Flago de Libano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flago de Libano (arabe: علم لبنان) estas formita de du horizontalaj ruĝaj strioj envolvante horizontalan blankan strion. La blanka strio estas duoble grandaj kiel la ruĝaj strioj (rilatumo 1:2: 1). La verda lebanona cedro en la mezo tuŝas ambaŭ ruĝajn striojn kaj ĝia larĝo estas unu triono de la larĝo de la flago.

Ĝi estis dizajnita por esti neŭtrala flago, ne aliancita al ajna religia grupo de Libano. La ruĝaj strioj simbolas la puran sangon verŝita por la liberigo. La blanka strio simbolas pacon, kaj la blankan neĝon kovrantan la montojn de Libano. La verda cedro simbolas senmortecon kaj konstantecon kaj ĝi estas fama pro mencio en la Biblio.

Ruĝa koloro supozeble pro la koloro de la uniformoj de la libana legio dum la Unua Mondmilito. Oficiale la ruĝeco reprezentas oferitajn homojn dum batalo por sendependeco, kaj blanka reprezentas purecon kaj pacon. Kvankam la flago ekzistis nur por duona jarcento, la arbo ĉe la centro de la flago - la Cedro de Libano - estis emblemo de la lando ekde la tempo de la reĝo Salomono, antaŭ preskaŭ 2,000 jaroj. Specife, la cedro estas la simbolo de la kristana komunumomaronitoj de la lando. Ĝi unue ekaperis sur flago en 1861 kiam Libano estis parto de la Otomana Imperio.