Flago de Sauda Arabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flago de Sauda Arabio (arabe: علم المملكة العربية السعودية) estas uzita de la registaro de Saud-Arabio ekde la 15-a de marto 1973. Ĝi estas verda flago havanta en blanka koloro araban surskribon kaj glavon. La skribo sur la flago estas en la Thuluth-kaligrafio. Ĝi estas la ŝahado aŭ islama deklaracio de kredo: "Ne ekzistas dio krom Alaho kaj Mohamedo estas la mesaĝisto de Alaho". La glavo simbolas justecon.

Verdaj flagoj portantaj tiun aŭ aliajn arabajn skribaĵojn videblas ofte en Islamo kaj ne devus esti konfuzitaj kun la saud-arabia nacia flago. Tiuj aliaj flagoj kutime ne portas la glavosimbolon.