Dato de la morto de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka rusa ikono skandanta la fazojn de agado de Jesuo.

La dato de la morto de Jesuo ne estas precizebla ĉar la informoj esploreblaj en la Evangelioj estas nesufiĉaj kaj kontraŭdiraj.

La kvar evangelioj akordigeblas nur rilate la informon pri la tago de la morto: vendredo dum la festo de la juda pasko, sed dum la sinoptikaj evangelioj informas ke Jesuo mortis la tagon de Pesaĥo (15 Nisan), la Evangelio laŭ Johano allasas ke la morto de Jesuo okazis la antaŭan tagon, nome la tago de la preparado al la pesaĥo (pasko) (14 Nisan). Krome ĉiuj evangelioj ne indikas la jaron.

Laŭ la okcidenta kalendaro la datoj pri la jaro estas la 7-a de aprilo de jaro 30, kaj 27-a de aprilo de la jaro 31, aŭ la 3-a de aprilo de jaro 33; plejprobablas, se oni akceptas la datojn de Johano, la unua.

Historia kornico[redakti | redakti fonton]

La kvar Kanonaj Evangelioj, Agoj de la apostoloj, hebrea historiisto Jozefo Flavio kaj iom pliposta romia historiisto Tacito (verkisto) akorde lokigas la morton de Jesuo en la tempo de la administrado de Poncio Pilato. Kaj historiistoj substance kunvenas en la datado de la administrado de Pilato inter 26 kaj 36 (aŭ komence de la 37a).[1]

Ĉiam en la evangelioj, la morto de Jesuo estas lokigita dum la religia regado de ĉefpastro Kajafas, fakte regata de lia bopatro eksa ĉefsacerdoto Anna. Tiuj informoj aldonas nenion novan: la pontifikeco de Kajafas dateblas inter la 18 kaj la 36, do ĝi paralelis, almenaŭ parte, kun la administrado de Pilato, kvankam ne konatas la dato de la morto de Anna. Fine, laŭ la Evangelio de Luko, Jesuo estis sendita de Pilato al Herodo Antipa kiu regnis sur Galileo kiel vasalo de la Romianoj en la jaroj ekde 4 a.K. ĝis 39 p.K.. Tial, certe, en la epoko de la morto de Jesuo, kiu laŭ historiaj fontoj okazis inter la 26 kaj 36.

Nespecifaj evangeliaj informoj pri la aĝo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

En du evangeliaj pasaĵoj oni eksplicite aludas al la aĝo de Jesuo, sed pro iliaj maldetaleco kaj simbola kaj polemika enhavo ili ne utilas por precizigi kronologiajn datojn.

  • Luko 3,23 raportas ke Jesuo havis “ĉirkaŭ tridek jarojn” kiam li komencis sian publikan aktivadon. Eble la raportaĵo ŝuldiĝas al la aĝo en kiu Davido komencis regni (2 Sam 5,4) aludita por elstarigi la mesian identiĝon de Jesuo kiu estas nomata, krom “reĝo”, “Reĝo de Hebreoj”, “Reĝo de Izraelo”, ankaŭ “Filo de Davido”.[2]
  • En Johano 8,56-58 la interparolantaj hebreoj respondas al Jesuo, kiu subtenas sian antaŭekziston, ke li ankoraŭ ne kvindekjaras kaj do ne povis vidi Abrahamon.

Hipotezante la naskiĝdaton de Jesuo ĉirkaŭ la 7-5 a.K. kaj hipotezante lian publikan agadon inter la 28 kaj 30 (vidu sube) p. K., ni povas konkludi ke Jesuo publike aktivis je la aĝo de 32 aŭ 33 aŭ 34 aŭ 35 aŭ 36 aŭ 37 jaroj, intervalo akordebla kun “ĉirkaŭ tridek jarojn” (Luko) kaj “Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara” (Johano).

Publika mesiado de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Eblas mallarĝigi la intervalon 26-36 baziĝante sur evangeliaj informoj rilataj al publika agado de Jesuo.

Komenciĝo de la publika agado[redakti | redakti fonton]

La pasaĵo de Luko 3,1-2 estas aparte konsiderinda ĉar prezentas, ene de la tuta Nova Testamento, la unuan alkroĉiĝon inter la eventoj rakontitaj kaj la historio eksterbiblia. Ĝi, fakte, lokigas la komencon de la misio de Johano la Baptisto, ĵus antaŭ la komenciĝo de tiu de Jesuo, en la 15-a jaro de imperiestro Tiberio Klaŭdio Nerono. Spite de sia klareco ambaŭ povas esti varie interpretitaj. La starto de la kalkulo povas referenci al lia asociiĝo al povo (ĉirkaŭ la jaro 12), aŭ al la morto de la antaŭulo Aŭgusto (19-a de aŭgusto de jaro 14), aŭ al la dato de la efektiva nomumo fare de la senato (17-a de septembro de 14). La periodo inter tiuj datoj kaj la novjaro povis esti inkluzivita en la kalkulo kiel la unua de la 15 jaroj (sistemo de la nealiĝa jaro), aŭ la kalkulo povis komenci je la sinsekva novjariĝo (sistemo de aliĝa jaro). Por ne malimplikigi la aferon, en la tiama proksima oriento oni sin servis je diversaj novjariĝoj: julia, unuan de januaro; siromakedona, unuan de oktobro; egipta, la 29a de aŭgusto; hebrea, la unuan de Nisan (marto/aprilo) de Nisan. Apogite sur tiuj variabloj, tamen, virtuale eblas lokigi la 15-an menciitan de Luko inter la 26 kaj 29.[3]

La dato, tamen, povas esti mallarĝigita helpe de novaj konsideroj. La precipaj romiaj historiistoj (Tacito, Svetonio, kaj Diono Casio), uzantaj la julian kalendaron, nombris la jarojn de la regado de Tiberio komencante el lia efektiva regado, nome kun la morto de Aŭgusto. Eble tion oni ekuzis jam ĉe la tempoj de Luko, eble Luko adaptiĝis al tiu uzo.... Se tiel, Jesuo baptiĝis inter 1-a de januaro kaj 31-a de decembro de 28. Ankaŭ se, eventuale, Luko adaptiĝis al la siromakedona kalendaro, kio tamen ne tute respektus la historiografiajn celojn de la verkisto, restas valida ankoraŭ la dato de la jaro 28a .[4]

La tempa daŭro de la publika agado de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Krucumo, de Jakopo el Cione (Florenco, Galerio de la Akademio)

La datado de la komenco de la agado publika de Jesuo malmulte utilus por fiksi la daton de lia morto se oni ne konas la tempdaŭron de lia publika agado

En la sinoptikoj ne estas liveritaj pritempaj indikoj kiuj permesus skandi la forpason de la tempo. Eblas travidi du printempojn (Mk 2,23, kie estas parolate pri forŝiro de spikoj de tritiko), kaj (Mk 6,39 kie estas aludate pri freŝa herbo kiu povus pensigi pri tri primtempoj). Plue la multaj regionoj vizitataj de Jesuo hipotezigas plujaran agadon.

La Johana evangelio, male, eksplicite aludas al tri paskoj:

  • la unua (ĉu 28?) en (Joh 2,13-25) tuj post la Bapto de Jesuo;
  • la dua (ĉu 29?) en (Joh 6,4);
  • la tria (ĉu 30?) estas tiu de la morto-krucumo.

Se Johano ne preterlasis aliajn paskojn, Jesuo publike agadis almenaŭ laŭlonge de du jaroj.

Lasta vespermanĝo: malkongruecoj de sinoptikoj se komparataj kun Johano[redakti | redakti fonton]

En la raporto de la kvar evangelioj estas konsento pri la semajna tago de la morto de Jesuo, vendredo. La konsento mankas en la indiko de la jara tago: dum la sinoptikoj, kvankam nerekte, skribas ke temis pri la 15-a de Nisan (hebrea pasko), Johano eksplicite diras ke temis pri la 14-a de Nisan (vigilio de pasko).

Sinoptika kronologio: Jesuo mortis dum la juda paska tago[redakti | redakti fonton]

La tri sinoptikaj evangelioj diras ke Jesuo kun siaj disĉiploj "manĝis la paskon" (nome la paska ŝafido laŭ la hebrea rito Pesaĥo, manĝita ĉe la festkomenciĝo – nome la antaŭ vespero de festa tago (Mt 26,17-20; Mk14,12-17; Lk 22,7-14). Post la vespermanĝo sekvis la aresto kaj komenciĝis la proceso kaj la morto per krucumo.

Laŭ preskribo de Biblio (Eliro 14), oficiala judismo celebradis, kaj celebras nuntempe, la paskan manĝon la vesperon de 14-a de Nisan (kiu estas, jude, la komenciĝo de la 15-a): Jesuo, do, mortis la sekvan tagon (paskan tagon), nome la 15-a.

Laŭ la sinoptikoj la semajna tago de la morto estis vendredo. Unuanime, fakte, ili indikas ke tiu tago estis la Paraskevo[5], nome la preparado de la sabato.

Kronologio laŭ Johano: Jesuo mortis la tagon de la preparado (paraskevo) de la juda pasko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la evangelio de Johano priskribas la lastan vespermanĝon (Joh 13,1-11), sed malsame ol la sinoptikoj ĝi ne estas eksplicite priskribita kiel paska juda rito[6] kaj la komenco de la proceso kiu poste daŭros la sekvan matenon (Joh 18,28) kaj finiĝas per la krucumo. La mortotago estas eksplicite indikata kiel la tago antaŭanta la paskon. En la sama pasaĵo estas precizigite ke la Pasko ankoraŭ ne estas konsumita, kaj en la sekva ĉapitro (19,14), je kulmino de la proceso kaj malmulte antaŭ la krucumo, estas dirate ke tiu momento estis la “sesa horo” (tagmezo) de la Preparado (Paraskevo) de la Pasko, do ne pasko.

Tial, laŭ Johano, Jesuo mortis la 14-an de Nisan, ne la 15-an de la sinoptikaj rakontoj. Ankaŭ laŭ Johano tiu tago estis vendredo, nome la tago de la Preparado (Paraskevo) de la sabato (19,42).

Provoj de harmoniigo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ pri la kronologia sinoptika-johana malkongruaĵo eblas diversaj hipotezoj: a) Pravas Johano ĉar la sinoptikoj simpligis, post 30/40 jaroj, por plifaciligi katekizadon de homoj malproksimiĝantaj ĉiam pli el la historiaj eventoj. b) Eble Johano sekvis alian kalendaron (ĉu esena? ĉu farisea?...). Fakte en Qumran oni celebris la paskan riton nekoincide kun la Jerusalema Templo. c) Ĉiuj pravas ĉar la paskon inkluzivis ankaŭ la Sengistan feston, kaj do la paska periodo estendiĝis laŭlonge de pluraj tagoj. d) Evangeliistoj kronologiis laŭ la kredelementoj substrekendaj, ne precize atentigante pri eksteraj elementoj. e) ...

Tamen ĉiu solvo trafas ne superfluajn obĵektojn.[7]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Krom tiuj malkongruaĵoj, la rakontoj pri la vespermanĝo kaj sinsekva pasiono ekscitas diversajn demandojn:

  • La kvar evangelioj unuanime okazigas la eventojn ekde la vespero de ĵaŭdo kaj posttagmezo de vendredo. Pro la komplekseco de la eventoj (vespermanĝo, aresto, proceso antaŭ la Sinedrio, proceso antaŭ Pilato, sendo al Herodo, la liberigo de Barabaso, diversaj mistraktadoj, skurĝado, iro al Kalvario, krucumado) ne probablas ke ĉio disvolviĝis ene de tiom mallonga tempo. Tamen ĉio disvolviĝis neantaŭvidite kaj estas tempo puŝi antaŭen la eventojn.
  • Laŭ la sinoptikoj, la sinedria proceso kaj la krucumo, alvokata de la popolo, okazis en la paska tago: kio eble ne povis esti pro la sankteco de la festo kaj pro intencoj de la religiaj aŭtoritatoj (Mk 14,2). Kaj prokrasto povus eksciti la reagon de la popolo.
  • Laŭ Miŝno (traktado Betza 5,2; traktado Sanhedrin 4,1) estis malpermesite seancojn de la Sinedrrio en tiuj festaj tagoj, la mortoverdikto devis esti elmetita dumtage ne dumnokte kaj rekonfirmita dum dua seanco, kondiĉoj ĉi-kaze forgesitaj, kondiĉe tamen la proceso nenio alia estis ol konsulto kaj ke Miŝna versio de la malfrua tria jarcento nin atinginta reproduktus kutimojn de la epoko de Jesuo. Kome, tiu versio estas frukto de fariseaj medioj dum la proceso kontraŭ Jesuo estis direktita de Sadukeoj.

Jaro kaj tago de la morto de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Surbaze de tiuj evangeliaj informoj pri la morto, kvankam kontraŭdiraj (14/15 Nisan), eblas hipotezi tagon kaj jaron de la morto de Jesuo laŭ la posta universala julia kalendaro kaj la hodiaŭa gregoria.

La transpaso el la hebrea dato al la dato julia-gregoria ne estas unuavide kalkulebla. Tiuepoke la oficiala hebrea kalendaro estis luna kaj oni ne uzis la oficialajn efemeridojn lunajn: la nova luna monato (ekzemple Nisan) estis proklamita la vesperon de la 29a tago de la antaŭa monato se du fidodignaj atestantoj kapablis serioze atesti antaŭ la koncernata komisiono ke mem vidis la lumon de la nova luno tuj post la vesperiĝo. El tio oni vidas kiel necerta la datadon. Krome, por koherigi la lunan al la suna kalendaro de tempo al tempo necesis proklami la tieldiritan “supertagon”, ĉe kies fino oni, de tempo al tempo, aldonis monaton nomatan 2 Adar (io simila al la hodiaŭa sistemo de la 29a de januaro). La aldonendaj tempaj elementoj de la hebrea kalendaro estis determinitaj laŭ okaza juĝo.[8] Je la lumo de la konstato ke ne ekzistas hebreaj oficialaj informoj rilate la adaptojn de la tiama kalendaro, ne eblas sennecertece koherigi la du kalendarojn (luna kaj julia-gregoria).

Eblas nur konkludi:

Koncedinte ke la evangeliaj datenoj estas validaj, koncedinte ke la hebrea oficiala kalendaro laŭiris efektive la lunajn fazojn ekzakte rekonstrueblajn, oni povas facile rekonstrui, pere de astronomiaj kalkuloj, la eblajn datojn de la morto de Jesuo, en kiuj la vendredo estis la 14-a aŭ 15-a de Nisan, ene de la tempa intervalo de la administrado de Pilato (26-36 p. K) kaj post 15-a de la regado de Tiberio (28 p.K.):[9]

La dato de la 7a de aprilo de 30 rezultas akorde kun la hipotezo de la komenciĝo de la publika instruado de Jesuo en la jaro 28 kaj kun la aludo en Johano pri tri paskoj. Sur tiu dato konverĝas la plej granda parto de ekzegezaj fakuloj.[10] La hipotezo de la jaro 3133 implicas ke Johano forgesis raporti aŭ aludi pri alia aŭ aliaj paskoj.

Mortotuko de Torino[redakti | redakti fonton]

Usonaj esploristoj Alan kaj Mary Whanger[11] fiksis la jarojn de la morto de Jesuo en 30 apogiĝante sur datoj videblaj en la funebra tolaĵo kiu kelkaj scienculoj kaj historiistoj – el kiuj ĝin rekte pristudis – resendas al la tempoj de Jesuo, kaj kiu reproduktas perfekte – kvankam senkoheraj... - la evangeliajn datenojn [2].

Ili atentigas pri stampo sur la mortotuko de du moneroj forĝigitaj de Pilato en la jaro 29: do la morto de Jesuo ne povis okazi antaŭ tiu dato. Kaj per rezonadoj pri la stila kanono de la pentraj verkoj tiutempaj imitantaj la mortotukan bildon, ili konvinkiĝis ke ĝi ne povis okazi ankaŭ post la 31, dato en kiu aperis la samstila basreliefo reprezentanta Zeŭzon. Laŭ ili en la mortotuko ne estas konstruita laŭstile: ĝi estas, eventule, stampo de vera homa figuro. Sed sindologoj (mortotukoloj) skeptikas pri tiu “deduktaĵo”, kvankam problablas la stampo de moneroj. [3]/Pubblicazioni/Mortotuko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meier, p. 35; kaj V. Messori, ipotesi su Gesù.
  2. Tiele notite en la Biblio TOB ĉe la indikita pasaĵo, sed kontraŭata de John Paŭl Meier, p. 364, laŭ kiu la resendaĵo ne estas ĝusta, malgraŭ ke mem akceptas ke Jesuo havis “ĉirkaŭ tridek jarojn”.
  3. Meier, p. 359.
  4. Meier, p. 377.
  5. Paraskevo por Preparado estas uzata ankaŭ en la verko “La fundamentoj de la kristanismo” [1]/Pubblicazioni
  6. Krome en Johano mankas la rakonto pri la institucio de la Eŭkaristio (kvankam katolikoj konsideras la tieldiritan paroladon pri la pano de vivo (Joh 2,26-6,59), kiun Johano lokigas en la sinagogo de Kafarnao, egalsignifa al la sinoptika rakonto pri Eŭkaristio, kaj estas ekskluzive aldonita la tieldirita “piedlavo”
  7. Oni vidu Hermann L. Strack; Paul Billerbeck, Kommentar zum Neuen Testament, vol. 2, 1956, pp. 812-853; Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù, 1941, par. 539 Arkivigite je 2013-03-06 per la retarkivo Wayback Machine. Stanislas I. Dockx, Chronologies néotestamentaires et vie de l'église primitive, 1976, pp. 26-28 Massey H. Shepherd, "Are Both the Synoptics and John Correct about the Date of Jesus' Death?", in Journal of Biblical Literature, 80 (1961), pp. 123-132. Rinaldo Fabris, Gesù di Nazareth, 1983, p. 404.
  8. saggio riassuntivo dal sito christianismus.it.
  9. Rinaldo Fabris, Gesù di Nazareth, Assisi 1983, pp. 400-404; Meier, p. 404.
  10. Tiel Meier p. 405; Urbanus Holzmeister, Chronologia Vitae Christi, 1933, pp. 205-215; Josef Blinzler, Der Prozess Jesu, 1969, pp. 101-108; Eugen Ruckstuhl, Chronology of the Last Days of Jesus, 1965, pp. 1-9; S. Dockx, Chronologies néotestamentaires et vie de l'église primitive, 1976, pp. 9-10.28-19; Rinaldo Fabris, Gesù di Nazareth, 1983, p. 404.
  11. Mary kaj Alan Whanger, The Shroud of Turin, An Adventure of Discovery, Providence House Publishers, Franklin, Tennessee (1998).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John P. Meier, Un ebreo marginale, vol. I, 2001, pp. 354–414.
  • Benedikto la 16-a, Gesù di Nazaret. Dall’ingresso in Gerusalemme fino alla
  • Risurrezione, (kvara ĉapitro), Herder, 2011.
  • Annie Jaubert, La date de la dernière Cène, en: Revue de l'Histoire des religiones 146 (1954) 140-173.
  • Alberto Giglioli, Il giorno dell'ultima Cena e l'anno della morte di Gesù, in: Rivista Biblica 10 (1962) pp. 156–181.
  • Fedalto Giorgio, Da Pasqua il tempo nuovo. Questioni di cronologia ebraica-cristana, Mazziana, 2012, ISBN 978-8897243090. La historiisto defendas la tezon de la 3-a de aprilo de 33.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]