Flago de Albanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Albanio (albane Flamuri i Shqipërisë) estas ruĝa flago kun nigra dukapa aglo en la centro. Ĝi estas la nura ruĝa kaj nigra flago de agnoskita suverena ŝtato. Ĝi estas derivaĵo de la simila blazonŝildo de Gjergj Kastrioti Skanderbeg, nobela albano de la 15-a jarcento kiu gvidis la ribelon kontraŭ la Otomana Imperio kiu gvidis al mallonga sendependeco por kelkaj regionoj de Albanio de 1443 ĝis 1478.

historia flago de la Reĝlando Albanio (1928-1939), kun montro de la "Kasko de Skanderbeg" super la aglo

La nuna flago estis oficiale adoptita la 7-an de aprilo 1992, sed antaŭaj albanaj ŝtatoj kiel ekzemple la Regno Albanio kaj la postmilita komunista ŝtato uzis la saman flagon, kun la antaŭa elmontro de la "Kasko de Skanderbeg" super la aglo kaj ruĝa stelo kun flava rando.