Saltu al enhavo

Horst Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Mahler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1936 (1936-01-23)
en Chojnów
Morto 27-an de julio 2025 (2025-07-27) (89-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Libera Universitato Berlino - juro Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Sylvia Stolz (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato (1964–2009)
politikisto
juristo
opinia ĵurnalisto
politika aktivisto
fondinto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Horst Mahler (23-an de Januaro 1936 - Berlino, 27-an julio 2025) estis germana eks-advokato kaj nune politika aktivisto.[1] Li iam estis ekstremmaldekstra partiano kaj fondinto de la ekstremmaldekstra terorisma organizaĵo Rote Armee Fraktion (Frakcio Ruĝa Armeo) kaj iom poste iĝis sekvanto de maoismo, antaŭ fine orientiĝi al novnaziismo. Inter 2000 kaj 2003, li estis ano de la ekstremdekstra Nacidemokrata partio de Germanio. Ekde 2003, li estis plurfoje kulpigita je Volksverhetzung (''incito al popola malamo'') kaj negaciismo kontraŭ holokaŭsto, kaj restis 12 jarojn en prizono.


En aprilo 2017, li estis ordonita reveni al prizono por tie resti dum pluaj tri jaroj kaj duono, kaj la 18-an de aprilo 2017, Mahler fuĝis el Germanio, kun la espero ĉirkaŭiri la plenumiĝon de la kondamno.[2] Lia provo ricevi politikan azilon en Hungario tamen estis rifuzita, kaj li estis deportita al Germanio kie li estis arestita kaj enprizonigita.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. germane Mahler kein Anwalt mehr, n-tv.de, August 19, 2009.
  2. "Trotz Haftstrafe: Horst Mahler bleibt auf freiem Fuß - Störungsmelder", Störungsmelder, 2017-03-29. Kontrolita 2017-04-19. (germane)