Rote Armee Fraktion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Emblemo de RAF

Rote-Armee-Fraktion (mallongigo: RAF, tradukite: Frakcio Ruĝa Armeo) estis memdonita nomo en 1968 estiĝinta, terorisma organizaĵo de la ekstremisma politika maldekstro en Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

RAF rezultiĝis el la t.n. Baader-Meinhof-grupo nomita por iliaj gvidantoj Andreas Baader kaj Ulrike Meinhof. RAF difinis sin parto de la internacia terorismo kaj trejnigis la membrojn milite ankaŭ en la Malproksima Oriento fare de palestinaj rezistadmovadanoj. Ili krome flegis kontaktojn al aliaj terorismaj anaroj, ekz. al Action Directe en Franclando, al Irish Republican Army aŭ al Ruĝaj Brigadoj. Ekde la 1980-aj jaroj anoj de RAF ankaŭ kaŝis sin en GDR. Iliaj idoloj estis la Tupamaros de Urugvajo el la 1960-aj jaroj. En la medio de RAF aktivis ankaŭ multaj ne aktivaj simpatiantoj.

Havis siajn radikojn RAF en la germana Eksterparlamenta opozicio (APO) kaj la Studenta movado de la 1960-aj jaroj. Apartenis al la agadaĉoj de RAF krom atakoj kontraŭ usonaj institucioj en Germanlando ankaŭ atencoj kontraŭ reprezentantoj de la ŝtato kaj la ekonomio. Multaj tiaj agadoj estis liberigprovoj aŭ venĝoj por arestitaj aŭ mortigitaj anoj de RAF. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj RAF faris laŭplane perfortaĵojn kontraŭ civitanoj kaj pli ol 30 homoj en tiu ĉi konekto perdis la vivon.

Kroniko de la brutalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam post la morto de la studinto Benno Ohnesorg dum demonstracio direktita kontraŭ la ŝaho Mohamed Reza Pahlavi en Berlino en junio 1967, kaj post la atenco kontraŭ la studenta gvidanto Rudi Dutschke dum Pasko de 1968 la membroj de RAF rezignis pri distingo inter perforto kontraŭ aferoj (i.a. la bruligo de la laborĉambro de la prezidento de la berlina ĉambra tribunalo Günter von Drenkmann) kaj perforto kontraŭ uloj.

La komenco de tia evoluo perfortegen estis en aprilo de 1968 en Frankfurt am Main: Baader kaj Gudrun Ensslin volis ekbruligi aĉetohalon por protesti kontraŭ la Vjetnama milito. En oktobro de la sama jaro ili kondamnitis al puno de 3 jaroj pro intencita homendanĝeriganta brulofaro. En junio 1970 Baader estis liberigita fare de la ĵurnalistino Meinhof. Kaŝe ili ekigis la RAF-on kaj ekde tiam ili faris bataladon armitan kontraŭ la imperialisma sistemo de FRG, kontraŭ NATO kaj la militan-industrian kompleksaron.

Baader, Meinhof, Jan-Carl Raspe kaj Ensslin estis responsigitaj pri serio da bombaj kaj brulaj atakoj kaj malliberigitis en junio de 1972. La celoj de la teroristoj de la unua generacio havis ankoraŭ politikajn motivojn, sed ene de la dua kaj la tria generacioj plej gravis la liberigo de la internigitaj amikoj.

La perforto eskaliĝis: nombriĝis inter la unuaj viktimoj la menciita s-ro Drenkmann, kiu mortpafitis en la 10.11.1974, la milita ataŝeo Andreas von Mirbach kaj la ambasadeja konsilisto Heinz Hillegaart (kiuj mortis en la 24.4.1975 en Stokholmo).

Dum la t.n. Germana aŭtuno 1977 iĝis la plej akra eskalado de perforto. En la 29.3.1977 estis komenciĝinta en la prizono Stammheim (Stuttgart) la malsatstriko de la tie restantaj RAF-anoj (Meinhof sinmortigis sin en majo de 1976) por protesti kontraŭ la arestokondiĉoj. Akompanis tiun strikon ekstere de la prizono terorismaj atakoj de aliaj RAF-anoj: en Karlsruhe murditis en la 7.4.1977 la ĝeneraladvokato federacia Siegfried Buback kun du akompanantoj. La supozebla murdinto Knut Folkerts arestitis en la 22.9.1977 en Nederlando dum kio mortis policano.

Baader, Ensslin kaj Raspe kondamnitis en la 28.4.1977 post preskaŭ du jarojn daŭrintaj juĝdebatoj fare de la Supera landa juĝejo de Stuttgart. La 2-an de junio samjare la Landa tribunalo de Kaiserslautern kondamis Manfred Grashof kaj Klaus Jünschke same je dumviva enkarceriĝo. En la 20.6.1977 tribunalo en Düsseldorf kondamnis kvar aliajn RAF-anojn pro la atenco en la germana ambasadejo en Stokholmo.

La terorismaj fiagadoj malgraŭ ĉio ĉi daŭris: en la 30.6.1977 la prezidanto de la estrarano de Dresdner Bank, Jürgen Ponto, mortigitis en sia domo en Oberursel. La supozeblaj farintoj Christian Klar kaj Brigitte Mohnhaupt kondamnitis en la 1985-a jaro.

La prezidanto de la Pordungantaj asocioj kaj de la Federacia asocio de la germana industriaro Hanns Martin Schleyer forkondukitis en Köln en la 5.9.1977. Lia ŝoforo kaj tri policistoj estis mortpafitaj dum tiu ĉi ago surloke. La Germana parlamento akceptis en la 29.9.1977 leĝon pri tempe limigita kontaktomalpermeso por arestitaj teroristoj. La postulojn de RAF pri liberigo de la arestitoj la kriza stabo de la Federacia registaro en Bonn sub kanceliero Helmut Schmidt tamen ne plenumis. La maljeso restis eĉ post forrabo de Lufthansa-flugmaŝino kun 91 homoj en la direkto de Somalio. La piloto Jürgen Schumann kvar tagojn pli malfrue mortpafitis en Adeno. La 18-an de oktobro taĉmento de la speciala polica sekcio Bundesgrenzschutz (GSG 9) sturme prenis la aviadilon en Mogadiŝo kaj liberigis la ostaĝojn. En la prizono de Stammheim Baader, Ensslin kaj Raspe post tio sinmortigis sin. Irmgard Möller transvivis estante ege vundita. Unu tagon poste oni trovis la kadavron de Schleyer en Alzaco. La 12-an de novembro 1977 la en Munkeno enprizoniĝanta teroristino Ingrid Schubert memmortigis sin en sia ĉelo.

La tria generacio[redakti | redakti fonton]

La t.n. tria generacio de RAF daŭrigis la perfortadon post 1977. Inter iliaj plej elstaraj viktimoj nombriĝas: la MTU-manaĝeranto Ernst Zimmermann (1985), la diplomato Gerold von Braunmühl kaj la Siemens-manaĝeristo Karl Heinz Beckurts (1986), la porparolanto de la estrarano de Deutsche Bank Alfred Herrhausen (1989) kaj la Treuhand-ĉefo Detlev Karsten Rohwedder (1991). Ĉiuj el tiuj ĉi atencoj neniam estis finklarigitaj kaj la krimuloj restis grandaparte nekonataj. En la 10.4.1992 RAF anoncis fini atakojn je gvidantaj reprezentantoj de la ekonomio kaj de la ŝtato. De post la morto de Wolfgang Grams kaj la malliberigo de Birgit Hogefeld en julio de 1993 en Bad Kleinen la RAF estis ŝajne tute elĉerpita.

En la 20.4.1998 ankaŭ la lastaj ankoraŭ kaŝe agantaj membroj per fakso adresita al la novaĵagentejo Reuters deklaris la malfondon de RAF. En skribaĵo taksita aŭtentika fare de Generalbundesanwaltschaft tekstas: "Hodiaŭ ni finis tiun ĉi projekton. La urba gerilo sub la formo de RAF estos de post nun estinteco." Kiel kaŭzoj estis menciite kelkaj eraroj: RAF i.a. forgesus konstrui, paralele al la nelaŭleĝa armita organizo, politikan-socialan movadon. Krome oni supertaksus la efikojn de terorismaj agadoj en la publiko.

Okupiĝante pri la fenomeno nova de terorismo en FRG la federacia registaro kaj la parlamento akceptis diversajn novajn leĝojn ("Anti-Terror-Pakete", Kronzeugenregelung). Tiukonekto ankaŭ la Federacia oficejo pri konstitucioprotekto pli ofte publike aperis. Krome la agoj de la RAF-anoj ekigis multajn debatojn en la socio, kiuj daŭris parte ankoraŭ nun (helpate i.a. per dokumentadaj filmoj, artistaj filmoj, faklibroj).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Boxleitner, Mathias Boxleitner: "Rote-Armee-Fraktion", en: Microsoft Encarta 2007 (DVD), Microsoft Corporation, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]