Matilda (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ne konfuzu kun: Matilda Plantaĝeneto

Matilda
reĝino de Anglio

Empress matilda.jpg

Regado 1141
Antaŭulo Stefano
Sekvanto Stefano
Titoloj imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, grafino de Anĵuo kaj Maine, reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1102 (1102-02-07)
en Westminster
Morto 10-an de septembro 1167 (1167-09-10) (65-jara)
en Rouen
Tombo Rouen Cathedral [#]
Familio
Dinastio Domo de Normandio
Patro Henriko la 1-a
Patrino Matilda de Skotlando
Gefratoj Alice FitzRoy • Matilda FitzRoy, Countess of Perche • Matilda FitzRoy, Duchess of Brittany • Matilda FitzRoy, Abbess of Montvilliers • Sybilla of Normandy • Vilhelmo Adelin • Reginald de Dunstanville, 1st Earl of Cornwall • Henry FitzRoy • Roberto • Fulk FitzRoy • Gilbert FitzRoy • Robert FitzEdith, Lord Okehampton [#]
Edzo Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio
Gotfredo Plantaĝeneto
Idoj Henriko la 2-a • Geoffrey, Count of Nantes • William FitzEmpress [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Matilda de Anglio, aŭ Imperiestrino Matilda, angle Empress Maud [mo:d], (naskiĝis la 7-an de februaro 1102 en Westminster; mortis la 10-an de septembro 1167 en Rouen) estis la filino kaj heredanto de reĝo Henriko la 1-a de Anglio kaj Matilda de Skotlando. Ŝi estis (pro edziniĝo) imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, kaj pli poste (ankaŭ pro edziniĝo) grafino de Anĵuo kaj Maine, kaj mallongtempe ankaŭ (proprarajte, ne pro edziniĝo) reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio.

En 1114 ŝi edziniĝis en Majenco kun imperiestro Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio, sed jam en 1125 fariĝis vidvino kaj ne havis infanojn. En 1128 ŝi edziniĝis kun Gotfredo Plantaĝeneto (1113-1151). Post la morto de ŝia patro Henriko la 1-a en 1135, ŝia kuzo Stefano de Blojso pretendis la anglan tronon anstataŭ la rajta heredanto Matilda, kio rezultigis internan militon en Anglio inter Stefano kaj Matilda. Dum tiu milito Matilda regis en 1141 dum kelkaj monatoj sur la angla trono antaŭ ol ree perdi ĝin al Stefano. Ŝia filo Henriko poste fariĝis reĝo de Anglio.


Edzoj kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]