Flago de la Maldivoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Maldivoj)
2:3

La flago de la Maldivoj estas ruĝa kun granda verda rektangulo en la centro portanta vertikalan blankan duonlunon. Ĝi estis adoptita la25-an de julio 1965.

La ruĝa rektangulo reprezentas la aŭdacon de la herooj de la nacio, kaj ilian emon oferi sian sangon en defendo de la lando. La verda rektangulo en la centro simbolas pacon kaj prosperon. La blanka duonluno simbolas islamon, la kredo de la plimulto.