Flago de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Azerbajĝano
Flago de Azerbajĝano
Lando Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano
Uzo FIAV 111000.svg 111000
Proporcio 1:2
Priskribo Tri horizontalaj strioj blua, ruĝa kaj verda, kun blankaj stelo kaj duonluno en la meza strio
Oficialigo 24-a de septembro 1918 (sed ĝi estis modifita en 1991)
Information icon.svg
vdr

La flago de Azerbajĝano estas trikolora flago el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, blua la supra, ruĝa la centra kaj verda la malsupra. En la centro de la ruĝa strio, aperas blanka duonluno kaj okpinta stelo.

La bluo reprezentas la tjurkan originon de la azeroj, la ruĝo estas simbolo de la moderniĝo kaj la progreso kaj la verdo reprezentas la apartenon al la islama civilizo. Ĉi tiu flago estis oficiale adoptita la 5-an de februaro 1991.

Sudazerbajĝano[redakti | redakti fonton]

La Sudazerbajĝana revekiga movado (SANAM), separatista movado en irana Sudazerbajĝano, uzas flagon, kiu estas kreita laŭ la nacia flago de Azerbajĝano.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Flago de Azerbajĝano