Birma Kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Japana avanco, januaro–marto 1942.
Britaj trupoj en surteriga boato ĉe insulo Ramree, 21a de januaro 1945.
Sherman tankoj kaj kamionoj de 63a Motorbrigado avancantaj al Meiktila, marto 1945.
Orientafrikaj trupoj en Birmo, 1944. La spertoj de afrikaj soldatoj dum la milito stimulos la ekon de Afrika naciismo.

La Birma Kampanjo estis serio de bataloj luktita en la Brita Birmo, en la fronto de Sudorienta Azio, Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, ĉefe inter fortoj de la Brita Imperio kaj Ĉinio, kun subteno de Usono, unuflanke, kontraŭ la invadantaj fortoj de la Japana Imperio, Tajlando, kaj la Hindia Nacia Armeo. Britaj fortoj estis ĉirkaŭ 1 000 000 kaj venis ĉefe el Brita Hindio,[1] kun aliaj koloniaj trupoj, kaj pli malgrandaj nombroj de teraj kaj aeraj fortoj el aliaj kolonioj.[2] La Birma Sendependiga Armeo (konata al Aliancanoj kiel "Birma Perfida Armeo") estis trejnita de la japanoj kaj faris la dekomencajn atakojn kontraŭ fortoj de la Brita Imperio.

La kampanjo havis nombron de elstaraj trajtoj. Pro la geografiaj trajtoj de la regiono la vetero, malsanoj kaj tereno havis gravan efikon al operacol. Manko de transporta infrastrukturo metis emfazon al milita inĝenierado kaj aertransporto por mobilaj kaj liverantaj trupoj, kaj evakuo de vunditaj. La kampanjo estis kompleksa ankaŭ politike, ĉar britoj, usonanoj kaj ĉinoj havis diferencajn strategiajn prioritatojn.

Ĝi estis ankaŭ la nura terkampanjo fare de la Okcidentaj Aliancanoj en la Pacifika Milito.

La klimato de la regiono estas dominata de la sezonaj pluvoj de musono, kiu permesis efikan kampanjadon dum nur duono de la jaro. Tio, kun aliaj faktoroj kiel malsatego kaj disordo en Brita Hindio kaj la prioritato donita de la Aliancanoj al la venko super Nazia Germanio, plilongigis la kampanjon kaj dividis ĝin en kvar fazoj: la japana invado, kiu kondukis al la forpelo de britaj, hindaj kaj ĉinaj fortoj en 1942; malsukcesaj klopodoj fare de la Aliancanoj por munti ofensivojn en Birmon, el fino de 1942 al komenco de 1944; la japana invado de Hindio de 1944, kiu finfine malsukcesis post la bataloj de Imfal kaj Kohima; kaj finfine la sukcesa ofensivo de Aliancanoj kiu reokupis Birmon el fino de 1944 al la mezo de 1945.

Ĉiuflanke perdis po pli ol 200 000 homojn.

Gravaj partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Brayley, Mike Chappell. "The British Army 1939-45 (3): The Far East". Osprey Publishing. Paĝo 6.
  2. Ellis, John, World War II: A Statistical Survey: The Essential Facts and Figures for All the Combatants, 1993

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Newell, Clayton R. Burma, 1942. World War II Campaign Brochures. Washington D.C.: United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-21.
  • Hogan, David W. India-Burma. World War II Campaign Brochures. Washington D.C.: United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-5.
  • Leasor, James (2012) [1955]. NTR: Nothing to Report. London: James Leasor Ltd. ISBN 978-1-908291-44-8.
  • Leasor, James (2011) [1988]. The Marine from Mandalay. London: Leo Cooper. ISBN 978-1-908291-33-2.
  • MacGarrigle, George L. Central Burma. World War II Campaign Brochures. Washington D.C.: United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-37.
  • Burchett, Wilfred G. (1943). Trek Back from Burma. Allhabad: Kitabistan.
  • Pearson, Michael (2007). The Burma Air Campaign: December 1941 – August 1945. Pen & Sword.
  • Spiller, David (2012). Out of Burma. Amazon Kindle.