Berengaro el Friulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Berengaro el Friulo (pentraĵo de la 16-a jarcento).

Berengaro el Friulo aŭ Berengaro la 1-a (itale: Berengario de Friuli) (Cividale del Friuli, 850 (?) – Verono, 7-an de aprioe 924) estis markizo de Friulo (874 - 924), Reĝo de Italio (888 - 924) kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Li estis ankaŭ unu el la protagonistoj de la periodo de la feŭda anarkio kiam la plej elstaraj feŭdosinjoroj de la itala pensinsulo luktadis por havigi al si la kontrolon de la karolida regno de Italio.

Pro tio iuj historiistoj kaj ia naciisma emfazo faris lin ĉampiono kaj asertanto de la unuiĝo de Italio.'[1]

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Karlo la 3-a la Dika, krom per la titolo de imperiestro, estis ordenita per la titolo de reĝo de Orientaj Frankoj kaj de reĝo de Italio. Lia eloficigo (iniciate de Arnulf de Karintio) igis vakantaj ĉiujn tiujn titolojn. En Italio la precipaj pretendantoj de la reĝa investituro estis la feŭdosinjoroj dotitaj per milita forto sufiĉa por ambicii la kontrolon de la teritorioj iam submetitaj al la karolida influo: Markizoj de Friulo, de Toskanio, de Camerino, tiu lasta kuniĝinta kun la Dukato de Spoleto, al kiuj poste aldoniĝis la Marko de Ivrea.

Lukto por la Regno de Italio[redakti | redakti fonton]

Filo de Eberardo el Friulo kaj de Gisela filino de Ludoviko la 1-a. Berengaro akiris la markizan titolon ĉirkaŭ en 874 okaze de la morto de sia frato Unroko. Sekve de la eloficigo de la imperiestro Karlo la 3-a la Dika kaj pro manko de ties rektaj posteuloj, li povis pretendi dinastian rajton sur la Regno de Italio pro ligo kun la dinastiaj virinoj. Krome li ĝuis militan forton de la Marko, kreita por defendi la orientajn limojn de la Sankta Romia Imperio kontraŭ la atakoj de Slavoj.

Berengaro la 1-a kaj lia kortego.

En 888, li sukcesis konvinki laŭcelan dieton de Grafoj kaj episkopoj kuniĝintan en Pavio, tiam konsiderita la ĉefurno de la Regno, lin elekti, anstataŭanto de la eloficigita Karolo la Dika en la itala trono.

Alia rekta pretendanto al la reĝa titolo estis Gvido la 2-a el Spoleto kiu povis elmontri samrajte, samlinie. Dekomence tiu ĉi kandidatiĝis al la krono de Francio, sed la Frankoj lin repuŝis kaj elektis kiel sian reĝon Odono el Parizo. Elreviĝinte pro tiu malsukceso, Gvido en 889 revenis Italion kaj, rompinte la antaŭajn akordojn, movis sian armeon kontraŭ Berengaron pretendante por si la kronon de Italio.[2].

Kiam la du armeoj ekkonfliktiĝis sur rivero Trebbia, najbare de Piaĉenco,[3], Berengaro suferis pezan malvenkon kaj Gvido profitis por elektiĝi reĝo dum asembleo de episkopoj kuniĝinta en Pavio[4]. Berengaro tamen formale ne rezignis la reĝan titolon akiritan per episkopa konsekro kiu povus esti nuligita nur pere de Ekskomuniko.

Berangaro, tamen, povis sinteni kaj regi kiel reĝo, almenaŭ en la teritorioj de Alta Italio. Sed en 893 li devis denove alfronti Gvidon kiu por altrudi sian aŭtoriton sur la norditaliaj teritorioj, petis helpon al la reĝo de orientaj Frankoj Arnolfo el Karintio kiu ricevis la nomumon al reĝo de Italio kaj alkuris al Romo por forigi la atakon kontraŭ la Apostola Seĝo efektigitan de la filo de Gvido, Lamberto, intertempe frakcie elektita imperiestro de la Sankta Romia imperio.

Berengaro ricevis de Arnolfo la delegon al reĝo de Italio. Sed, tuj post la forigo de Arnolfo, li intertraktis akordon kun Gvido, kiu en Pavio sin elektigis reĝo de Italio en dieto de Feŭdosinjoroj.

Berengaro en 899 decidis movi sian armeon kontraŭ la invadantoj Hungaroj sed estis ruiniĝe venkita ĉe la rivero Brenta kaj devis pagi pezan kompenson al la venkintoj.

Post alternaj militoj ankaŭ kun la nova imperiestro Ludoviko la blindulo reĝo de Provenco, alkurinta al Italio por defendi sian titolon kontraŭ Berengaro mem, kaj akirinta la titolon de reĝo de Italio, Berengaro estis venkita kaj prizonigita en (905) Verono, sed tiu ĉi fine restis sola konkuranta kaj reala reĝo de Italio

Reĝo de Italio kaj Imperiestro[redakti | redakti fonton]

Berangaro pere de politiko de favoraj kaj geedziĝoj provis pace regi sian regnon kiu, tamen, etendiĝas nur al Alta Italio ĉar la frankaj markizoj de Centra Italio kaj Alberiko la 1-a el Spoleto (markizo de Camerino) praktikis aŭtonomajn politikojn.

Papo Johano la 10-a, decidinta forigi fortan islamanan komunumon instaliĝintan ĉe la enfluejo de Garigliano minacantan la urbon Romon, petis militan helpon al Berengaro, promesante al li kompense la titolon de imperiestra ofico. Berengaro sendis armean forton formitan de la altilitalaj feŭdosinjoroj. Post la venko de kristanoj ĉe la enfluejo de Garigliano ((915), Berengaro descendis al Romo kie estis kronita kaj feŭde omaĝata de markizoj. Konikistoj substrekis ke unufoje la popolo hurais "nativa voce" (loka lingvo): temas, do, pri unu el la unuaj atestaĵoj de la itala vulgara lingvo.

Sed la sceno ŝanĝiĝis en 922, kiam konspiro de la elstaruloj de la regno, inter kiuj ankaŭ la Markizo de Ivrea, celis transdoni la kronon de reĝo de Italio al Rodolfo la 2-a el Burgonjo]]. Tiu ĉi descendis al Italio kaj lektiĝis reĝo de Italio en Pavio kaj armee alfrontis Berengaron en zonoj de Lombardio, kiu, venkìte, devis rekoni la novan uzurpanton.

Sed venis okazo de revanĉo kial Rodolfo devis reveni al Burgonjo: tiam Berengaro lanĉis atakon per 5000 Hungaroj, kiu kostis grandan hommortigon.[5]. Tiu masakro, efektigita de la sieĝantaj hungaroj, estis imputita al Berengaro, kiun iuj komplotintoj mortigis en Verono (924) preĝantan dummese.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Montanelli & Gervaso, Storia d'Italia, vol. 6, Da Carlomagno all'anno 1000, pag. 139, Fabbri editori, 1994.
  2. Wido, quondam Francorum rex esse nequibat, frangere quod Berengario fecerat iusiurandum deliberat, collectoque prout potuit exercitu, Italiamque concite ingressus, Berengario bellum parat (Liutprandi Antopodosis, I, 17, p. 281).
  3. Iŭta fluvium Trivium, qui quinque Placentia miliariis extat, (…) Berengarius fugam petiit, triumphum Wido obtinuit (ibidem, 18, p. 281)
  4. FASOLI, Re d'Italia, pp. 12-15
  5. Aldo A. Settia, Peter Hudson, Storia di Pavia, Volume II - L'alto medioevo (1987)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]