Flago de Slovenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Slovenio havas tri egalajn horizontalajn striojn el blanka, blua, kaj ruĝa koloroj, kun la slovena blazonŝildo situanta en la supra flanko de la flago centrita en la blanka kaj blua strioj. La blazonŝildo havas la bildon de monto Triglav, la plej alta pinto de Slovenio, en blanka koloro kontraŭ blua fono ĉe la centro. Malsupre ĝi havas bluajn liniojn reprezentante la Adriatikon kaj lokajn riverojn, kaj supre ĝi havas tri ses-pintajn orajn stelojn aranĝitajn en inversa triangulo kiu estas prenita de la blazonŝildo de la Graflando de Celjo, la granda slovena dinastia domo de la fruaj 14-a kaj 15-a jarcentoj.

La koloroj de la flago estas foje atribuitaj al tutslavismo, sed ili venas de la mezepoka blazonŝildo de la Duklando Karniolo, en kiu harmonias blua aglo sur blanka fono kun ruĝa kaj ora duonluno. La koloroj de la flago estis konsideritaj naciaj koloroj antaŭ ol ili estis unue aranĝitaj sur flago dum la pliiĝo de naciismo en Eŭropo. La ekzistanta trikoloro estis kreita dum la Fonto de Nacioj en 1848, kiam grupo de studentoj de Ljubljano prenis la kolorojn de la Karniola blazonŝildo, aranĝante ilin laŭ maniero simile al la flago de Rusio.