Olaus Borrichius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olaus Borrichius
Pharmacopola Danicus
Pharmacopola Danicus
Persona informo
Naskiĝo 7-a de aprilo 1626
en Nørre Bork, Ribe stift,  Danio
Morto 13-a de oktobro 1690
en Kopenhago,  Danio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Profesio
Okupo kemiistojuĝisto • entomologo • poeto • verkistokuracistobotanikistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ole Borch (n. en Nørre Bork, Ribe stift,  Danio, en la 7-a de aprilo 1626 - m. en Kopenhago,  Danio, en la 13-a de oktobro 1690) estis dana kemiisto, botanikisto, kuracisto, filologo, klerulo, poeto kaj gramatikisto. Li estis profesoro de Nikolao Stenono en la Universitato de Kopenhago kie li ankaŭ instruis filologion, kemion kaj botanikon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Borch studis medicinon en la Universitato de Kopenhago kaj distingiĝis dum la pesta epidemio en 1654, kiam unu triono de la loĝantaro de Kopenhago mortis. En 1655, la reĝa seneskalo Joachim Gersdorff (1611-1661)[1] fariĝis lia patrono. En 1660, li nomumiĝis profesoro pri filologio en la Universitato de Kopenhago, kaj en la sekvanta jaro li okupis ankaŭ la katedrojn de kemio kaj botaniko.

Inter 1660-1665, Borch multe vojaĝis tra Nederlando kune kun siaj tri lernantoj, la filoj de lia patrono. Tie li konatiĝis kun Nikolao Stenono (1638-1686), Johann Glauber (1604-1670), Giuseppe Borri (1627-1695) kaj Komenio. En Anglio li troviĝis kun Robert Boyle kaj en Francio li fariĝis amiko de Melchisédech Thévenot (1620-1692). Liaj tre dokumentitaj raportoj pri siaj vojaĝoj estas grava arkivo de la eŭropa scienca medio en la 17-a jarcento.

Borch estas la patro de la eksperimenta scienco en Danio. Estas Borch kiu unue enkondukis Stenonon en la studo de la fosilioj same kiel la "glosopetro"[2], uzita de Borch, ĉar tio estis tiama kutimo, kiel kuraciloj. Borch estas la fondinto de la Colegium Mediceum[3] en Kopenhago. En 1678, li ekstraktis oksigeno el la salpetro.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • De Cabala Characterali Dissertatio, 1649
  • Parnassus in nuce (1654)
  • De Ortu et Progressu Chemiae Dissertatio, 1668
  • Hermetis, Ægyptiorum et chemicorum sapientia (1674)
  • Cogitationes il lingvæ variis Lat. ætatibus (1675)
  • Dissertatio de causis diversitatis lingvarum (1675)
  • De antiqua urbis Romae facie dissertationes (1683-1687)
  • Docimastice metallica (1678)
  • Dissertationes academicae de poetis, Copenhague, 1683
  • De antiqua urbis Romae facie dissertationes (1683-1687)
  • De usu plantarum indigenarum in medicina (1688)
  • Conspectus scriptorum chemicorum celebriorum (1696)
  • Dissertationes de Antiqua Urbis Romæ Facie I-VI. Praes. O. Borrichius - 1697

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Den Store Danske
  2. Glosopetro estis ŝtonigitaj ŝarkolangoj uzitaj em medicino.
  3. Kuracista kolegio.
  4. Personensuche
  5. Personensuche
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
  11. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj