Lidia Croce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lidia Croce
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1922 (1922-01-06)
Morto 7-an de aprilo 2015 (2015-04-07) (93-jaraĝa)
en Napolo
Tombo Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Familio
Patro Benedetto Croce
Patrino Adele Rossi
Frat(in)oj Elena Croce • Alda Croce
Edz(in)o Gustaw Herling-Grudziński
Okupo
Okupo socia aktivisto • verkisto
vdr

Lidia Croce propre Lidia Croce-Herling (naskiĝis la 6-an de januaro 1922, mortis la 7-an de aprilo 2015 en Napolo) estis itala socia agantino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo en Italio. Filino de la itala filozofo Benedetto Croce kaj edzino de la pola verkisto Gustaw Herling-Grudziński.

En 1955 fondis kune kun la patrino Adela Rossi kaj fratinoj Elena, Alda kaj Silvia – fondaĵon agantan favore al pludaŭro de la biblioteko de Benedetto Croce en ĝia unua sidejo en Palazzo Filomarino en Napolo, kaj favore al prizorgo kaj popularigo de heredaĵo post la filozofo. Ŝi estis redaktorino de la du unuaj volumoj de "Korespondaĵo (Epistolario Crociano)" kaj "Leteroj de Antonio Labriola al Benedetto Croce (1885-1904)". Croce ankaŭ transskribis notaĵojn de sia patro, eldonitaj 6-volume en 1992.

En 1949 ŝi unuafoje edziniĝis, post divorco ligiĝis kun ekkonita ankoraŭ en 1944 pola verkisto Gustaw Herling-Grudziński. La paro nuptiĝis en 1954. La geedzoj havis du infanojn Benedetto kaj Marta. Post morto de Gustaw Herling-Grudziński, Lidia Croce okupiĝis pri katalogado kaj popularigado de lia verkaro.

Elektitaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Komandora Kruco kun Stelo de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]