Flago de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flago de Ukrainio (ukraine державний прапор України; transliterumita kiel derzhavni prapor Ukrayiny, laŭlitere "ŝtatflago de Ukrainio") estas la nacia flago de Ukrainio. La nacia flago estis oficiale adoptita por la unua fojo en 1918 fare de mallongdaŭra Ukraina Popola Respubliko. En tiu tempo la ofte uzita blu-flava flago jam iĝis blua kaj flava kaj elmontris tridenton en supra maldekstraflanka angulo. La insigno restis senŝanĝa de sinsekva registaro de Pavlo Skoropadskij, kaj tiam de la Estraro de Ukrainio. Dum la soveterao, bolŝevikoj utiligis ruĝajn kaj poste ruĝbluajn flagojn kiel la oficialan flagon de Ukraina SSR. La blua kaj flava flago estis oficiale restarigita en 1992 post la ukraina sendependeco. Ukrainio festas Flagtagon ĉiun jaron la 23-an de aŭgusto.