Serpento (blovinstrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpento el la 19-a jarcento

Serpento estas historia muzikinstrumento. Temas pri la basinstrumento de la klarionfamilio, kiu do estas blovata per kaldronbuŝaĵo.

Ĉe orgeno povas ekzisti anĉvoĉo nome serpento, plejofte dispoziciita kiel 16'-voĉo en la pedalaro.

Konstruformo[redakti | redakti fonton]

La tubo de serpento estas el ligno kaj serpentumita. Kiel je kurba klariono ĝi estas kungluita el du duonoj kaj tegita per ledo. Serpento havis origine ses fingrotruojn, alvenis dumpase de la tempo kelkaj pluaj truoj, kiuj estis servataj per klapoj. Estis ankaŭ produktitaj pli altaj registroj ĝis sopranserpento.

Ekzistis (franca) eklezia kaj poste (angla) armea konstruformo, kiu distingiĝis per pli densa konstruformo kaj metalpartoj. Intonacio kaj stabileco de la tonoj postulis altan lertecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio en 1590 iu kanoniko Guillaume en Auxerre inventis la serpenton. Laŭ la imagoj de la 16-a jarcento la sono de klariono estis tre proksima al tiu de la homa voĉo, kaj la uzado de serpento kiel akompaninstrumento por ĥormuziko estis lasta tradiciorestaĵo, kiu sin tenis ĝis en la 19-a jarcento.

La serpento restis longan tempon la ununura blovinstrumento kun sufiĉe da laŭteco por pli grandaj ensembloj kaj ĉambroj aŭ por liberaeraj prezentadoj. Georg Friedrich Händel postulis serpenton por sia Artfajraĵo-muziko kaj por sia Akvomuziko. Per la forta ŝanĝiĝo de la kantidealo en la 18-a jarcento ĝi ŝajne ne plu konvenis kun la homa voĉo. Hector Berlioz opiniis en Traité d'instrumentation (1844), ke ĝia „malvarma, abomena hurlado“ maksimume taŭgas por la Dies irae de rekviemo. Tamen serpento kiel lasta instrumento el la klarionfamilio estis ankoraŭ uzata en katolika eklezia muziko kaj en orkestroj ĉefe de la franca kaj angla armemuzikoj ĝis meze de la 19-a jarcento.

Se en orkestropartituroj el la 19-a jarcento aperas la signaĵo „serpento“ kiel baso de la latunaj blovinstrumentoj, ofte estas celata la pli moderna baskorno. Ĝin pli malfrue anstataŭis ofikleido kaj tubjo. En popolmuziko la serpento teniĝis kelkloke ĝis en la 20-a jarcento.

Moderna uzado[redakti | redakti fonton]

Filmkomponisto Bernard Herrmann uzis serpenton por la sontrako de Journey to the Center of the Earth, Jerry Goldsmith uzis ĝin por Tora! Tora! Tora! (1970) . Fine de la 20-a jarcento Michel Godard malkovris la serpenton por la ĵazo. Nuntempe ĝi denove estas uzata en orkestroj kiel historia blovinstrumento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Philip Bate: Some Further Notes on Serpent Technology, en: The Galpin Society Journal, vol. 32-an de majo 1979, p. 124–129

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Serpent (Musik) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3588467 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)