Flago de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Armenio
Flago de Armenio
Flago de Armenio
nacia flago
Lando  Armenio
Uzo 111000
Proporcio 1:2
Priskribo Tri strioj blua, ruĝa kaj oranĝkolora
Oficialigo 24-a de aŭgusto 1990
vdr

La nacia flago de Armenio, la "Armena Trikolora Flago", konsistas el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, ruĝa la supera, blua la centra kaj oranĝa la malsupera. La Supera Armena Konsilio adoptis la nunan flagon la 24-an de aŭgusto 1990. La Leĝo pri la Nacia Flago estis aprobata de la Armena Parlamento la 15-an de junio 2006. La nuna flago estis uzata unuafoje dum la efemera ekzistado de la Armena Demokratia Respubliko en 1918.

Tra la historio ekzistis multaj variantoj de la armena flago. En la pratempo, la armenaj dinastioj estis reprezentataj per diversaj kaj malsamaj simbolaj bestoj kiuj estis bildigitaj en la flagoj[1]. En la 20-a jarcento, pluraj sovetaj flagoj reprezentis la armenan nacion.

Simbolismo[redakti | redakti fonton]

La signifo de la koloroj estis multfoje interpretitaj. Tamen, multaj interkonsentas ke la ruĝo reprezentas kaj honorigas la sangon elverŝita de la armenaj soldatoj en la militoj, la bluo reprezentas la armenan ĉielon kaj la abrikotkoloro simbolas la fruktodonajn grundojn de Armenio kaj la terkultivistojn[2].

La oficiala signifo de la koloroj, kiel diras la Konstitucio de la Armena Respubliko, estas: "La ruĝo estas simbolo de la armena montaro, la daŭra batalo de la armena popolo por la vivtenado, la konservado de la kristana kredo, la sendependeco kaj libereco de Armenio. La bluo estas simbolo de la volo de la armena popolo vivi sub paca ĉielo. La abrikotkoloro estas simbolo de la kreiva talento kaj la laboremo de Armenio[3].

Dizajno[redakti | redakti fonton]

Ĉar la registaro de Armenio ne specifigas la ekzaktajn nuancojn de la koloroj, ekzistas du versioj de la sama flago kaj ambaŭ estas komune uzataj. La plej komuna el la du havas brilajn kolorojn, dume la alia estas multe pli senbrila[4].

La pli ofta versio La malpli ofta versio
Flago de Armenio.
Ruĝa 255-0-0 216-28-63
Blua 0-0-170 85-117-196
Abrikotkolora 255-153-0 239-107-0

Historio[redakti | redakti fonton]

Artaksia Dinastio 189 a.K. - 1 p.K.

Ne ekzistas similaĵoj inter la unua armena flago de la antikveco kaj la nuna trikolora flago. La antaŭaj flagoj montris drakon, aglon aŭ kelkajn misterajn objektojn apartenantaj al la gedioj (kelkfoje leono). La flagoj estis alkroĉataj al la flagstango kaj ĝi gvidis la trupojn al la milito. Per la alveno de la kristanismo, la Armena Imperio adoptis diversajn flagojn kiuj reprezentis la tiuepokajn regantajn dinastiojn. La flago de la Artaksia Dinastio, ekzemple, konsistis el ruĝa teksaĵo montrante du aglojn kiuj rigardas unu la alian, disigataj de floro.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dizajno de Alishan en 1885. Ratio: 1:2

Post la disiĝo de Armenio inter la Persa Imperio kaj la Osmanida Imperio, la ideo pri flago malaperis dum kelke da tempo. Tamen, la ideo renaskiĝis en 1885, kiam la Asocio de Studantoj de Armenio en Parizo deziris aliĝi al la enterigo de Victor Hugo per nacia flago kaj ili alvokis katolikan armenan sacerdoton, (la Pastro Ghevont Alishan) por la dizajnado de tia flago. La unua dizajno estis tre simila al la nuna armena flago. Tamen, ĝi ŝajnis plia varianto de la nuna flago de Bulgario. La ruĝa strio signifis la unuan paskan dimanĉon, sekvata de verda strio por la reprezentado de la "Verda" Paska Dimanĉo kaj laste, la blanka koloro kiu estis arbitre elektata por kompletigi la kombinon. Dume en Francio, Alishan ankaŭ dizajnis duan flagon, hodiaŭ identigata kiel la "Armena Naciismo". Ankaŭ ĝi estis trikolora, sed diference al la antaŭa dizajno, tiu ĉi estis vertikala modelo simile al la flago de Francio. Ĝiaj koloroj estis la ruĝa, verda kaj blua, dekstre maldekstren.

Transkaŭkaza Demokratia Federacio[redakti | redakti fonton]

Flago de la Transkaŭkaza Demokratia Federacio (1918). flago Ratio: 1:2

En 1828, la persa Armenio estis aneksata al la Rusa Imperio post la lasta ruso-persa milito, kaj ĝi estis konata kiel Rus-Armenio. Kiam la rusa imperio malaperis, Rus-Armenio proklamis sian sendependon kaj aneksiĝis al la efemera Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kune kun Kartvelio kaj Azerbajĝano. Tiu unuiĝo apenaŭ daŭris jaron kaj baldaŭ disiĝis. Ĉar la respubliko mallonge vivis, ĝi ne havis flagon aŭ aliajn simbolojn. Tamen, kelkaj historiistoj opinias ke la horizontala flago ora, nigra kaj ruĝa, simile al la flago de Germanio, sed alimaniere ordigita, estis la flago de Transkaŭkazio[5]. La federacio disiĝis la 26-an de majo 1918, kiam la Kartvela Demokratia Respubliko proklamis sian sendependecon. Armenio kaj Azerbajĝano deklaris ĝin du tagojn pli malfrue, la 28-a de majo 1918, kiel la Armena Demokratia Respubliko kaj Azerbajĝana Demokratia Respubliko, respektive.

Armena Demokratia Respubliko[redakti | redakti fonton]

Flago de la demokratia respubliko 1918–1922. Flag Ratio: 2:3

Post sendependiĝo, la Armena Demokratia Respubliko aprobis la nunan trikoloran flagon. Per la aperado de la Nacia Armena Konsilio sub Stepan Malĥasjan[6], la sendependa armena registaro elektis la kolorojn de la lasta periodo de la Rubenida dinastio: ruĝa, blua kaj flava. La flava koloro estis tuj anstataŭata de la oranĝkoloro, ĉar ĝi pli bele kombiniĝas kun la aliaj koloroj. La flago de la sendependa Armenio tiam havis proporcion de 2:3, sed la 24-a de aŭgusto 1990, kiam la Supera Armena Koncilio adoptis ĝin kiel flago de la Armena Respubliko, ĝi transiris al 1:2.[7]

Soveta Armenio kaj soveta Transkaŭkazio[redakti | redakti fonton]

Flago de la soveta Transkaŭkazio 1922–1936.

La 29-a de novembro 1920, la bolŝevikoj instaŭris la Socialisman Sovetan Armenan Respublikon. Estis prezentata kaj adoptata nova flago en la Konstitucio akceptita la 2-a de februaro 1922 de la Unua Kongreso de la Sovetoj de Armenio[8] .

Tiu ĉi flago nur ekzistis dum unu monato, ĉar la 12-a de marto la SSR Armenio — unuiĝinta al la sovetaj respublikoj Azerbajĝano kaj Kartvelio — formis la SSR de Transkaŭkazio. La 30-a de decembro 1922, la soveta Transkaŭkazio fariĝis unu el la kvar sovetaj respublikoj kiuj kuniĝis por la kreado de Sovetunio. La flago de la respubliko havis falĉileton kaj martelon antaŭ stelo kun la komencliteroj "Z - S - F - R - S", en la rusa lingvo "Sovetskaja Zakavkazskaja Federativnaja Socialistiĉeskaja Respublika" aŭ "Transkaŭkazia Socialisma Soveta Federacia Respubliko". En 1936, la respubliko dividiĝis en tri regionoj, kiuj poste estis nomataj la SSR Kartvelio, la SSR Armenio kaj la SSR Azerbajĝano.

Flago de la SSR Armenio[redakti | redakti fonton]

Flago de la Socialisma Soveta Armena Respubliko 1952–1991. Proporcioj de la flago 1:2

En 1921, la Ruĝa Armeo okupis Armenion kaj en 1922 la SSRF Transkaŭkazio iĝis parto de Sovetunio. En tiu epoko, estis uzata la ruĝa flago kun la literoj ЗССРФС (mallongigoj en la cirila alfabeto) flave en la supera maldekstra angulo.

Kiel unu el la respublikoj de Sovetio, Armenio prezentis sian unuan flagon en 1936. Ĝi estis tre simila al la sovetunia flago, kiu estis ruĝa kaj flava kun la falĉileto kaj la martelo en la angulo. Sube aperas "H - Kh - S - H", literoj skribitaj en la armena alfabeto. Tiuj literoj, laŭ okcident-armena lingvo, estas "Haygagan Khorhurtayin Sodzialistakan Hanrabedutyun," aŭ la "Socialisma Soveta Armena Respubliko". En la jardeko de 1940, la flago estis anstataŭigata por la uzado de la orient-armena lingvo kiu estas la armena varianto parolata en la respubliko. La komencliteroj transiras al "H - S - R - S", kio signifas "Hayastani Sovetakan Sotsialistikakan Respublika", laŭ la orientarmena elparolo. En 1952, estis prezentita nova flago. La mallongigo estis tute forigita kaj estis aldonita nova blua horizontala strio. Tiu estis la flago kiu senŝanĝe restis ĝis 1991, kiam Armenio sendependiĝis kaj la antaŭa trikolora flago estis tuj restaŭrita. La trikolora flago estis antaŭe uzata de la naciismaj movadoj de Armenio en 1990, antaŭ la sendependiĝo.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Flago de Respubliko Montara Karabaĥo

La nuna flago de Armenio estis la inspiro por la flago de Montara Karabaĥo, regiono kiu deklaris sian sendependon disde Azerbajĝano en 1991, sed ne estas agnoskata internaciskale. La loĝantaro de la respubliko estas armenoj kio klarigas la influon de la flago.

La nacia flago ankaŭ estas menciata en la kanto Mer Hayrenik, la nacia himno de Respubliko Armenio. Konkrete, en la dua kaj tria strofoj ĝi parolas pri la kreado de la nacia flago:

Ĉi tie estas flago por vi, frato mia,
Kiun mi faris per miaj manoj
Dum sendormaj noktoj,
Kaj banita de miaj larmoj.
Rigardu, ĝi estas trikolora,
Nia sankta simbolo.
Ĝi povas sparkigi la malamikon.
Kiu glorigas Armenion ĉiame.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La armena flago flosante antaŭ la Armena Ambasado en Vaŝingtono, Usono.

La leĝo pri la nacia flago de Armenio diras ke la flago devas esti hisata ĉiutage en:

  • Publikaj konstruaĵoj
  • La prezidentejo de Armenio
  • La Nacia Asembleo de Armenio
  • La Konstitucia Konsilio de Armenio
  • Oficejoj kiuj reprezentas Armenion

La leĝo permesas la hisadon al komunaj civitanoj en iliaj hejmoj, sed la flago devas esti hisata je pli ol 2,5 metroj (98,42’’) de sur la planko[9]. La uzado de malpuraj aŭ makulaj flagoj estas malpermesata.

Tagoj de la Flago[redakti | redakti fonton]

La ĉiutaga hisado de la flago estas instigata, sed laŭleĝe devigata nur dum la subaj datoj:[10][11]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.