Flago de Turka Respubliko Norda Kipro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flago de la Turka Respubliko Norda Kipro estas bazita sur la flago de Turkio kun la koloroj inversaj kaj du horizontalaj ruĝaj strioj aldonitaj ĉe la pinto kaj fundo kaj la duonluno kaj la stelo en ruĝa koloro.

Flago de Nord-Kipro estas hisata en la landoj kie ĝi havas diplomatiajn rilatojn, t.e. Turkio kaj la nesuverena aŭtonoma respubliko Naĥiĉevano en Azerbajĝano.

Flago de la Nord-Kipro estas uzata en opozicio al la flago de Kipro kiel flago de Turka Respubliko Norda Kipro. La loka uzo de la turka flago estas iom simila al la uzo de la greka flago en la resto de la insulo.