Flago de Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4:7
Flago de Irano antaŭ 1979-a revolucio

La nuna flago de Irano (perse: پرچم ایران ) estis adoptita la 29-an de julio 1980, kaj estas la reflektado de la ŝanĝoj okazigitaj de la Irana revolucio. La emblemo en la centro de la flago estas kunmetaĵo de diversaj elementoj reprezentante malsamajn aspektojn de islama vivo: Alaho, la Koranon, la Glavon, la kvin principojn de Islamo, ekvilibron, unuecon kaj neŭtralecon.

La armilo de Irano estis metita en la centro de la blanka bendo kiu havas multajn signifojn, sed estas esence geometri-simetria formo de la vorto Alaho same kiel partojn de la islama frazo "la ilaha illa Alah" ("ekzistas neniu dio krom Alaho"), formante monogramon.

La simbolo konsistas el kvar duonlunoj kaj glavo. La kvar duonlunoj formas la vorton Alaho: de dekstro ĝis maldekstro la unua duonluno estas la litero "Alefo", la dua estas la letero "Laam", la glavo estas la dua "laam", kaj la tria kaj antaŭe duonluno kune formas la literon "Heh". Super la glavo (centra parto) estas tashdid. La glavo reprezentas potencan kaj suverenan ŝtaton. La formo de la emblemo estas elektita por memorigi homojn pri ruĝa tulipo, por la memoro pri la junuloj kiuj mortis por Irano, konstruante en legenda kredo ke ruĝaj tulipoj iĝas sur la sango de martiroj, valorigante patriotismon kaj oferadon. La simbolo estis dizajnita de Hamid Nadimi, kaj estis oficiale aprobita de Ajatolaho Ĥomeini la 9-an de majo 1980.

Plia ŝanĝo al la flago post la Revolucio estis la aldono de skribo sur la limoj inter la blanka,la verda kaj ruĝa bendoj legante, Allahu Akbar ("dio estas potenca") en versio de la Kufic-manuskripto uzita por la Korano.