Antónia Csíkos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antónia Csíkos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1887 (1887-07-05)
en Debrecen
Morto 3-an de julio 1987 (1987-07-03) (99-jaraĝa)
en Baia Mare
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o János Krizsán
Okupo
Okupo pentristo
vdr

CSÍKOS Antónia (ĉi:koŝ), estis rumanuja hungara pentristino naskita en Debrecen la 5-an de julio 1887 kaj mortinta en Baia Mare la 3-a de julio 1987. Ŝi estis la edzino de pentristo János Krizsán.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En Debrecen Antónia Csíkos estis lernantino de István Bosznay kaj Tibor Bakoss. Inter 1904–08 ŝi estis lernantino de virinartlernejo de Lajos Deák-Ébner en Budapest. Inter 1908–10 kaj 1913–14 ŝi estis studentino de István Réti en la Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Ŝi venis unue en 1909 al Nagybánya, sekve ekde 1911 ŝi pentris en liberlernejo. En la 1910-aj jaroj ŝi estis fondantanino de Debreceni Műpártoló Egyesület, de la debrecena grupo de Magyar Iparművészeti Társulat, de la Magyar Képzőművésznők Egyesülete. Post 1920 ŝi restis en Baia Mare kaj ŝi iĝis anino de Nagybányai Festők Társasága, ekde 1922 ĝia regula anino. Kun sia edzo ŝi faris studvojaĝon en Vieno kaj Parizo. Ŝi estis anino de la Ligo de Rumanaj Belartistoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]