Metroo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Varsovio
Stacio Plac Wilsona
Stacio Plac Wilsona
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Pollando Varsovio
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko la 7-an de aprilo 1995
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 38,2 km
Nombro de linioj 2
Nombro de veturiloj 240
Nombro de stacioj 36
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 568 000
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Varsovio
Transportisto Varsovia Metroo
Mapo
Metroo de Varsovio   - funkcias   - funkcias
Metroo de Varsovio
  •   - funkcias
  •   - funkcias
  • vdr

    La Metroo de Varsovio (pole metro w Warszawie) estas la unua metrosistemo konstruita en Pollando. Ĝia konstruado komenciĝis en 1983. Konstruado de unua metrolinio finiĝis en 2008. Nuntempe la sistemo konsistas el du metrolinioj. La unua (norde-sude) kunigas la urbocentron de Varsovio kun ĝiaj periferiaj sudaj (Mokotów, Ursynów) kaj nordaj (Żoliborz, Bielany) kvartaloj dense loĝataj. La dua linio transiras la urbon de oriento al okcidento.

    Nuntempe funkcias 28 metrostacioj. La metroo estas uzata ĉiutage de 500 000 uzantoj. La linio longas je 29 km. La tempo de veturo tra la tuta unua linio M1 estas 38 minutoj kaj 20 sekundoj.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    En 1925 oni decidis komenci la prilaboron pri metroo kaj en 1927 oni validigis planojn kaj ekis geologiajn esploradojn. En 1929 oni formis la Referaton de Subtera Fervojo, kiu responsis por la konstruo. Granda depresio de 1930-aj jaroj kaŭzis la ĉesigon de ĉiuj laboroj. En 1938 urbestro Stefan Starzyński ekzistigis Oficejon de Etudoj de Subtera Fervojo, kiu aktualigis planojn. Oni ekis konstruadon, sed ĝi estis interrompita per la dua mondmilito. Baldaŭ post la milito la ideo de konstruo de metroo aŭ urba fervojo en Varsovio revenis, sed oni finfine forlasis ĝin.

    En 1950 la urba registaro decidis konstrui la profundan metroon en Varsovio. Oni komencis la konstruadon en Praga en 1951, de la parto ironta sub Vistulo. Kaŭze de kreskantaj kostoj oni reduktis ĝin en 1953 al la eksperimenta konstruaĵo en Praga. Oni konstruis tie grandan (7.000 m3) relkomutan kameron kaj la 1270-metran tunelon. En 1957 oni finfine forlasis laborojn.

    Oni revenis al la ideo de metroo en 1974. Estiĝis teknikaj kaj ekonomiaj prilaboroj de la metroo. En 1982 la registaro de Pola Popola Respubliko interfiksis kun Sovetunio pri helpo en konstruado. Je 15-a de aprilo 1983 la konstruado komencis. La unua parto, de Kabaty al Politechnika, estis finita en 1995. Je 25-a de oktobro 2008 finis la konstruadon de tuta linio.

    Metrolinioj[redakti | redakti fonton]

    Linio Nomo Malfermo Longeco

    (km)

    Nombro

    da stacioj

    Kabaty Młociny 1995 23 21 (elmontritaj)

    2 (planitaj)

    Bemowo Bródno 2015 19 18 (elmontritaj)

    3 (en konstruo)

    Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

    Unua linio - M1 (Kabaty-Młociny)[redakti | redakti fonton]

    Mapo de la unua linio
    Enirejo al la metrostacjo Centrum
    Stacio Ratusz Arsenał
    Stacio Distrikto Malfermo Interkonektoj
    A1 Kabaty Ursynów 7-a de aprilo 1995 Finstacioaŭtobusoj
    A2 Natolin aŭtobusoj
    A3 Imielin aŭtobusoj
    A4 Stokłosy aŭtobusoj
    A5 Ursynów aŭtobusoj
    A6 Służew Mokotów aŭtobusoj
    A7 Wilanowska tramoj, aŭtobusoj
    A8 Wierzbno tramoj, aŭtobusoj
    A9 Racławicka aŭtobusoj
    A10 Pole Mokotowskie tramoj, aŭtobusoj
    A11 Politechnika Śródmieście tramoj, aŭtobusoj
    A12 Plac Konstytucji Konstruado planita en 2026 planita
    A13 Centrum 26-a de majo 1998 tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj kaj longdistancaj trajnoj
    A14 Świętokrzyska 11-a de majo 2001 , tramoj,

    aŭtobusoj

    A15 Ratusz Arsenał tramoj, aŭtobusoj
    A16 Muranów Konstruado planita en 2026 planita
    A17 Dworzec Gdański 20-a de decembro 2003 tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj kaj longdistancaj trajnoj
    A18 Plac Wilsona Żoliborz 8-a de aprilo 2005 tramoj, aŭtobusoj
    A18 Marymont 29-a de decembro 2006 tramoj,

    aŭtobusoj

    A19 Słodowiec Bielany 23-a de aprilo 2008 aŭtobusoj
    A20 Stare Bielany 25-a de oktobro 2008 aŭtobusoj
    A21 Wawrzyszew aŭtobusoj
    A22 Młociny Finstaciotramoj, aŭtobusoj

    Planitaj stacioj de unua linio kiuj ne estas konstruitaj:

    Mapo de la dua linio
    Konstruado la metrostacioj de la dua linio
    Stacio Płocka
    Enirejo al la metrostacio Targówek Mieszkaniowy

    Dua linio - M2 (Bemowo-Bródno)[redakti | redakti fonton]

    Stacio Distrikto Malfermo Interkonektoj
    C1 Karolin Bemowo en konstruo en konstruo
    C2 Chrzanów
    C3 Lazurowa
    C4 Bemowo 30-a de junio 2022 Finstaciotramoj, aŭtobusoj
    C5 Ulrychów Wola aŭtobusoj
    C6 Księcia Janusza 4-a de aprilo 2020 aŭtobusoj
    C7 Młynów aŭtobusoj
    C8 Płocka tramoj, aŭtobusoj
    C9 Rondo Daszyńskiego 8-a de marto 2015 tramoj, aŭtobusoj
    C10 Rondo ONZ Wola / Śródmieście tramoj, aŭtobusoj
    C11 Świętokrzyska Śródmieście , tramoj, aŭtobusoj
    C12 Nowy Świat-Uniwersytet aŭtobusoj
    C13 Centrum Nauki Kopernik aŭtobusoj
    C14 Stadion Narodowy Praga-Północ aŭtobusoj, antaŭurbaj trajnoj
    C15 Dworzec Wileński tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj trajnoj
    C16 Szwedzka 15-a de septembro 2019 aŭtobusoj
    C17 Targówek Mieszkaniowy Targówek aŭtobusoj
    C18 Trocka aŭtobusoj
    C19 Zacisze 28-a de spetembro 2022 aŭtobusoj
    C20 Kondratowicza aŭtobusoj
    C21 Bródno Finstaciotramoj, aŭtobusoj

    Tri metrostacioj estas en konstruado:

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]