Francesco Redi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Redi
Persona informo
Francesco Redi
Naskiĝo 18-an de februaro 1626 (1626-02-18)
en Areco
Morto 1-an de marto 1697 (1697-03-01) (71-jaraĝa)
en Pizo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Grandduklando de Toskanio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Profesio
Alia nomo Anicio Traustio vd
Okupo kuracistobiologo • poeto • pentristo • entomologo • parazitologo • natursciencisto • sciencistobotanikisto vd
Laborkampo biologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francesco REDI (18a de Februaro 1626 – 1a de Marto 1697) estis itala kuracisto, natursciencisto, biologo kaj poeto.[1] Li estas referencata kiel la "fondinto de la eksperimenta biologio",[2][3] kaj kiel la "patro de moderna parazitologio".[4][5] Li estis la unua kiu defiis la teorion de spontanea generado pruvante, ke la muŝlarvoj venas el ovoj de muŝoj.[6][7]

Akirinta doktorigon en kaj medicino kaj filozofio el la Universitato de Pisa estante 21-jaraĝa, li laboris en variaj urboj de Italio. Siatempa raciisto, li estis kritikisto de verigeblaj mitoj, kiel tiu de la spontanea generacio.[8] Liaj plej famaj eksperimentoj estis priskribitaj en sia magnum opus Esperienze intorno alla generazione degl'insetti (Eksperimentoj pri la generado de insektoj), publikigitaj en 1668. Li malkonsentis, ke viperoj trinkas vinon kaj povas rompi glasojn, kaj ke ilia veneno estas venena se englutita. Li prave observis, ke la serpentaj venenoj estis produktitaj el la kaninoj, kaj ne el la gala veziko, kiel oni estis supozinta. Li estis ankaŭ la unua kiu rekonis kaj ĝuste priskribis detalojn de ĉirkaŭ 180 parazitoj, kiel Fasciola hepatica kaj Ascaris lumbricoides. Li ankaŭ distingis tervermojn el helmintoj (kiel Eucestoda, Trematodoj, kaj Nematodoj). Li eble estis pioniro de la uzado de scienca kontrolo kiel bazo de la dezajno de eksperimentoj en moderna biologio. Kolekto de liaj poemoj estis por la unua fojo publikigita en 1685 kiel Bacco in Toscana ("Bakĥo en Toskanio") kaj estas konsiderata inter la plej fajnaj verkoj de la 17a-jarcenta itala poezio, kaj pro kiu la Granda Duko Kosimo la 3-a havigis al li honormedalon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Francesco Redi”, Encyclopædia Britannica.
  2. Leikola A (1977–78). “Francesco Redi as a pioneer of experimental biology”, Lychnos Lardomshist Samf Arsb 1977-78 (1–3), p. 115–122. 
  3. (1997) “Francesco Redi and the birth of experimental parasitology”, Histoire des sciences médicales 31 (1), p. 61–6. 
  4. Roncalli Amici R (2001). “The history of Italian parasitology”, Veterinary Parasitology 98 (1–3), p. 3–10. doi:10.1016/S0304-4017(01)00420-4.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-23. Alirita 2022-01-30.
  5. Mehlhorn H. (2008) Encyclopedia of Parasitology, Volumes 1-2, 3‑a eldono, Springer-Verlag, p. 610. ISBN 978-3540489948.
  6. The Slow Death of Spontaneous Generation (1668-1859). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2008. Alirita 18a de Aprilo 2013.
  7. Francesco Redi and Controlled Experiments. Alirita 2018-12-10.
  8. Francesco Redi (EN) (27a de Februaro 2008). Alirita 2018-12-10.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1968) Lingua e cultura di Francesco Redi, medico. Florence: L. S. Olschki.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]