Jutta Hipp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jutta Hipp
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1925 (1925-02-04)
en Leipzig,  Germanio
Morto 7-an de aprilo 2003 (2003-04-07) (78-jaraĝa)
en Sunnyside, Kvinzo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵazpianisto • pentristo • desegnisto • fotisto • dezajnisto
vdr

Jutta Hipp (naskiĝis la 4-an de februaro 1925 en Lepsiko; mortis la 7-an de aprilo 2003 en Novjorko) estis germana ĵazpianistino, pentristino kaj fasonisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hipp lernis pianludon jam infanaĝe. En la aĝo de dek kvar ŝi unuafoje aŭdis ĵazon kaj estis dum la milito membro de amatora ĵazbando, kun kiu ŝi estante studentino de la artakademio koncertis en Hot Club Leipzig, kontraŭleĝa ĵazklubejo.[1] Post sia fuĝo al okcidenta Germanujo ŝi komencis ekde 1951 muziki profesie kun la bando de Freddie Brocksieper en Munkeno kaj Bavarujo en usonajn militistoklubejoj, poste en la bandeto New Jazz Stars de Hans Koller, kiu ankaŭ akompanis Dizion Gillespie kaj alproprigis al si la lingvaĵoj de malpasia ĵazo. En 1952 ŝi transloĝiĝis al Frankfurto ĉe Majno kaj direktis ekde 1953 ĝis 1955 la Kvinopon Jutta Hipp, al kiu komence apartenis Emil Mangelsdorff, Joki Freund, Hans Kresse kaj Karl Sanner. Per ĉi tiu instrumentistaro la bando koncertis dum la unua Germana Ĵazfestivalo de 1953 kaj ankaŭ verkis la albumon New Faces - New Sounds from Germany por usona diskeldonejo.[2] En 1953 ŝi okupis je la Podium-Jazz-Referendumo la unuan rangon inter la germanaj ĵazpianistoj. Ankaŭ kun sia venonta bando el 1954/5, al kiu apartenis Attila Zoller, ŝi konfirmis sian famon esti la „unua ĵazsinjorino de Eŭropo“. En 1954 ŝi muzikis dum la Germana Ĵazfestivalo kun Albert Mangelsdorff kaj Zoller, sed ankaŭ je improvizadkunsido kun Hugo Strasser.
En 1955 ŝi gastkoncertis kun sia kvaropo en Svedujo, kie ŝi ankaŭ surdiskigis kun Lars Gullin,[3] kaj transloĝiĝis post koncertvojaĝo tra Jugoslavio kun J. Freund kaj Carlo Bohländer laŭ oferto de Leonard Feather, kiu estis aŭdinta ŝin en 1954 je Duisburg kaj estis entuziasma pri ŝian ludo, en Usonon.[4] Tie ŝi komence estis sukcesa. Ŝi ricevis kiel unua eŭropa ĵazmuzikisto (kaj kiel dua blankula muzikisto entute) kontrakton de Blue Note Records, por kiu ŝi en 1956 verkis tri albumoj je propra nomo[5]. En 1956 li muzikis laŭ perado de Feather anstataŭ Marian McPartland, kiu estis koncertvojaĝanta, duonan jaron en la novjorka kluborestoracio Hickory House triope kun Peter Ind kaj Ed Thigpen. Ŝia ludo fariĝis pli malmilda kaj pli pela. Ankaŭ en 1956 ŝi koncertis je la Ĵazfestivalo de Newport. Mallonge poste ŝi kunmuzikis ankaŭ kun Charles Mingus.[6]

Ankoraŭ en 1956 ekestis tamen priartaj kvereloj kun Feather, parte kaŭzitaj per tio, ke ŝi ne volis allasi interventojn en sian muzikan reperturaron.[7] Post tio ŝi ne plu surdiskigis kaj havis nur malmultajn prezentadojn en pli malgrandaj klubejoj en Novjorko kaj sur Long Island. Proksimume 1957 ŝi koncertvojaĝis kun saksofonisto Jesse Powell en la sudaj subŝtatoj, kio laŭ ŝi estis la muzika supro de ŝia kariero.[8] Ĉar la situacio por ĵazmuzikistoj malboniĝis fine de la 1950-aj jaroj, ŝi akceptis laboron kiel kudristo en vestofabriko en Kvinzo.[9] Ĝis 1960 je tio ŝi ankaŭ prezentis semajnfine kiel ĵazmuzikisto, transiris poste tamen plene al sia unua ŝato desegnado kaj fasonado. Unu kaŭzo estis ankaŭ problemoj pro alkoholo, parte rezultante el tio, ke ŝi per ĉi tiu subprenmis sian egan antaŭkoncertan timon.[10]. Antaŭprezenta timo ankaŭ estis la kaŭzo por ŝi prefero, koncerti en pli malgrandaj ĵazklubejoj.

Dum la 1940-aj jaroj ŝi estis studinta grafikon kaj fasonadon ĉe la Altlernejo de Grafiko kaj Librarto en Lepsiko. Hipp precipe ŝatis la pentradon de akvareloj. Ŝiaj motivoj etendiĝis ekde la strata vivo en Kvinso kaj ŝiaj favorataj plaĝoj sur Long Island ĝis bestoportretoj. Ekspoziciojn de siaj bildoj ŝi havis ekzemple en 1980 kaj 2000 en kulturdomo „Langston Hughes“ en Corona je Novjorko. Hipp, kiu ankaŭ estis konata pro sia rapidspriteco, ankaŭ desegnis karikaturojn pri aliaj ĵazmuzikistoj kaj verkis poemojn pri ili. Jazz Podium publikigis kelkaj el ĉi tiuj. Hipp ankaŭ estis lerta pupfaristo kaj ŝi translasis kelkajn el siaj pupoj al la Muzeo de la Urbo Novjorko. Ĉar ŝi post sia adiaŭo disde la ĵazmuziko ne plu tuŝis la pianon, multaj el siaj konatoj eĉ ne sciis pri sia ĵazmuzikista pasinteco, ĝis kiam ili eksciis pri tio el la nekrologoj.

Ŝi restis tamen ligita al ĵazo kaj fotis nelacigeble en malgrandaj ĵazklubejoj en Kvinzo. La fotojn ŝi sendis ankaŭ al amikoj kaj al ĵazrevuoj en Germanujo. Hipp ofte diris en leteroj al amikoj, ke vera ĵazo estas pli bone trovebla en malgrandaj klubejoj, en kiuj ŝi aŭdas multajn muzikistojn, al kiuj mankis la venkokapablo por eminentiĝi. Hipp estis gefianĉiĝinta en 1944 kun frapinstrumnetisto "Teddie" Frohwalt Neubert, geedziĝis tamen neniam kaj mortis pro pankreata kancero sia apartmento in Kvinzo.

Ŝi estis praonklino de ĵurnalistino Johanna Adorján.

Laŭ decido de la Lepsika urboparlamento ekde 2011 unu strato de ŝia naskiĝurbo nomiĝas Jutta-Hipp-Weg.[11]

Muzika klasifikado[redakti | redakti fonton]

Kiel pianisto Hipp radikis en la svinga tradicio kaj laŭ propraj eldiroj influita de Count Basie, Teddy Wilson, sed ankaŭ de Fats Waller. Je la ekesto de bibopo meze de la 1940-aj jaroj ŝi orientiĝis je Bud Powell. Ŝi pli rifuze perceptis, ke multaj muzikistoj, recenzistoj kaj entuziasmuloj komence de la 1950-aj jaroj aŭdis malpasia-ĵazajn influojn de Lennie Tristano en ŝia ludo.[12] En pli malfruaj jaroj ŝi tamen esprimis sian admiron por la malmolbopo de Horace Silver, kiun ŝi renkontis proksimume 1956 en Novjorko. Je la supro de sia kariero kiel ĵazpianisto (kiu foje ankaŭ komponis) ŝi estis trovinta novan stilon, kiu klare distingiĝis de la vaste etendiĝaj melodiaj arkoj kaj de la ludo enprenanta per siaj ornamaĵoj la eŭropan altkulturan muzikon ĝis la transloĝiĝo al Novjorko. „La energio, kiu provizis ŝian ludmanieron de malpasia ĵazo per ardo, nun klare aperis.“[13]Ŝi konsekvence rifuzis eksteran premon, kiu pelus ŝin en alian direkton. Ŝia famo kiel ĵazpianisto akirita en la 1950-aj jaroj (per kiu ŝi en Eŭropo ankoraŭ longe post tio estis unika aperaĵo) tamen estis nerompita je ŝiaj okcidentgermanaj entuziasmuloj ankoraŭ jardekojn pli malfruajn. Ŝi mem ne revenis eĉ nur vizite al Germanujo post post sia transloĝiĝo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Etikedo de diskeldonejo Blue Note
  • New Faces - New Sounds From Germany (1954)[14]
  • Cool Dogs And Two Oranges (1954 resp. 1980)[15]
  • La sonregistraĵoj de la Ĵazfestivalo je Frankfurto aperis ĉe Brunswick kaj post kiel CD Box Bear Family 15430
  • Various Artists Cool Jazz made in Germany (1954)
  • At the Hickory House (Vol. 1 & 2) (Blue Note, 1956)
  • Jutta Hipp With Zoot Sims (Blue Note, 1956)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Breitwieser: Jutta Hipp, First Lady of German Jazz. In: Gunna Wendt Die Jazz-Frauen. Luchterhand-Verlag, Hamburg 1992, S. 52–59.
  • Katja von Schuttenbach: Jutta Hipp: Painter, Pianist and Poet. Master Thesis 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkajn el siaj travivaĵoj, kiuj montras ŝian malkonformisman sintenon, ŝi rakontis al Michael Kater, kiu en sia libro Gewagtes Spiel (Kolonjo 1995, p. 281f.) konkludis, ke la junulinoj en la klubo fariĝis „la stabila elemento“, car la viroj kutime estis rekrutigitaj.
  2. Laŭ instigo de Leonard Feather pli malfrue ankaŭ Blue Note disvendis ĝin en Usono, por konatigi ŝin tie kaj plialtigi ŝiajn tieajn prezentajn ŝancojn. Komp. Schuttenbach, Jazzpodium, julion de 2006
  3. republikigita ĉe L. Gullin Vol. 3 1954/55 Late Summer
  4. Artkomercisto Heinz Te Poehl pagis al ŝi la flugon. Komp. Robert von Zahn (eld.) Jazz in Nordrhein-Westfalen seit 1946. Kolonjo sen jarindiko, p. 230.
  5. noveldonita en 2000 de la japana filio de Blue Note. Por Blue Note ŝi validis perdiĝinta je la momento de la eldono kiel lumdisko, ricevis tamen el la bonaj vendonombroj en Japanujo la tantiemojn.
  6. Breitwieser: Jutta Hipp. First Lady of German Jazz. a.a.0.
  7. Ekzemple ke ŝi ludis komponaĵojn de Feather. Kroma kaŭzo estis, ke ŝi forrifuzis edziĝintan Feather. Ŝi, antaŭ ŝi iris al Usono, estis fianĉino de Zoller. Feather ne plu recenzis ŝin post 1956 kaj esprimis en siaj libroj, ke la influo de Horace Silver malbone efikis sur ŝian ludon. Schuttenbach a.a.O.
  8. Schuttenbach, a.a.O.
  9. Pli malfrue ŝi ankaŭ laboris ĝis 1995 kiel kudristo kaj teksaĵfasonisto sur Long Island. Komp. Jazzzeitung 2003/5.
  10. Siajn alkoholproblemojn ŝi konfesis dum intervjuo en 1986 kun Iris Timmermann, kiu intervjuis ŝin por sia ekzamena tezo
  11. Urboparlamenta decido de la 18-a de majo 2011 (Beschluss-Nr. RBV-822/11), amtliche Bekanntmachung: Leipziger Amtsblatt Nr.11 vom 4. Juni 2011, bestandskräftig seit dem 5. Juli 2011 bzw. 5. August 2011. Vgl. Leipziger Amtsblatt Nr.16 vom 10. September 2011.
  12. Basisto Heinz Grah karakterizis la muzikon, kiun ludis Hipp kun Koller kaj poste en siaj propraj ensembloj, kiel „malpasiiĝintan bibopon. Oni ankoraŭ povis aŭdi la melodian strukturon. Ili belege improvizis, sed tio fakte tute ne rilatis kun ĵazo“. (cit. l. Robert von Zahn, Jazz in Köln seit 1945. Kolonjo 1997, p. 82) Laŭ pli malfrua opinio de Hipp en tio esprimiĝis nur la influo de Koller . (Citita en Schuttenbach Jazzpodium 2006)
  13. Breitwieser, a.a.O., S. 57.
  14. La sonregistraĵoj de ĉi tiu disko de Blue Note, ĝis tiam haveblaj kiel lumdisko de japana Toshiba, ĉiuj ankaŭ estas publikigitaj ĉe Frankfurt Special: The Legendary Jutta Hipp Quintet 1954 (Fresh Sound Records, 2006)
  15. Origine nur nur 4 el ĉi tiuj titoloj aperis sur EP MGM E 3157; la restajn titolojn eldonis en 1980 diskeldonejo L+R Records. La plej multaj el ĉi tiuj titoloj nun ankaŭ estas sur Frankfurt Special: The Legendary Jutta Hipp Quintet 1954