Bad Kleinen
Bad Kleinen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo | |||||
Komunumaro | Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 038423 | |||||
Poŝtkodo | 23996 | |||||
Aŭtomobila kodo | NWM | |||||
Oficiala Municipokodo | 13074002 | |||||
Subdivido | 8 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans Kreher | |||||
Partio de komunumestro | FDP | |||||
Adreso de la administrejo | Am Wehberg 17 23972 Dorf Mecklenburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3753 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 46′ N, 11° 28′ O (mapo)53.76666666666711.466666666667Koordinatoj: 53° 46′ N, 11° 28′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 35 m | |||||
Areo | 23,43 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.mein-bad-kleinen.de/ | |||||
Bad Kleinen [batKLAJnen] (ĝis 1915 Kleinen) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la administra komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3753 loĝantojn. Krom la ĉefa loĝloko Bad Kleinen, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Fichtenhusen, Gallentin, Glashagen, Hoppenrade, Losten, Niendorf kaj Wendisch Rambow. La komunumo situas apud la norda bordo de Schweriner See, mezvoje inter la urboj Schwerin kaj Wismar.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2013 | 3 582 |
2017 | 3 588 |
2019 | 3 615 |
2021 | 3 733 |
2022 | 3 743 |
Esperanto en Bad Kleinen
[redakti | redakti fonton]Inter la 27-a de decembro 1992 kaj la 3-a de januaro 1993 la 36-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Bad Kleinen kaj pritraktis la temon "Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj". Temis pri la unua Internacia Seminario en la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj la organiza teamo insistis organizi ĝin tie, malgraŭ neperfekteco de la antaŭe socialisma feriejo: Malbonŝance la semajno estis aparte frostega, kaj la hejta sistemo apenaŭ sukcesis kontraŭbatali la malvarmon, tial ke malgraŭ ardaj diskutoj, fajraj flirtoj kaj intensa diskoteka dancado la partoprenantoj foje ekstre nokte varme duŝis por realtigi la korpotemperaturon.