Baso (muzikinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonamplekso de kontrabaso

La termino baso signifas en muziko fakte nenion pli ol voĉregistro (kiel tenoro, baritono, aldosoprano). En la ĉiutaga lingvo ĝi tamen nomas malsamajn instrumentojn de ĉi tiu registro, t.e tiujn instrumentojn, kiu en muzika ensemblo transprenas la baslinion. La baso kiel konkreta instrumento ne ekzistas. Ankaŭ kantisto kun malalta voĉregistro nomiĝas baso.

Basistoj[redakti | redakti fonton]

Basistoj nomiĝas tiuj muzikistoj sur muzikila kampo, kiuj ludas basinstrumenton. Dum kiam la graveco de basistoj en klasika muziko koncentriĝas sur la generado de harmonia fundamento, basisto en la sferoj de ĵaza, roka kaj popa muziko kreas kadre de de sia ritmosekcio la ritmomodelon.

Basinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Basinstrumento estas muzikinstrumento, se ĝi

  • ĝenerale sonas en malalta registro kaj transprenas en muzika kunteksto la baslinion, ekz. violonĉelo, elektra basgitaro, kontrabaso, fagoto, tubjo aŭ se ĝi
  • estas la plej malalta ero de instrumento-familio, ekz. bas-trombono, basgitaro, bas-fluto, basviolono (kontrabaso). Eblas ankaŭ ampleksigitaj kaj variitaj prefiksoj kiel „subbas-“, „kontrabas-“, „kontra-“ por instrumentoj, kiuj esceptokaze estas konstruitaj por pli altaj registroj.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bass (Instrument) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 358793 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)