John Kirby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Kirby
John Kirby kaj Buster Bailey, Vaŝingtono, proks. majo de 1946. Foto de William P. Gottlieb
John Kirby kaj Buster Bailey, Vaŝingtono, proks. majo de 1946.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1908 (1908-12-31)
en Winchester
Morto 14-an de junio 1952 (1952-06-14) (43-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo diabeto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestro • ĵazmuzikisto • dirigento
vdr

John KIRBY (* 31-an de decembro 1908 en Winchester, Virginio; † 14-an de junio 1952 en Holivudo, Kalifornio) estis ĵazbasisto, bandestro same kiel trombonisto kaj tubjisto. En 1993 li estis akceptata en la Bandega kaj Ĵaza Gloro-Halo.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

John Kirby iris en 1926 al Marilando kaj ludis tie kun Chick Webb kaj Fletcher Henderson (de 1930 ĝis 33 kaj de 1935 ĝis 36). Kirby Ludis dum pluraj sonregistraĵoj de la orkestro de Fletcher Henderson's Orchestra la tubjon kaj poste la kontrabason. En 1937 li fondis sian propran bandon, sesopon „The Onyx Club Boys“, kun li mem ĉe baso, Charlie Shavers ĉe trumpeto, Buster Bailey ĉe klarneto, Russell Procope ĉe aldosaksofono, Billy Kyle ĉe piano kaj O'Neill Spencer ĉe frapinstrumentaro. Ĝi fariĝis unu el la malmultaj gravaj bandetoj de la bandega erao kaj konatiĝis per spektakloj (ĉefe en Novjorko) kaj radioelsendoj. Oktobron de 1938 ĝi surdiskigis kiel unua bando la kanton „Undecided“ de Sid Robins kaj Charlie Shavers, kiu marton de 1939 fariĝis la ununura furoraĵo de Kirby en dela ranglistoj de Billboard. Ankaŭ kun Larry Adler Kirby surdiskigis. Li tendencis al nur malmulte klasike influita svingstilo kaj provokis per tio multajn kritikistojn, tamen lia muziko ankaŭ popularigis lin pro la bonaj soloistoj en la tempo de 1938 ĝis 1941. Post la Dua Mondmilito lia sukceso malpliiĝis, kaj antaŭ ol li povis ekigi sian planitan revenon, li mortis en 1952.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Reinbek ĉe Hamburgo: Rowohlt Taschenbuch, 2002, aperis kiel specialvolumo de la digitala bilioteko ĉe Directmedia Publishing, Berlino 2005: ISBN 3-89853-018-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]