La flago de Afganio (perseبيرق افغانستان, paŝtoeد افغانستان بيرغ) estis oficialigita la 4-an de januaro2004 de la provizora registaro kiu regis Afganion dum la periodo 2002-2004. Ĝi similas tiun, kiun la lando posedis dum sia monarkia periodo, inter 1930 kaj 1973; la nura malsamaĵo estas la aldono de la Ŝahado ĉe la pinto de la blazono de Afganio, en la mezo de la flago.
la flago 2002–2004
la flago 2004-2021
La flago ekde 2002 ĝis 2021 kaj jam antaŭe plurfoje konsistis el tri vertikalaj strioj: nigra, ruĝa kaj blanka. La koloroj jam estis kutimaj ĉe preskaŭ ĉiuj antaŭaj flagoj de la lando. En la mezo videblis, en 2002 ĝis 2004 pli ete, ekde 2004 ĝis 2021 grande en blanka koloro sur la meza ruĝa trabo de la trikoloro, la tiutempa emblemo de Afganio.
Kiel la nacia flago ekde 2021 denove servas kaj jam en 1997-2001 servis kaligrafiaĵo de la ŝahado, arabeالشهادة, šahida, “atesti”) aŭ konfeso de islama kredo. La talibanoj komprenas ĝin sia ĉefa simbolo. Tamen ili kompreneble ne havas kopirajton de la kaligrafia simbolo kaj de la islama koncepto, kaj la religia koncepto ne perdu renomon pro tiu politika uzado.
Dum la regado de Habibullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro etan simbolon, antaŭulo de la nuntempa emblemo de Afganio.
1919–1921
2:3
Emirlando Afganio
Unua flago dum la regado de Amanullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro radiojn dissenditajn el la emblemo, kun formo de oktogramo. Tia stilo estis kutima en la Otomana Imperio.
1921–1928
2:3
Emirlando Afganio (ĝis 1926); Reĝlando Afganio
Dua flago dum la regado de Amanullah Ĥan/Ŝaho, kie la emblemon ĉirkaŭas ne plu cirklo, sed elipso.
1928
2:3
Reĝlando Afganio
Tria flago dum la regado de Amanullah Ŝaho, kie la oktogramo anstataŭiĝis per foliaro kaj la emblemo estis maldraste modifita.
1928–1929
2:3
Reĝlando Afganio
Kvara flago dum la regado de Amanullah Ŝaho. Aperas tri strioj: nigra (kiu simbolas la ĝistiamajn flagojn), ruĝa (kiu simbolas la sangon elverŝitan dum la milito por sendependiĝo) kaj verda (koloro de espero kaj Islamo). Verŝajne, ĉe Ŝaho havis grandan influon lia vizito en Eŭropo en 1927. La nova emblemo montras la sunon elirantan el du montoj kovritaj per neĝo, kio simbolas renaskiĝon por la lando.
1929
2:3
Reĝlando Afganio
Flago dum la regado de Habibullah Kalakani aŭ Habibullah Khan. Ĝi samas la flagon uzitan dum la mongola regado de Afganio dum la 13-a jarcento.
1929–1930
2:3
Reĝlando Afganio
Unua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho. Reaperas la koloroj nigra, ruĝa kaj verda; ankaŭ reuziĝas la oktograma emblemo.
1930–1973
2:3
Reĝlando Afganio
Dua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho, plu uzata dum la regado de lia filo, Mohammed Zahir Ŝaho. La oktogramo estis forigita, kaj la emblemo plilarĝiĝis. Inter la islama preĝejo kaj la emblemo videblas la jaro ١٣٤٨ (1348 laŭ la islama kalendaro, aŭ 1929 laŭ la gregoria kalendaro): en tiu jaro komenciĝis la dinastio de Mohammed Nadir Ŝaho.
1973–1974
2:3
Respubliko Afganio
Unua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi estas sama kiel la antaŭa, sed ne plu havas la daton ١٣٤٨.
1974–1978
2:3
Respubliko Afganio
Dua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi pluuzas la kutimajn kolorojn, sed kun nova signifo: la nigro simbolas la forgesindan pasintecon, la ruĝo simbolas la sangon elverŝitan nome de sendependeco, kaj la verdo simbolas fruktodonan terkultivadon. En la angulo videblas nova emblemo, aglo kun malfermitaj flugiloj.
1978
2:3
Demokrata Respubliko Afganio
Ĉe mortigo de la ĝistiama respublikestro okaze de ŝtatrenverso, Afganio iĝis komunisma lando. Ĝi retenis la antaŭan flagon, sed forigis la emblemon. Simila flago estis uzita fare de la politika partioJunbish-i-Milli kiu kontrolis aŭtonomian nordan Afganion de 1992 ĝis 1998.
1978–1980
1:2
Demokrata Respubliko Afganio
Tiu ĉi flago ege similis tiujn de la aliaj komunismaj landoj; en la mezo aperis la vorto Ĥalq (arabe: "homoj").
1980–1987
1:2
Demokrata Respubliko Afganio
Nova flago aperis okaze de ŝtatrenverso. Oni restarigis la antaŭan trikoloran flagon, kun nova emblemo.
1987–1992
1:2
Respubliko Afganio
En tiu ĉi flago, oni nur maldraste modifis la emblemon.
1992
1:2
Respubliko Afganio
Tiu ĉi flago estis uzita provizore post la defalo de la registaro.
1992–1996
1:2
Islama Ŝtato Afganio
Oni inversigis la nigran kaj verdan striojn. Ankaŭ aperis la skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Ŝtato Afganio").
Post la forfalo de la talibana registaro, oni restarigis la flagon uzitan en 1992.
2002–2004
1:2
Provizora Islama Ŝtato Afganio
Tiu ĉi flago ege similas tiun de la monarkia epoko.
2004–2021
2:3
Islama Respubliko Afganio
Simila kiel la antaŭa flago, sed kun malsama proporcio. La skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Lando Afganio") anstataŭis افغانستان ("Afganio").