Flago de Birmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuna flago

La nacia flago de Birmo estis adoptita la 21-an de oktobro 2010, anstataŭante la flagon el socialisma origino. Ĝi konsistas el tri horizontalaj strioj (flava, verda kaj ruĝa), kun granda blanka stelo en la centro. La koloroj reprezentas solidarecon, pacon, trankvilecon, kuraĝon kaj decidon.

La antaŭa flago de Birmo estis adoptita la 3-an de januaro 1974 surbaze de la deklaracio de socialisma respubliko en Birmo fare de Ne Win. Ĝi havas 14 stelojn ĉirkaŭante dentradon kaj rizoplanton. La rizo signifis agrikulturon, la dentrado reprezentis industrion, la 14 steloj reprezentis la unuecon kaj egalecon inter la 14 membroŝtatoj de la Unio. Tiuj socialismaj simboloj rilatis al laboristoj kaj terkultivistoj. La blanka koloro simbolis purecon, la bluo simbolis pacon kaj integrecon, kaj la ruĝo simbolis kuraĝon.

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]