Skanderbeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gjergj Kastrioti Skanderbeg)
Gjergj Kastrioti
Skanderbeg
monarko
Ritratto di Giorgio Scanderbeg.jpg
Coa Kastrioti Family.svg
Persona informo
Skënderbeu
Naskiĝo 6-an de majo 1405 (1405-05-06)
en Krujë
Morto 17-an de januaro 1468 (1468-01-17) (62-jara)
en Lezhë
Mortis pro malario [#]
Tombo Lezhë [#]
Religio kristanismo [#]
Lingvoj albana [#]
Ŝtataneco Venecia respublikoOtomana Imperio [#]
Alma mater Enderun School [#]
Subskribo Skanderbeg
Familio
Dinastio Kastrioti family [#]
Patro Gjon Kastrioti [#]
Patrino Voisava Tripalda [#]
Edz(in)o Donika Kastrioti [#]
Infanoj Giovanni Castriota Granai [#]
Parencoj Irene Castriota Scanderbeg [#]
Profesio
Okupo aristokrato • ŝtatreprezentanto • military commander [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gjergj Kastrioti, nomata Skanderbeg (proks. "sinjoro/princo Aleksandro"), estis nacia heroo de Albanio (1405-1468).

Skanderbeg famiĝis kiel batalanto kontraŭ la Otomana Imperio; li batalis en dekoj da bataloj, plejparte venkaj. Li ankaŭ nomatas Drako el Albanio kaj konsideratas albana nacia heroo; liaj statuoj troviĝas en multaj urboj, inkluzive de la nacia ĉefurbo Tirano.

En la jaro 1981 en Lezhë estis konstruita omaĝe al li maŭzoleo. Inter la jaroj 1928 kaj 1939, lia kasko estis bildigita sur la albanaj flago kaj blazono.

Pri lia figuro temas la unua esperantlingva verko aperinta en Albanio.

Dum la Dua mondmilito albanoj militservis en Waffen-SS kaj donis la nomon de sia nacia heroo al la 21a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (vidu: Kunlaborismo).

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo.