Flago de Abĥazio
publikigita versio estis patrolita je 5 jul. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 5 jul. 2021.
La flago de la Respubliko Abĥazio estis kreita en 1991 de V. Gamgia. Ĝi estis oficiale adoptita la 23-an de julio 1992. La dezajno de la ruĝa kantono estas bazita sur la standardo de la mezepoka Abĥazia reĝlando. La malferma dekstra mano signifas "Saluton amikoj! Ne plu malamikoj!". La sep steloj en la kantono poste estis reinterpretitaj kiel la sep historiaj regionoj de la lando - Sadzen, Bzyp, Gumaa, Abzhywa, Samurzaqan, Dal-Tsabal kaj Pskhuy-Aibga.
La sep verdaj kaj blankaj strioj estas bazitaj sur la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko, kiu Abĥazio konsideras sin post la Unua Mondmilito. Sep estas sankta nombro por abĥazoj kaj la verdaj kaj blankaj strioj reprezentas la toleremon kiu permesas kaj Kristanismon kaj Islamon kunvivi.
Similaj flagoj[redakti | redakti fonton]
Flago de Abĥazio.
|
|