo en Gjumri, funkcianta ekde 2005.

Ĉiusemajne "Ŝrĝapat" estas la loka gazeto de Ŝirako.

Transportado

[redakti | redakti fonton]

Aera transporto

[redakti | redakti fonton]
Flughaveno Ŝirako

Ŝirako estas servita de la internacia Flughaveno Ŝirako, ĉirkaŭ 5 kilometrojn en la sudoriento de la urbocentro Gjumri. Ĝi estis inaŭgurita en 1961 kaj estas la dua plej granda flughaveno en Armenio. Ĝi estas konsiderata alternativa flughaveno por la Internacia Flughaveno Zvartnoc en Erevano[14].

Komence de 2017, la registaro de Armenio fokusis revigligi la flughavenon. Multnombraj novaj flugkompanioj komencis ekigi flugojn al la flughaveno, inkluzive de Taron Avia, nova armena flugkompanio kun sidejo en Gjumri, kaj Pobeda, kiu estas rusa malmultekosta aviadkompanio kaj tute posedata filio de Aeroflot. Por allogi pli da klientoj, la Ministerio pri Naturprotekto senpagigis meteologiajn servojn por ĉiuj flugkompanioj flugantaj al Gjumri, malpliigante biletajn kostojn. La Gjumri Teknologia Centro ankaŭ partoprenis helpadon revigligi la flughavenon aldonante internajn projektajn detalojn por plibonigi la aspekton de la flughaveno[15].

Stacidomo de Gjumri

La fervojkruciĝo de Gjumri estas la plej malnova kaj la plej granda en Armenio. Ĝi formiĝis en 1897 kaj la unua fervoja interligo al Aleksandropolo, kiu ligis la urbon kun Tbiliso, finiĝis en 1899. La fervoja linio tiam estis etendita de Aleksandropolo al Erevano (en 1902), Kars (en 1902), Jolfa (en 1906), kaj Tabrizo. Rezulte de tio, Aleksandropolo fariĝis grava fervoja nabo.

la stacidomo de Gjumri funkciigas regulajn ekskursetojn al Erevano kaj Batumo. La Suda Kaŭkaza Fervojo CJSC, estas la nuna funkciigisto de la fervoja sektoro en Armenio. La fervoja vojaĝo Gjumri-Erevano havas multajn haltojn en la provinco Ŝirako, inkluzive la staciojn Bajandur, Ŝirakavan, Isahakjan , Aghin kajaran, Ĝrapi, Bagravan kaj Aniavan[16].

Publikaj kamionetoj kaj taksioj

[redakti | redakti fonton]

Publika transporto haveblas en la provinca centro Gjumri. Ĝin servas ĉefe publikaj kamionetoj, loke konataj kiel marŝrutko. La centra stacidomo de la urbo funkcias kiel busa stacio por interurba transporto, servante forirajn itinerojn al la vilaĝoj de Ŝirak, same kiel ĉefajn urbojn en Armenio kaj najbara Kartvelio.

La Aŭtovojo M-7 trapasas la provincon de oriento al okcidento, konektante la urbon Gjumri kun la resto de Armenio.

Agrikulturo

[redakti | redakti fonton]
Pejzaĝo kampara de Ŝirako

La ekonomio de la provinco ĉefe baziĝas sur agrikulturo, inkluzive terkultivadon kaj brutbredadon. Ĝi havas parton de 11,6% en la ĉiujara totala agrikultura produkto de Armenio. Ĉirkaŭ 80% (2.145,5 km²) de la tuta areo de la provinco estas kultiveblaj teroj, el kiuj 36,7% (787 km²) estas plugitaj[17].

La fekunda Ŝirak-ebenaĵo estas la plej granda produktanto de grajnoj kaj terpomo en Armenio. La irigacia sistemo en la provinco estas tre evoluinta. Naŭ akvo-rezervujoj de malsamaj grandecoj kun tuta kapacito de 673.000.000 kubaj metroj (2.38 × 10 10  cu ft) povas irigacii ĉirkaŭ 300 km 2 (116 kvadrataj mejloj) de kamparoj.

Ŝirako estas la unua inter la armenaj provincoj en brutobreda komerco. Ekzistas ankaŭ fiŝbredaj lagetoj proksime al Gjumri kaj multaj kamparaj komunumoj.

Industrio

[redakti | redakti fonton]
Bierfabriko Gjumri

Dum la sovetia periodo, la regiono estis grava industria nabo ene de la Armena SSR. Post la sendependiĝo, la industria sektoro de la regiono draste malpliiĝis. Nuntempe la provinco kontribuas je 3,5% en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio. Ŝirako estas la plej granda produktanto de konstrumaterialoj en Armenio, ĉefe tofaj ŝtonoj kaj pumiko.

  • La industria sektoro en la provinca centro Gjumri inkluzivas la produktadon de konstrumaterialoj (tofo kaj bazalto), ŝtrumpvaroj kaj teksaĵaj fabrikado, manĝaĵprilaborado kaj laktaĵoj, alkoholaj trinkaĵoj, elektronikaj maŝinoj, ktp. La plej granda industria fabriko en Gjumri estas la Gjumri-Biero. Bierfarejo malfermiĝis en 1972. La fabriko produktas diversajn bierojn sub la markoj Gyumri, Ararat kaj Aleksandrapol[18]. La urbo ankaŭ estas hejmo de la "Fabriko de Kurbiĝantaj Maŝinoj" malfermita en 1912, la fabrikado de ŝtrumpvaroj "Arshaluys" fondita en 1926, la maŝiniloj de "Karhat" malfermita en 1959, la "Chap Chemical LLC" ekde 1999, la "Vestaĵfabriko Armtex Group" ekde 2000, kaj la fabriko de ŝtrumpvaroj "Lentex" funkcias ekde 2001. Aliaj industriaj firmaoj de la urbo inkluzivas la fabrikon "Aleqpol" por laktaĵoj, la sukeraĵejo "Anusharan" kaj la "Gold Plast" planto por konstrumaterialoj[19].
  • La urbo Artik estas fama pro siaj tofaj ŝtonoj. Ĝi estas hejmo de multaj ŝtonaj prilaboraj fabrikoj, kiuj produktas travertinon, tofon kaj bazalton, inkluzive de la formo "ArtikTuf" establita en 1928, la "TufaBlocks Factory" fondita en 1997, kaj la "Karastgh" ŝtonprilaborada fabriko funkcianta ekde 2005. Artik ankaŭ estas hejmo de la "Vartan-Anahit LLC" por metal-plastaj produktoj, la Artik-Fromaĝa Fabriko, la "Eliz-Grupo" por laktaĵoj, la "Artik-Fabriko por Vakuaj Fornoj", kaj la "Artik Steklomash" metala gisfabriko.
  • Dum la sovetia periodo, la urbo Maralik havis multajn grandajn industriajn firmaojn kun lumfabriko kaj elektronika fabriko kaj 3 uzinoj por konstruado de materialoj. Nuntempe la sola pluviva planto en la urbo estas la kotonŝpina fabriko Maralik.
  • Fabrikoj por laktaĵoj ankaŭ troviĝas en Ŝirako, kun la plej grandaj 2 firmaoj situantaj en la vilaĝoj Azatan (Igit-Lakta Fabriko ekde 1993) kaj Musayelyan (Ashotsk-Fromaĝa Fabriko ekde 1996). La vilaĝo Aĥurjan estas hejmo de la fabriko "Lusastgh-Sugar" (malfermita en 2010), la plej grandaj sukerproduktantoj en la suddkaŭkaza regiono. La vilaĝo Ŝirakavan estas hejmo de la "Shirak Wine Factory" malfermita en 2009[20].
Progresa Universitato de Gjumri

Gjumri estas la ĉefa eduka centro de la provincaj edukaj institucioj. La urbo estas hejmo de 3 universitatoj:

  • Ŝtata Pedagogia Instituto Gjumri nomita laŭ Mikael Nalbandjan,
  • Progresa Universitato,
  • Universitato Imastaser Anania Ŝirakaci.

Branĉoj de la Nacia Politeknika Universitato de Armenio, Armena Ŝtata Universitato de Ekonomiko, Erevana Ŝtata Konservatorio Komitas, Erevana Ŝtata Akademio de Belartoj, Erevana Ŝtata Instituto de Teatro kaj Kinematografio, Eŭropa Regiona Eduka Akademio kaj Hajbusak Universitato de Erevano ankaŭ funkcias .

Ekde la eduka jaro 2015-2016, Ŝirako havas 167 lernejojn.

La Turpanĝjan Teologia Mezlernejo de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin funkcias ekde 1881 ene de la monaĥejo Hariĝavank en Ŝirako.

Gjumria Stadiono

Piedpilko, korbopilko kaj ŝako estas la plej popularaj sportoj en la provinco. Tamen aliaj olimpikaj sportoj inkluzive de luktado kaj halterlevo ankaŭ estas popularaj, ĉefe en Gjumri. Ŝirako estas hejmo de multaj iamaj kaj nunaj mondaj, olimpikaj kaj eŭropaj ĉampionoj en pluraj specoj de sportoj, kiuj konkuris sub la flago de Sovetunio kaj poste sub la armena flago.

La urbon reprezentas FK Ŝirak ĉe la konkurso de la Armena Unua Ligo. FK Aragac estis la dua futbala klubo en Gjumri, sed ili estis dissolvitaj en 2002 pro monaj malfacilaĵoj.

FK Tufagorc (dissolvita en 1995) kaj FK Sipan (dissolvita en 1993), ambaŭ el la urbo Artik, ankaŭ reprezentis la provincon en la futbalaj konkursoj de Armenio.

La plej granda sportejo de la provinco estas la Gjumria Stadiono. Gjumri ankaŭ estas hejmo de la Futbala Akademio de la Futbala Federacio de Armenio. La urboj Artik kaj Maralik havas futbalan stadionon ĉiu kun malgrandaj kapabloj.

Gjumri ankaŭ famas pro vintraj sportoj. La lernejo de vintraj sportoj de Gjumri renovigita en 2015-2016, nomiĝas laŭ Ludvig Mnatsakanjan. La areo de Aŝock havas modernan skian vojon aranĝantan internacian turniron por skikurado.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Shirak region history. Arkivita el la originalo je 2021-03-04. Alirita 2020-10-30 .
  2. Shirak Marz: page 3 of 35 – TourArmenia
  3. Shirak history. Arkivita el la originalo je 2021-03-04. Alirita 2020-10-30 .
  4. Kumayri infosite. Cimmerian. Arkivita el la originalo je 6an de novembro 2012. Alirita 14 June 2015 .
  5. #1 Internet Site for Gyumri Armenia. Gyumritown.com. Arkivita el la originalo je 17an de decembro 2014. Alirita 15 December 2014 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2020-10-30 .
  6. The Turco-Mongol Invasions. Rbedrosian.com. Alirita 2012-05-22 .
  7. 7,0 7,1 Kouymjian, Dickran (1997), "Armenia from the Fall of the Cilician Kingdom (1375) to the Forced Migration under Shah Abbas (1604)" in The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volume II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, ed. Richard G. Hovannisian, New York: St. Martin's Press, p. 4. (ISBN 1-4039-6422-X).
  8. (2003) Hovannisian, Richard: Armenian Karin/Erzerum. Costa Mesa, California: Mazda Publ., p. 48. ISBN 9781568591513. “Thus, even today the Erzerum dialect is widely spoken in the northernmost districts of the Armenian republic as well as in the Akhalkalak (Javakheti; Javakhk) and Akhaltskha (Akhaltsikh) districts of southern Georgia”.
  9. RA Shirak Marz. Marzes of the Republic of Armenia in Figures, 2002–2006. National Statistical Service of the Republic of Armenia (2007).
  10. Shirak Provinece communities
  11. Նախատեսվում է իրականացնել համայնքների խոշորացման 14 պիլոտային ծրագիր. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2020-10-30 .
  12. Հայաստանի 328 համայնքների միավորմամբ կձևավորվի 34 համայնք. ԱԺ-ն քննարկում է ծրագիրը. Arkivita el la originalo je 2017-12-18. Alirita 2020-10-30 .
  13. About the communities of Shirak Province
  14. armats. Armats.com. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 15an de decembro 2014 .
  15. arka. Arka.am. Alirita 27an de julio 2017 .
  16. panorama. panorama.am. Alirita 27an de julio 2017 .
  17. Armstat: Shirak Province. Arkivita el la originalo je 2010-11-15. Alirita 2020-10-30 .
  18. GYUMRI BEER. Gyumribeer.am. Alirita 15a de decembro 2014 .
  19. Shirak Province schools. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-10-30 .
  20. Turpanjian Theological High School. Arkivita el la originalo je 2021-02-25. Alirita 2020-10-30 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]