Nikolao Stenono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beatulo
Nicolaus Steno(nis)
Apostola vikario de la Nordo (por la disaj katolikoj en Norda Germanio kaj Skandinavio)
Niels stensen.jpg
Regado 1677–1686
Antaŭulo Valerio Maccioni
Sekvanto Ferdinand von Fürstenberg
Coat of arms of Nicolas Steno.svg
Ceteraj titoloj medicinisto, anatomiisto
scienculo pri stratigrafio kaj geologio, pri kiuj li estas konsiderata la plej elstara iniciatinto
Persona informo
Devena nomo Niels Stensen
Naskiĝo 11-a de januaro 1638
en Kopenhago, Flago-de-Danio.svg Danio
Morto 5-a de decembro 1686
en Ŝverino, Duklando Meklenburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco [#]
Religio Origine luterana, konvertiĝis al Romkatolikismo
Alma mater Universitato de Kopenhago [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ordinado 14-a de aprilo 1675 en Florenco
Konsekrado 19-a de septembro 1677
Beatulo
Beatigo 1988 de Johano Paŭlo la 2-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Pro siaj studoj kaj esploroj Nikolao Stenono (1638 - 1686) estas opiniata la patro de la geologio kaj de la stratigrafio krom elstara anatomiisto kaj medicinisto.

Origine luterana, li konvertiĝis al la Katolika eklezio kaj estis unue ordinita sacerdoto kaj poste titulara episkopo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Kopenhago en 1638, tie li studis medicinon havante kiel doma instruisto la faman Thomas Bartholin. En la postaj jaroj li translokiĝis al Amsterdamo (kie li malkovris la precipan dukton de la parotida glando, aŭ "dukto de Stenono") kaj al Leiden kie havis kiel majstroj grandajn anatomiistojn kiel Franciscus Sylvius. Post diplomiĝo Stenono translokiĝis al Parizo ĉe la fama mecenato Melchisédech Thévenot. En 1666 translokiĝis al Florenco ĉe la kortego de grandduko de Toskanio, Ferdinando la 2-a de Mediĉoj, kiu estis tiam renkontpunkto de scienculoj kaj literaturistoj. Tie Stenono science interesiĝis ankaŭ pri geologio kaj mineralogio. En Livorno lin kortuŝis la procesio de Corpus Domini (Kristokorpo) de la 24-a de junio 1666; okazis poste en Florenco ke Stenono, luterana, fariĝis katolika (1667) post longaj konversacioj kun lokaj teologoj.

Ĉiam en Florenco li presigis (1669) sian De solido intra solidum naturaliter contento dissertationis prodromus, kiu igas lin unu el la plej iniciatintoj de la moderna geologio.

Post mallonga reveno al Kopenhago, Stenono estis invitita denove al Florenco kie li estis honorita kaj helpata en la esploroj. En 1672 li estis invitita reveni al Danio kaj nomumita reĝa anatomiisto, sed tie okupiĝis nur du jarojn por reveni al Florenco, kie ordiniĝis sacerdoto (1675) kaj celebris sian unuan meson; en 1677 li estis levita al titulara episkopeco (in partibus infidelium), kaj nomumita apostola vikario por Skandinavio, kun sidejo en Hanovro. Lia tasko koncernis la paŝtistan zorgon pri la malgranda restaĵo de la disaj katolikaj fideluloj inter la protestantoj de la norda Germanio, Norvegio kaj Danio: laboro ege riska inter akre oponantoj al katolikismo.

En 1680 translokiĝis al Hamburgo kaj 1685 al Schwerin, kie li demisiiĝis el ĉiuj siaj ekleziaj funkcioj kaj ekvivis kiel simpla sacerdoto ĝis la morto kiu okazis la 25-an de decembro de 1686. Laŭvole de Kozimo la 3-a de Mediĉoj liaj korpaj restaĵoj estis translokigitaj al Florenco kaj entombigitaj en la baziliko de Sankta Laŭrenco

Sciencula aktiveco[redakti | redakti fonton]

Kiel anatomiisto Stenono malkovris la parotidan dukton; al li apartenas ankaŭ la merito de la ĝusta interpreto de la glanda funkcio kaj de la distingo inter glandoj sekreciantaj kaj linfonodoj. Li pruvis ke la koro estas muskolo, kaj ne la fonto de varmo aŭ sidejo de la animo. Li ĝuste interpretis la cerbajn cirkunvoluciojn kiel sidejoj de la sciigaj superaj funkcioj, kontraŭante la tiamajn dominantajn kartezajn teoriojn. Li ankaŭ malkovris la funkcion de la ovario kaj de la uteraj ovoduktoj.

En la paleontologia kampo Stenono poziciis laŭ maniero tute nova la problemon de la klasifiko de la fosilioj, kaj de la rekonstruado de la geologia historio rimarkante la manieron per kiu tiuj, kaj aliaj rokoj, estas entenataj ene de la pligrandaj rokoj. El tiu sistema esploro prenas la titolon lia verko De solido.

Surbaze de siaj metodaj principoj Stenono interpretas ĝuste la naturon de la fosilioj: ili estas restaĵoj de bestoj vivintaj antaŭe.

Aparta metoda principo enkondukita de Stenono estis tiu de la “stampa formado”. Ĝi enkondukas ke, kiam natura solido estas entenata en alia, eblas dedukti kiu el la du malmoliĝis unue kontrolante la stampon de unu sur la alia. Eblas, ekzemple, dedukti ke la fosiliaj konkoj estis solidaj jam antaŭ ol la tavoloj kiuj ilin kovris ĉar ili allasis la stampon en tiuj lastaj…

Per similaj praktikaj principoj Stenono sukcesis igi efikaj por la scienco siajn esplorojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Unua eldono de De solido.
Elementorum myologiae specimen, 1669
  • De Musculis et Glandulis Observationum Specimen (1664).
  • Elementorum Myologiae Specimen (1667).
  • Discours sul l'anatomie du cerveau (1669).
  • De solido intra solidum naturaliter contento dissertationis prodromus (1669).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nevio Quattrin, Nicola Stenone scienziato e santo (1638-1686) nel 3º centenario della morte,

Vicenza, Accademia Olimpica, [1987].

  • Raffaello Cioni, Niccolò Stenone scienziato e vescovo, prefazione di Piero Bargellini, Le Monnier Editore, Firenze [1953].

en) Hans Kermit, Niels Stensen, 1638–1686: The scientist who was beatified sur Google Livres, Gracewing Publishing, 2003, 179 p.

  • Maria Francesca Gallifante, Le ossa di Stenone e quelle di Cartesio. Il mistero del cranio scomparso, en "Toscana Oggi", [1-a de decembro 2013]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]