Jackie Chan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jackie Chan
Persona informo
Jackie Chan
成龍
陳元龍
房仕龍
成龍
Naskonomo 陳港生
Naskiĝo 7-an de aprilo 1954 (1954-04-07) (70-jaraĝa)
en Victoria Peak,  Brita Hongkongo
Religio budhismo vd
Etno hanoj vd
Lingvoj anglakantonaNordĉina dialektaro vd
Ŝtataneco UsonoPopola Respubliko ĈinioBrita HongkongoHonkongo vd
Alma mater Dickson College vd
Memorigilo Jackie Chan
Familio
Patro Charles Chan vd
Patrino Lee-Lee Chan vd
Edz(in)o Lin Feng-jiao vd
Infanoj Jaycee Chan • Etta Ng vd
Profesio
Alia nomo Yuen Lo No • 元樓 • Jackie Chan • Fong Si Lung vd
Okupo filmreĝisorokomikistofilmproduktorokantistoscenaristo • stuntisto • filmaktoro • koreografo • ĵudisto • taekwondo athlete • produktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Drunken Master ❦
The Young Master ❦
Project A ❦
Police Story ❦
Rush Hour ❦
Armour of God vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jackie CHAN estas aktoro, naskiĝinta la 7-an de aprilo 1954 en Hongkongo.

Jackie naskiĝis kiel Chan Kong-Sang al servistino kaj kuiristo, kiuj laboris ĉe franca konsulo. Kiam lia patro akceptis oferton por forveturi por labori en ambasadorejon en Aŭstralio, ili sendis la sepjaran Jackion por dek jaroj en Ĉinan operan lernejon. Li spertis en la lernejo duran trejnadon. Li devis ĉiutage ellitiĝi je la 5-a frumatene kaj ĝis malfrua vespero li lernis dancadon, kantadon, akrobataĵojn kaj batalarton. Se li ne montris sufiĉe bone faritan laboron, li estis punbatita aŭ li ne ricevis manĝaĵon.

Nur kiel la okjara li aperis en loka filmo "Big and Little Wong Tin Bar" (1962). Studante Jackie partoprenis dum filmado de kelke da filmoj kiel eksterrolulo. Fininte la studadon li vivtenis sin kiel filma akrobatisto. Filman akrobatiston lin faris ankaŭ en filmo "First of Fury/Jing wu men/" (1972), kie ĉefrolulo estis Bruce Lee. Jackie rolis ankoraŭ dum filmado de akcia filmo "Enter the Dragon" (1973).

Post tragika morto de Bruce Lee en la jaro 1973 li komencis kunlabori kun Lo Wei, unu el la plej sukcesaj honkongaj reĝisoroj. Wei volis fari el Jackie Chan novan Brucon Leeon. Sed ilia kunlaborado ne sukcesis kaj Jackie decidiĝis por propra karaktero de komedia akcia rolulo.

Lia unua granda furorfilmo estis "Shake in the Eagle’s Shadow/She xing diao shou/" (1978). Li superis la unua sukceson per ankoraŭ pli granda sukceso en kungfuo komedio "Drunken Master/Zui quan/". Post tiuj ĉi sukcesoj li denove kuniĝis kun Lo Wei kaj ili ekfilmis tre sukcesan filmon "Fearless Hyena/Hsiao chuan yi chao/" (1980). La sinteno de Lo Wei ne ebligis al Jackie pli grandan kreeman liberecon kaj tial li kuniĝis kun filma kompanio Golden Harvest, por kiu li laboris kiel filma akrobatisto. Ilia unua filmo estis "Young Master/Long xiao ye/" (1980).

Jackie dank’ al ĉiuj ĉi sukcesoj fariĝis la plej konata kaj plej bone pagata aktoro de Azio. Por la tutmonda populareco mankis al li realiĝi en Usono, tial en la jaro 1980 li filmis sian unuan usonan filmon "The Big Brawl". Je unu jaro pli poste li rolis en pli malgranda rolo kun Burt Reynolds en akcia komedio "Cannonball Run" kaj en la jaro 1984 en ties daŭrigo "Cannonball Run II". Reveninte reen ĝis Honkongo li verkis scenariojn reĝisorante kelke da akciaj filmoj inkluzive de "Project A/'A' gai waak juk jaap/" (1983), "Police Story/Ging chaat goo si/" (1985) kaj "Armor of God/Lonĝiong hudi/" (1986). Dum la filmado de Police Story vundiĝis multe da filmaj akrobatistoj, tial Jackie fondis Asocion de filmaj akrobatistoj de Jackie Chan "Jackie Chan stuntman Association". La asocio zorgis pri kontoj pro flegado kaj Jackie persone trejnis iliajn membrojn. Jackie mem dum la filmado de Armor of God falinte de sur arbo vundis sian kranion kaj kun difekto de la cerbo li estis forveturigita en malsanulejon, kiu li suferis operacion.

Neniu kredis, ke li revenos reen en filman industrion en antaŭa korpstato. Jackie faris tion kaj pleje en la jaro 1986 li fondis propran produktan kompanion Golden Way kaj agentejon Jackie’s Angels por okupigado de talentuloj en siajn filmojn. En la jaro 1993 li filmis unu el malmulte da filmoj sen komediaj elementoj "Crime Story/Zhong an zu/".

La dua daŭrigo de "Drunken Master II/Jui kuen II/" (1994) apartenas al liaj plej sukcesaj filmoj. Por sia tutviva laboro li akiris en la jaro 1995 prezon de MTV "MTV’s Lifetime Achievement Award". En Usono Jackie sukcesis realiĝi je unu jaro pli poste en akcia komedio "Rumble in the Bronx/Hong faan kui/". La filmo dum la unua semajno de projekciado "perlaboris" 10 milionojn da dolaroj. Jackie Chan parte produktis filmon "Thunderbolt" de Gordon Chan (1995), en kiu li ĉefrolis.

Post du pli malmulte sukcesaj filmoj "First Strike/Jing cha gu shi IV: Jian dan ren wu/" (1997) kaj "Mr. Nice Guy/Yatgo ho yan/" (1998) estas venanta plua grandega furoro "Rush Hour" (1998). En la akcia filmo li rolis inspektiston Leeon ĉeflanke de Chris Tucker. En la jaro 2000 li rolis kun Owen Wilson kaj Lucy Liu en akcia vesterna komedio "Shanghai Noon".

Sekvantan someron Jackie denove kuniĝis kun Chris Tucker en daŭrigo de filmo "Rush Hour II", kiu ripetis la sukcesojn de la unua filma parto. Kun belulino Jennifer Hewitt li rolis en filmo "Tŭedo" (2002) kaj la saman jaron li denove kuniĝis kun Owen Wilson en filmo "Shanghai Knights".

Jackie havas unu filon kun tajvana aktorino Lin Feng-Chiao, kun kiu li edziĝis en la jaro 1983.