7-a de aprilo
(Alidirektita el 7-an de aprilo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 7-a de aprilo estas la 97-a tago de la jaro(la 98-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 268 tagoj restas.
Je la 7-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -332: Antikva Egiptio: Aleksandro la Granda fondis urbon Aleksandrio
- 451: Post transiro de Rejno hunoj gvidataj de Atilo konkeris la urbon Metz
- 529: Kodo de Justiniano estis publikigita kune kun konstitucio Summa rei publicae, reformante administradon ĝis 534 - la reformo estis gvidata de Jean de Cappadoce por kontraŭbatali korupton de ŝtataj funkciuloj
- 1141: Anarkio: imperiestrino Matilda fariĝis unua virino pretendanta la tronon de Anglio, adoptante la titolon "Damo de angloj", post kiam malsukcesis ektroni anstataŭ sia kuzo Stefano
- 1300: Dante Alighieri perdiĝas en la "malhela arbaro" kaj komencas sian vojaĝon en tri mondoj de la postvivo, pri kio atestos en La Divina Commedia
- 1348: Universitato de Karolo fondita en Prago de Karolo la 4-a - unua en Orienta Eŭropo
- 1449: Lasta katolika kontraŭpapo Felikso la 5-a abdikis
- 1498: Ludoviko la 12-a iĝis reĝo de Francio
- 1509: Reĝlando Francio deklaris militon al Venecia respubliko
- 1521: Magelano albordiĝis al filipina insulo Cebuo
- 1541: Brazilo: apostolo de Oriento jezuito Francisco Xavier ekiris kiel misiisto al Barato
- 1655: Aleksandro la 7-a iĝis papo
- 1656: Sveda diluvo en Pollando: pola kavalerio sub komando de Stefan Czarniecki venkis en batalo de Warka la svedan kavalerion - svedoj perdis 2 000 soldatojn (mortigitaj aŭ vunditaj), poloj po 100 mortigitaj kaj vunditaj (la unua enkampa venko de poloj)
- 1683: Franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle kiel unua eŭropano atingas la marenfluejon de la Misisipo.
- 1724: Lepsiko: en Preĝejo Sankta Nikolao okazis premiero de Pasiono laŭ Johano de Johann Sebastian Bach - pasiona aranĝo de kristana Pasiono plenumita dum Vespro de la Sankta Vendredo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Krakovon oni ruligis 12 rusajn kanonojn, akiritajn en la batalo de Racławice
- 1795: Francio adoptis metron kiel mezurunuon
- 1805: 33 persona ekspedicio de Lewis kaj Clark forlasis post pasigita vintro indianan vilaĝon de tribo mandanoj kaj iris laŭ rivero Misuro al Pacifiko
- 1805: Ludwig van Beethoven unuafoje dirigentis sian Simfonion n-ro 3 konatan kiel Eroica (Heroa)
- 1827: Angla apotekisto kaj kemiisto John Walker enmarketigis skatolon da alumetoj, inventitaj de si
- 1831: Imperiestro de Brazilo Petro la 1-a abdikis favore al sia kelkjara filo Petro la 2-a
- 1861: Rusa oficiro kuronidevena Jan Peucker sinmortigis por eviti pripafon de patriota manifestacio en Varsovio
- 1862: Usona astronomo Horace Parnell Tuttle malkovris asteroidon Klitio
- 1906: Subskribo de konferenca traktato en Algeciras transdonanta al Francio kaj Hispanio kontrolon super Maroko
- Unua mondmilito:
- 1917: Germana imperiestro Vilhelmo la 2-a anoncis reformojn de la konstitucio kaj rajton voĉdoni dum Paska mesaĝo, verkita de Theobald von Bethmann Hollweg, sub premo de Supera Armeo
- 1925: Adolf Hitler rezignis pri aŭstra civitaneco
- 1916: Bródno kaj Targówek iĝis kvartaloj de Varsovio
- 1926: Benito Mussolini estis supraĵe vundita je nazo rezulte de pripafo fare de irlandanino
- 1927: En Usono unuafoje ekfunkciis televido por longa distanco (Vaŝingtono-Nov-Jorko) - dank' al utiligo de telefonio, televidantoj povis ekvidi kaj aŭdi venontan prezidenton Herbert Hoover
- 1935: Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis parlamentan baloton en Libera Urbo Dancigo
- 1936: Parlamento de Dua Hispana Respubliko demisiis prezidenton Niceto Alcalá-Zamora
- 1938: Pola Sejmo akceptis "Leĝon pri protekto de la nomo de Józef Piłsudski"
- 1939: Italio invadis Albanion
- Dua mondmilito:
- 1940: Kielce-regiono: taĉmento de SS pafekzekutis - revenĝe pro agado de la partizana taĉmento de Henryk Dobrzański - en du vilaĝoj Adamów kaj Królewiec (proksime al Końskie) 104 virojn kaj en 3 aliaj lokoj 125 personojn (en tio 11 pro kunlaboro kun la rezistomovado); en Poznań episkopo sekrete ordinigis 3 sacerdotojn, 3 diakonojn kaj 4 subdiakonojn; en koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo) pereis pastro Feliks Bolt, patro de la pola komerco en Pomerio; Angers: ĵurigo de 4 civilaj laborantoj pri kontakto kun Pollando - en Budapeŝto, Bukareŝto, Belgrado kaj Romo (junie la eksterlanda misiejo estis translokigita al Ateno kaj septembre al Istanbulo); germana militŝiparo eknavigis realigi la operacon "Weserübung" - nokte, post informo pri tio, eknavigis la brita Landa Ŝiparo; Francio kaj Britio sciigis Norvegion pri dismeto de eksplodkestoj sur ĝiaj teritoriaj akvoj - protesto de Norvegio; Usona Senato plilongigis ekonomiajn rajtojn de la prezidanto de Usono
- 1941: En areo Gdańsk-Okcidenta Prusio germanoj enkondukis nutraĵajn aĉetrajtigilojn por pano kaj faruno; en Vilno okazis prelego por agitantoj La deveno de Pasko - pri "kontraŭreligia temo", kiel anoncis la tagon pli frue "Prawda Wileńska" (Vilna Vero); Adolf Hitler estis kontraŭ laborigo de polaj judoj en Nazia Germanio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke la unua volontulo por pola armeo en Kanado jam anonciĝis kaj nun okupiĝas pri rekrutado (la varbado montriĝis ege modesta, malpli ol mil soldatoj); Balkana Fronto: 11 germanaj aviadiloj de 10-a Aviada Korpuso atakis havenon en Pireo - eksplodo de damaĝita municia ŝipo kaŭzis grandajn perdojn, 13 ŝipoj sinkigitaj kun kelkdeko de malgrandaj unuoj (britoj estis devigitaj trovi elŝarĝejojn en aliaj havenoj); en Jugoslavio Luftwaffe apogis Wehrmacht sur tereno de Makedonio, kie jugoslavia aviado bombis germanajn kirasitajn kolumnojn; germana 40-a Armea Korpuso konkeris Skopjon kaj Veles (Nord-Makedonio), 2-a Kirasita Divizio de 18-a Armea Korpuso atingis la riveron Vardar kaj lagon Dojran; Nord-Afrika kampanjo: trupoj de la landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio okupis Darna; Danio: lige al proksimiĝanta datreveno de la germana okupado la registaro alvokis pri "meditado" kaj "inda" sinteno, sen ajnaj manifestacioj kaj hiso de flagoj
- 1942: Speciala juĝejo en Katowice ĝis tiu ĉi tago verdiktis 90 mortpunojn; al koncentrejo Majdanek alvenis transporto kun 1497 judoj el Slovakio
- 1943: SS en Ekstermejo Chełmno murdis lastan grupon de judoj; Gestapo kun ukraina polico amase ekzekutis judojn en getoj de tri urboj de Ternopila provinco: Zbaraż, Trembowla (1100 judoj), Skałat (700 judoj); ĝendarmoj murdis en 2 lokoj de Podlaĥio 15 personojn; Gestapo en preĝejo al Sankta Floriano en Varsovio pro denunco arestis post diservo 20 oficirojn kaj soldatojn de la taĉmento "Wachlarz"; Pola Rezistomovado: en distrikto Kielce taĉmento de Kamparana Bataliono atakis observejon de Luftwaffe kaj segejon - unu partizano vundiĝis; Belgio deklaris militon al landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj de Pola Enlanda Armeo batalis en vilaĝo Molendy apud Kozienice kun superegaj germanaj taĉmentoj eskapante de ĉirkaŭiro post 4-hora batalo kun 18 mortfalintoj kaj 6 vunditoj; taĉmento de Enlanda Armeo "Nerwy" estis ĉirkaŭigita - mortfalis 62 soldatoj, 14 eskapis; taĉmento el areo Koluszki eksplodigis ŝarĝotrajnon; Volinia masakro: en tri polaj vilaĝoj (Moosberg, Pawlikówka, Pyszówka) Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 300 personojn; germanaj policoj pafmortigis aŭ alimaniere murdis en Lublin, Zwoleń kaj 3 vilaĝoj 120 personojn, en tio 38 partizanojn; laboroficejo en Poznań alvokis alveni ĉiujn nelaborantajn polojn ĝis 60 jaroj; el koncentrejo Aŭŝvico fuĝis slovaka judo d-ro Rudolf Vrba kaj Alfred Wetzler, kiuj pretigis raporton pri la germanaj militkrimoj; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 54 polinoj de Varsovio
- 1945: Pola Rezistomovado: taĉmento de leŭtenanto Hieronim Dekutowski atakis en Lublin Trezor-Ĉambron forprenante 200 mil zlotojn; germanaj soldatoj pafmortigis en distrikto Żywiecki 10 personojn; Orienta Fronto: en Królewiec trupoj de 3-a Belorusa Fronto batale trairis al la urbocentro; Pacifika Fronto: usona 21-a Bomba Korpuso atakis Tokion; dum Operaco Ten-Go japana ŝiparo survoje al Okinava estis atakita de usonaj aviadiloj - batalŝipo Jamato, tutmonde la plej granda, estis sinkigita kun 3500 maristoj, krome usonanoj sinkigis destrojeron Hamakaze; reprezentantoj de politikaj partioj en la Konsilio de Nacia Unueco dum konspira kunveno voĉdonis al Stefan Korboński funkcion de Registara Delegito, pro aresto fare de sovetaj regopovoj de gvidantoj de la Pola Subtera Ŝtato; apud Krems ĉe Danubo 60 liberigitaj politikaj malliberuloj estis murditaj de Waffen-SS; en Ruhr-regiono trupoj de usona 9-a Armeo okupis Soest kaj Hamm; aerbatalo super Lago de Steinhude: germana Sonderkommando "Elbe" sub protekto de ĉasaviadiloj atakis usonan 8-an Aviadan Armeon - usonaj perdoj: 23 bombaviadiloj (germanoj raportis pri pluaj 28 pafalterigoj), germanaj perdoj: 133 aviadiloj (77 pilotoj mortigitaj); trupoj de 3-a Ukraina Fronto, en tio bulgara 1-a Armeo liberigis Mursko Srediŝĉe kaj Čakovec
- 1946: Kaliningrada provinco kreiĝis el la norda Orienta Prusio kiel parto de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1947: En Damasko oni fondis tutaraban Partion de Araba Socialisma Renaskiĝo - Baas
- 1948: Monda Organizaĵo pri Sano fondita de UN
- 1949: Muzikalo South Pacific, bazita sur noveloj de James Michener, estis inaŭgurita en Broadway
- 1950: Stalinismo: la plej granda pola flug-aso Stanisław Skalski estis mortkondamnita de pola komunista juĝejo - fare de majoro Mieczysław Widaj, kiu juĝe murdis 106 polajn heroojn
- 1955: Anthony Eden iĝis ĉefministro de Britio
- 1957: Béla Bagaméri malkovris la plej grandan groton de Rumanio kun nomo Groto de ventoj
- 1959: Ĉeĥio: apud Příbram falis meteorŝtono, kies falon oni fotis
- 1962: Invado de la Porkogolfeto: 1179 kubaj enmigrintoj, enprizonigitaj post sensukcesa invado aprile 1961, estis kondamnitaj de kuba juĝejo pro perfido po 30 jaroj de malliberigo
- 1963: Proklamo de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio - Josip Broz Tito iĝis ĝisviva prezidento.
- 1964: IBM anoncis novan sistemon 360, t.e. familion de komputiloj kun granda produktiveco
- 1964: Helpe de radioteleskopo en observatorio en Arecibo sur Porto-Riko oni malkovris, ke meza cirkulo de Merkuro ĉirkaŭ sia akso egalas al 59 tagoj, kaj ne - kiel oni ĝis nun opiniis- 88 tagoj
- 1968: Projekto Luna: soveta lanĉo de kosmosondilo al Luno – Luna 14
- 1969: Unua versio de Request for Comments estis publikigita, markante simbolan daton de la naskiĝo de Interreto
- 1973: La 18-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo pafmortigis ĝeneralan akuziston de Germana Federacia Respubliko Siegfried Buback
- 1978: Pola Popola Respubliko: Sendependa Eldon-Domo "NOWA" eldonis ekster la cenzuro Dokumentojn de senleĝeco pri 25 civiluloj batitaj kaj mortigitaj de milico
- 1983: Usonaj kosmonaŭtoj unuan fojon forlasis Kosmopramon Challenger
- 1989: Norvega Maro: la plej moderna soveta submarŝipo Komsomolano sinkis - pereis 42 personoj.
- 1989: Pola Sejmo voĉdonis "Leĝon pri ŝanĝo de la Konstitucio de Pola Popola Respubliko", enkondukantan interalie enskribon pri Senato, prezidenta oficejo kaj balotsistemoj por Sejmo kaj Senato, kaj ankaŭ "Leĝon pri asocioj"
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino: Serba Respubliko anoncis deklaron pri sendependeco
- 1992: Flago de Albanio oficialiĝis
- 1994: La rusa lingvo eniris interreton - oni registris nacian domajnan nomon .ru
- 1994: Ruanda genocido: amasaj murdoj de la loĝantaro fare de la tribo tucioj en ĉefurbo de la lando Kigalo komenciĝis - devenanta de hutuoj modera ĉefministrino kaj prezidentino Agathe Uwilingiyimana estis murdita de Prezidenta Gvardio kune kun sia edzo, dum 100 tagoj oni murdis ĝis milionon da homoj
- 1995: Metroo de Varsovio ekfunkciis en la ĉefurbo de Pollando - de la metrostacio Kabaty, sude de la urbo, ĝis Politechnika en Śródmieście - tiutempe en Eŭropo nur Tirano ne havis la metroon
- 1995: Post naŭjara rekonstruado Tretjakova galerio ekfunkciis en Moskvo
- 1995: Unua rusa-ĉeĉena milito: rusaj soldatoj masakris nokte ĉirkaŭ 100 loĝantojn de la vilaĝo Samaŝki
- 2003: Iraka milito: usonaj trupoj okupis Bagdadon
- 2005: Ĝalal Talabani iĝis prezidento de Irako
- 2005: Finna-usona komputilsciencisto Linus Torvalds publikigas kontrolan programon por versioj de Git
- 2005: Testamento de papo Johano Paŭlo la 2-a estis publikigita en Vatikanurbo
- 2006: Tri atencintoj-sinmortigintoj eksplodiĝis en moskeo de Bagdado - ne malpli ol 90 personoj pereis kaj pli ol 170 vundiĝis
- 2007: Misio de kosmoŝipo Sojuz TMA-10 al Internacia Kosmostacio komenciĝis. Krom du rusaj kosmonaŭtoj ektroviĝis usona kosmoturisto Charles Simonyi.
- 2008: Dum olimpika stafeto antaŭ Somera Olimpiko en Pekino okazis pluraj protestoj en Londono kaj Parizo kun provo estingi la olimpikan flamon lige al la tumultoj en Tibeto
- 2009: Estinta prezidento de Peruo, japandevena Alberto Fujimori, estis kondamnita al 25-jara mallibero pro siaj krimoj
- 2009: En Kiŝinevo, ĉefurbo de Moldava Respubliko, dum protestoj kontraŭ komunista venko en parlamenta baloto manifestantoj konkeris kaj rabis parlamentejon kaj prezidentejon
- 2010: En Katin okazis unua parto de la Celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo de polaj oficiroj
- 2010: Dum sociaj protestoj en Kirgizio oni demisiis prezidenton Kurmanbek Bakijev
- 2011: Mahamadou Issoufou iĝis prezidento de Niĝero
- 2012: Joyce Banda kiel unua virino iĝis prezidentino de Malavio
- 2014: Porrusaj separistoj okupis administran konstruaĵon de Donecka provinco kaj de urba konsilio en Donecko proklamante estiĝon de Popola Respubliko de Donecko
- 2016: Hashim Thaçi iĝis prezidento de Kosovo
- 2016: Sigurður Ingi Jóhannsson, iĝis ĉefministro de Islando
- 2017: Svedio: en Stokholmo: 5 personoj pereis kaj 15 vundiĝis en terorisma atenco kun uzo de ŝtelita kamiono
- 2018: Germanio: en Münster aŭtomobilo ekstervojiĝante mortigis 4 personojn kaj ĉirkaŭ 50 vundis
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1506: Francisco Xavier, eŭska sanktulo, kunfondinto de la ordeno de jezuitoj, apostolo de Barato (m. 1552)
- 1626: Olaus Borrichius, dana sciencisto, kuracisto, gramatikisto, poeto (m. 1690)
- 1629: Johano Jozefo de Aŭstrio, hispana politikisto kaj militisto (m. 1679)
- 1652: Klemento la 12-a, itala papo, kiu en Apostola konstitucio kondamnis framasonismon, reformis Maronitan eklezion, suverenigis San-Marinon (m. 1740)
- 1718: Hugh Blair, sveda verkisto, teoriisto pri retoriko en la Universitato de Edinburgo (m. 1800)
- 1727: Michel Adanson, franca botanikisto kaj etnologo, kunlaboranto de la Franca Kompanio de Orientaj Hindioj (m. 1806)
- 1770: William Wordsworth, angla poeto, pioniro de brita romantikismo kune kun Samuel Taylor Coleridge (m. 1850)
- 1772: Charles Fourier, franca filozofo, utopia socialisto, aŭtoro de la termino feminismo (m. 1837)
- 1803: Flora Tristan, franca verkistino kaj feministino (m. 1844)
- 1808: František Matouš Klácel, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj filozofo, adepto de ĉeĥa-moravia unueco (m. 1882)
- 1817: Sándor Péterfi, hungara unitariisma pastro (m. 1887)
- 1819: Ernő Hazay, hungara ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1889)
- 1820: György Klapka, hungara generalo ĉeĥdevena kondukinta al la "egaligo" inter Hungario kaj Aŭstrio (m. 1892)
- 1823: Gereben Vas, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj advokato (m. 1868
- 1825: Augustin Mouchot, franca inĝeniero kaj pioniro de sunenergio (m. 1912)
- 1847: Jens Peter Jacobsen, dana verkisto esplorinta flaŭron (m. 1885)
- 1865: Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov, rusa instruisto, partoprenanto de UK 1907, pri kiu raportis en "Ruslanda Esperantisto", fondinto de la Librejo "Esperanto" en Moskvo, kie i.a. distribuis la Plenan vortaron de internacia lingvo Esperanto. Parto Esperanto-rusa, aŭtoro de la biografia romano Rememoroj de centprocenta esperantisto, murdita (m. 1942)
- 1870: Gustav Landauer, germana teoriulo kaj aktivulo juddevena de anarki-komunismo, kunkreinto de Bavara Soveta Respubliko, tradukisto de Ŝekspiro, murdita (m. 1919)
- 1877: Ernő Osvát, hungara redaktoro kaj verkisto, frato de Kálmán Osvát (m.1929)
- 1880: Zoltán Felvinczi Takács, hungara arthistoriisto, direktoro de Orientazia Muzeo (m. 1964)
- 1881: Erazmus Gyula Nyárády, rumania hungara botanikisto, patro de Antal Nyárády (m. 1966)
- 1884: Bronisław Malinowski, pola vojaĝisto al Aŭstralio kaj Oceanio, antropologo, religiosciencisto kaj sociologo priskribinta intiman vivon de sovaĝuloj en Melanezio (m. 1942)
- 1889: Gabriela Mistral, ĉilia Nobelpremiita poetino, konata de la Kultura Centro Gabriela Mistral (m. 1957)
- 1890: Victoria Ocampo, argentina poetino kaj eldonistino (m. 1979)
- 1893: Zoltán Finta, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto (m. 1947)
- 1893: Teodoro Ŝvarc, hungara advokato juddevena, Esperanto-verkisto, fondinto kaj redaktoro de esperantlingva "Literatura Mondo", patro de financisto George Soros (m. 1968)
- 1893: Irene Castle, usona dancistino de la argentina tango kune kun sia edzo (m. 1969)
- 1903: Miklós Jancsó, hungara farmakologo kaj profesoro, edzo de Aranka Gábor (m. 1966)
- 1907: György Buday, hungara grafikisto, ksilografisto, ĵurnalisto kaj tipografo (m. 1990)
- 1909: Robert Charroux, franca verkisto pri misteroj kaj enigmoj de fruaj civilizoj kaj NIFO, konata de la Dossiers secrets (m. 1978)
- 1910: János Gabányi, hungara ĵurnalisto kaj lokhistoriisto (m. 1996)
- 1915: Henry Kuttner, usona verkisto pri hororo, fantasto, krimliteraturo kaj sciencfikcio (m. 1958)
- 1915: Lorenz Drehmann, germana bibliotekisto kaj historiisto (m. 1992)
- 1915: Billie Holiday, usona ĵazkantistino malkovrita de John Hammond, konata de ĵazaj klasikaĵoj (m. 1959)
- 1915: Wiesław Kotański, pola japanologo, spertulo pri historiografia verko Koĝiki kaj ties tradukisto, distingita per la japana Ordeno de la Sankta Trezoro (m. 2005)
- 1920: Ravi Shankar, bengal-barata muzikisto, sitar-virtuozo, patro de muzikistinoj Anoushka Shankar kaj Norah Jones (m. 2012)
- 1922: Mongo Santamaría, kuba perkutinstrumentisto (m. 2003)
- 1924: Johannes Mario Simmel, aŭstra tradukisto kaj verkisto germandevena, kies verkoj estis tradukitaj al 30 lingvoj (m. 2009)
- 1939: Francis Ford Coppola, usona filmreĝisoro, konata de La baptopatro kaj Apokalipso nun
- 1944: Gerhard Schröder, germana politikisto kaj kanceliero, prezidanto de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1950: Pál Antal Murgu, rumania hungara redaktoro, eldonisto, parapsikologo
- 1952: Anamaria Pop, rumana poetino, tradukistino en Hungarujo (m. 2015)
- 1954: Jackie Chan, hongkonga aktoro, reĝisoro, scenaristo, ambasadoro de UNICEF
- 1964: Mária Gál Tamási, hungara violonistino, edzino de Zsombor Gál -Tamási
- 1965: Vince Fekete, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1971: Guillaume Depardieu, franca aktoro rolinta en Ĉiuj matenoj de la mondo (m. 2008)
- 1976: Mária Vaszi, cigandevena hungara memuaristino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 924: Berengaro el Friulo, markizo de Friulo, reĝo de Italio, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 850)
- 1234: Sanĉo la 7-a, reĝo de Navaro (naskiĝis ĉirkaŭ 1170)
- 1498: Karlo la 8-a, reĝo de Francio el la dinastio Kapetidoj (n. 1470)
- 1614: El Greco, greka-hispana pentristo, skulptisto kaj arkitekto de renesanco (n. 1541)
- 1719: Jean-Baptiste de La Salle, franca ordenfondinto kaj sanktulo (n. 1651)
- 1789: Peter Camper, nederlanda kuracisto esploranta kranion (n. 1722)
- 1803: Toussaint Louverture, haitia politikisto kaj militisto (n. 1743)
- 1836: William Godwin, angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj romanverkisto, kunfondinto de utilismo (n. 1756)
- 1865: Johann Gustav Heckscher, germana juristo kaj politikisto (n. 1797)
- 1875: Georg Herwegh, germana proleta poeto kaj tradukisto (n. 1817)
- 1877: Fernán Caballero, hispanlingva verkistino germandevena (n. 1796)
- 1885: Emmy von Rhoden, germana verkistino konata de adoleskantina romano (n. 1829)
- 1891: P. T. Barnum, usona entreprenisto kaj cirkartisto (n. 1810)
- 1902: Kálmán Parádi, hungara zoologo kaj instruisto, fakverkisto (n. 1842)
- 1904: Antoni Krygowski, pola matematikisto, fizikisto, pedagogo, patro de Zdzisław Krygowski, kiu iniciatis kriptologian esploron de Enigma, deĉifritan de poloj (n. 1824)
- 1920: Karl Binding, germana juristo, kiu kune kun psikiatro Alfred Hoche kontribuis al holokaŭsto per eŭtanazio (n. 1841)
- 1925: Patriarko Tiĥon, patriarĥo de Moskvo kaj de la tuta Rusio (n. 1865)
- 1937: Árpád Buday, hungara arkeologo, historiisto (n. 1979)
- 1937: Iván Sipos, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1897)
- 1938: Suzanne Valadon, franca pentristino, patrino de Maurice Utrillo (n. 1865)
- 1947: Henry Ford, usona inventisto kaj industriisto, fondinto de la konzerno Ford Motor Company (n. 1863)
- 1948: János Krizsán, hungara pentristo, edzo de Antónia Csíkos (n. 1886)
- 1958; Géza Szilágyi, hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1875)
- 1960: Henri Guisan, ĉefgeneralo de la Svisa Armeo dum la dua mondmilito (n. 1874)
- 1964: Endre Mann, rumania hungara ĵurnalisto, patro de Erik Majtényi (n. 1900)
- 1972: August Zaleski, pola politikisto kaj diplomato, prezidento de la pola ekzila registaro, kontraŭa al porsoveta politiko de Władysław Sikorski (n. 1883)
- 1973: Edith Baumann, germana politikistino, la edzino de Erich Honecker (n. 1909)
- 1979: Bruno Apitz, germana verkisto, kies verko Nuda inter lupoj respegulas liajn spertojn en la koncentrejo Buchenwald (n. 1900)
- 1985: Karlo Schmitt, germana juristo kaj politika filozofo (n. 1888)
- 1985: Grácia Kerényi, hungara poetino kaj tradukistono, esploristino kaj popularigantino de la pola literaturo, filino de religihistoriisto Károly Kerényi (n. 1925)
- 1986: Leonid Kantoroviĉ, juddevena soveta Nobelpremiita kaj Stalinpremiita matematikisto kaj ekonomikisto (n. 1912)
- 1986: Maria Wardasówna, pola verkistino, popularigantino de aviado kaj Teŝinio, partizanino, kies grupiĝo kiel unua ekbatalis kontraŭ germanoj (n. 1907)
- 1988: Endre Keresztes, rumania hungara ekonomikisto (n. 1925)
- 1988: Sándor Szilveszter, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1902)
- 1992: Endre Kusztos Sz., rumania hungara biologo, filo de Endre Kusztos (n. 1959)
- 1993: Antun Ŝimunić, kroata esperantisto el Osijek, atoro de esperantlingvaj poemaroj (n. 1948)
- 1994: Golo Mann, germana historiisto kaj publicisto, filo de Thomas Mann (n. 1909)
- 2003: Jutta Hipp, germana ĵazpianistino, pentristino kaj fasonistino (n. 1925)
- 2005: Max von der Grün, germana verkisto kondamnanta novfaŝismon (n. 1926)
- 2008: Endre András Tornay, hungara skulptisto memoriganta Hungaran revolucion (n. 1949)
- 2008: Phil Urso, usona ĵaz-saksofonisto kaj komponisto (n. 1925)
- 2015: Lidia Croce, itala socia aktivulino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo, la edzino de pola verkisto kaj kontraŭkomunisto Gustaw Herling-Grudziński (ur. 1922)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Monda Tago de Sano - festata de 1950
- Nacia tago en Ruando, memoro pri la komenco de la genocido (1994); pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 1-a de julio, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro.
- Mozambiko - Tago de Virinoj
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Johano Baptisto de la Salle, sacerdoto
- Ortodoksismo: Anunciacio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 7-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.