Brita Birmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Birmo
1824 – 4-a de januaro 1948

historia lando • vasala ŝtato • koloniodominio de Brita Imperiokronkolonio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Britaj oficiroj metas la reĝon Thibaw en vaporŝipon al ekzilo en Hindio. Li neniam revenos al Birmo.
Brita Armeo en Birmo 1944.

Brita Birmobrita dominio de Birmo etendis inter 1824 kaj 1948. Ĝi startis dum la birm-anglaj militoj, post kiuj ĝi iĝis provinco de la Brita Hindio, kaj finis per la sendependigo de Birmo kiel sendependa ŝtato en 1948.

Post sia venko en la unua birm-angla milito en 1826, la britoj aneksigis kelkajn partojn de la teritorio de Birmo, inter kiuj estis inkluditaj Raĥine, Tenasserim; en 1852, post la dua birm-angla milito ili aneksigis Malsupran Birmon. Tiuj teritorioj estis deklaritaj minora provinco de Brita Birmo, dependa de la Brita Hindio, en 1862.[1] Post la tria birm-angla milito en 1885, oni aligis la Supran Birmon kaj venontjare oni kreis la provincon Birmo, kiu iĝis grava provinco en 1897.[2] Tiu situacio daŭris ĝis 1937, kiam Birmo ekestis administraciita aparte de la Birma Oficejo kaj de la Sekretario de Ŝtato por Hindio kaj Birmo. Birmo finfine akiris sian sendependecon komplete la 4an de januaro 1948.

Birmo estas aludita foje kiel la "Kolonio de Skotlando", pro la grava rolo plenumita de skotoj en la koloniigo kaj la administrado de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Imperial Gazetteer of India vol. IV, 1908, p. 29
  2. Imperial Gazetteer

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charney, Michael (2009). A History of Modern Burma. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Desai, Walter Sadgun (1968). History of the British Residency in Burma. London: Gregg International. ISBN 0-576-03152-6.
  • Harvey, Godfrey (1992). British Rule in Burma 1824–1942. London: Ams Pr. ISBN 0-404-54834-2.
  • Imperial Gazetteer of India vol. IV (1908), The Indian Empire, Administrative, Published under the authority of His Majesty's Secretary of State for India in Council, Oxford at the Clarendon Press. Pp. xxx, 1 map, 552.
  • Naono, Atsuko (2009). State of Vaccination: The Fight Against Smallpox in Colonial Burma. Hyderabad: Orient Blackswan. p. 238. ISBN 978-81-250-3546-6. ( http://catalogue.nla.gov.au/Record/4729301/Cite Arkivigite je 2020-07-30 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Richell, Judith L. (2006). Disease and Demography in Colonial Burma. Singapore: NUS Press. p. 238.
  • Myint-U, Thant (2008). The River of Lost Footsteps: A Personal History of Burma. Londres: Farrar, Straus and Giroux.