Koncentrejo Stutthof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stutthof)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Koncentrejo Stutthof (germane Konzentrationslager Stutthof) estas nazia koncentrejo fondita sur aneksitaj terenoj de Libera Urbo Dancigo (germane: Freie Stadt Danzig), en la vilaĝo Sztutowo (Distrikto Nowodworski), 36 km de Gdańsk. Ĝi funkciis de la 2-a de septembro 1939 ĝis la 9-a de majo 1945.

La pordego de la koncentrejo
Krematorio
Fornoj de la krematorio
La Martir-monumento, inaŭgurita la 12an de majo 1968

Stutthof estis unua kaj la plej longe ekzistanta koncentrejo sur terenoj enirantaj aktuale al Pollando. Ĝi funkciis sume 2077 tagojn. Dum tiu ĉi periodo la koncentrejon trapasis 110-127 mil politikaj malliberuloj el 28 ŝtatoj, en tio ĉ. 49 mil de virinoj kun infanoj. Inter la plej multnombra grupo estis judoj. La plej grandajn ŝtatajn grupojn konsistis laŭvice poloj, civitanoj de Sovetunio, hungaroj kaj germanoj. Oni pritaksas, ke preskaŭ 65 mil enprizonigitoj pereis rezulte de malsanoj, peza korpa laboro, malbontraktado kaj malsufiĉa nutrado.

Sur teritorio de la Germana Areo Gdańsk – Okcidenta Prusio (germane Reichsgau Danzig-Westpreußen) la koncentrejo Stutthof estis unu el ĉefaj iloj, servanta al amasa ekstermo de la popolo. Junie 1944 eniris al realigado de la "Fina solvo" de la juda problemo („Endlösung”), ekservis do kiel koncentrejo de la genocido. Ties "direktoro" dum ĉiutagaj alvokoj menciis, ke "unusola vojo al libereco troviĝas en krematorio". Malliberuloj spertis malsanon, en barakoj aperis epidemioj, kiuj ofte kondukis al la morto de pli ol kelkcent personoj.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Aliaj nomoj, kiujn oni uzis en korespondado kun la koncentrejo:

  • Zivilgefangenenlager Stutthof – Koncentrejo de Civilaj Militkaptitoj Stutthof
  • Gefangenen-Sammellager Stutthof – Kolektiva Koncentrejo de Militkaptitoj Stutthof
  • Konzentrationslager Stutthof – Koncentrejo Stutthof

Evakuo[redakti | redakti fonton]

Masakro en Palmnicken

Malliberulinojn de la subkoncentrejoj estis direktitaj norden. En Palmnicken (hodiaŭ Jantarnij) germanoj murdis sur strando ĉ. 3000 virinojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto en la koncentrejo Stutthof[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg
La interno de la gasĉmbro
Komandejo
Jenny-Wanda Barkmann, Ewa Paradies, Elisabeth Becker, Wanda Klaff, Gerda Steinhoff - inter la virina gvidantaro SS de la koncentrejo Stutthof (KL) – dum la proceso kiu okazis en la jaro 1946 en Gdansko
La ekzekuto de la virina gvidantaro SS de la koncentrejo Stutthof (KL) – post la proceso kiu okazis en la jaro 1946 en Gdansko, pendigitaj estisː Jenny-Wanda Barkmann, Ewa Paradies, Elisabeth Becker, Wanda Klaff, Gerda Steinhoff

Jen malkovrita epizodo el la historio de la Esperanto-movado. Tiu epizodo okazis dum la milito, ĝi sonas preskaŭ sensacia. Samideano Albin Makowski, esperantiĝis jam en 1928. Antaŭ la Dua Mondmilito li gvidis Esperanto-angulon en «Gazeta Pomorska» (Pomeria Gazeto). En la okupitaj landoj, la hitleranoj celis la likvidon de ties «intelektularo» (instruistoj, pastroj, kulturgvidantoj, artistoj, ktp.) dum tiel nomata Intelligenzaktion / Intelektul-kampanjo. En aŭtuno 1942, funkciulo de la nazia sekreta polico (Gestapo) arestis sinjoron Makowski; dum la kontrolado de la vestoj la policano trovis blankan rozarion, kaj ekkriis moke: «Tio ne plu helpos al vi!». Sed tiel ne estis. Post la unuaj esploroj, dolorige batita ĝis konsciperdo, Makowski estis ĵetita en obskuran kelon, kie jam estis aliaj arestitoj. Jam tiuvespere okazis impresa komuna preĝado de rozario. Dum unu decembra tago li preĝplenumis la rozariojn. Por eviti enuon, li preĝis laŭvice en la lingvoj la pola, latina, greka kaj Esperanto. Tiu preĝado helpis lin atingi internan pacon, membridon kaj mens-klarecon; jes, vere la rozario daŭre helpis al li, ankaŭ dum la sekvaj kruelaj esploroj. En junio 1943 oni veturigis lin al la koncentrejo Stutthof, kie li ricevis numeron «P 23407». En la abismo de homa tragedio, ĉirkaŭite per akvaj kanaloj kaj elektraj bariloj el pikdratoj, gardate de pafpretaj ĝendarmoj kaj speciale dresitaj hundegoj, des pli fervore oni preĝadis. Por deturni la penson el la mensoskua krueleco, Makowski komencis verki sekrete Esperanto-lernolibreton, kiun li havas ĝis hodiaŭ kiel memoraĵon el tiuj tempoj. En la koncentrejo eĉ kolektiĝis kelkpersona grupeto, kiu komencis lerni la Internacian Lingvon. Oni mallaŭte konversaciis en Esperanto dum la marŝo al laboro, dum la laboro mem aŭ en la barako vespere. Turnopunkto en la koncentreja vivo de Makowski estis 16.1.1944, kiam li renkontis pastron el Litovio, Alfonsas LIPNIŪNAS. Tiam Makowski faris sian unuan konfeson post la longa, deviga paŭzo, kaj ricevis Sanktan Komunion. Poste, plurfoje li disdonis la Hostion inter la kaptitoj (ĝis la fino de la koncentreja restado, li sukcesis disdoni preskaŭ 500 Hostiojn): pastro ne povis tion fari, ĉar li estis atente observata. Se la cirkonstancoj tion permesis, la Sankta Meso okazadis kaŝe en dimanĉa frumateno. Kiel preĝejo utilis flanka senfenestra ĉambreto, kiu povis gastigi nur 3 personojn. Por la mes-vino oni uzis sek-vinberojn. Iom elstaranta breto servis kiel altaro. Kiel meslibron oni uzadis latinlingvan meslibreton, eldonitan en 1931 en Belgio. La liturgia vesto estis simpla karcera uniformo. Eĉ okazis (8.6.1944) konspire organizita procesio de la Dia Korpo. La skatoleto, en kiu troviĝis la Hostio, estas ĝis hodiaŭ konservata de samideano Makowski. Pastro Lipniunas mortis ne reveninte al sia patrujo. Al li samideano Makowski dediĉas ĉi tiujn rememorojn. Jen la memoraĵoj de samideano Albin Makowski el la koncentreja tempo montritaj en la portempa ekspozicio "ESPERANTO EN KONCENTREJO STUTTHOF" en julio-aŭgusto 2009 kiun interalie vizitis la partoprenantoj de la OFICIALA POST-KONGRESO DE UEA kiu okazis en proksima urbo Malbork: 1) numero «P 23407» 2) Rozario 3) skatoleto por la procesio de Dia Korpo 4) lernolibreto de Esperanto, verkita en 1944 en la koncentrejo 5) tiutempe uzata skribilo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Orski: Zbrodniarze obozu koncentracyjnego Stutthof... (Krimuloj de la koncentrejo Stutthof), „Przegląd więziennictwa polskiego” (Trarigardo de pola malliber-sistemo), n-ro 46, 2005.
  • Goguel Rudi, Cap Arcona. Report über den Untergang der Häftlingsflotte in der Lübecker Bucht am 3. Mai 1945. Bibliothek des Widerstandes, Frankfurt a.M. 1972

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]